Komencajn vortojn de salut'
Kaj al Onegin sen diskut'
Leteron donis de l' poeto.
Onegin che fenestro ghin
Tralegis mute ghis la fin'.
IX.
Ghi estis nobla kaj tre charma
Elvok' mallonga au k_a_r_t_e_l':
L' amikon kun ghentil' malvarma
Elvokis Lenskij al duel'.
Onegin per ekmov' unua,
Turninte sin sen vorto plua,
Al la sendito de l' poet'
Respondis: ch_i_a_m e_n l_a p_r_e_t'.
Zareckij do ekstaris inde;
Li resti ne deziris pli,
Klopodojn hejme havis li,
Kaj tuj eliris; sed restinte
En sol', Eugeno sen kontent'
Sin mem riprochis en prudent'.
X.
Kaj juste: lin jam ne amuzis
Sub sobra jugho tiu dram'.
Li sin pri multo ekakuzis:
Unue li ne pravis jam,
Ke pri la milda jun-amsento
Li shercis tiom sen atento.
Kaj due, la dekokjarul'
Frenezi rajtas en korbrul',
Ghi pardoneblas. Sed Eugeno,
Shatante la junulon mem,
Ja devus sen ekscitighem'
Ne esti pilko je fadeno,
Ne esti bub' kun luktfervor',
Sed vir' kun sagho kaj honor'.
XI.
Li povus al sincer' instigi
Kaj ne hirtighi kvazau best';
Li devus tute senarmigi
La junan koron. «Sed en rest'
Jam tro malfruas; tempo pasis...
Cetere — pensas li — okazis,
Ke intervenis kun insist'
Klachema, sperta duelist'...
Jes, certe: nur ignoron fian
Meritus lia ruza klach',
Sed flustroj, mokoj, babilach'...
Kaj jen do opini' socia![182]
Risorto de l' honor' kaj hont'!
Sur ghi turnighas do la mond'!
XII.
Bolante je malam' sen baro,
Atendas hejme la poet';
Kaj jen venigis la najbaro
Respondon de l' duela vet'.
La jhaluzul' sin sentas feste!
Li timis nur, ke lertageste
Shercigus chion la rival'
Per elpensajho lau formal'
Kaj bruston turnus for de l' pafo.
Nun chiuj duboj estas for:
Jam morgau ili en auror'
Che muelej' kun ghusta trafo
Alvenu kaj al la tempi'
Ekcelu au al la tibi'.
XIII.
Malami la koketulinon
Decidis kaj revidi ech
Ne volis Lenskij shin obstine,
Horloghon sekvis li kun strech',
Sed svingis li per mano fine —
Kaj venis al la najbarinoj.
Konsterni Olga-n per vizit'
Li opiniis en subit',
Sed estis vane: tute same
Renkonte al la junpoet'
Shi saltis de la peronet',
Simile je l' espero, flame,
Kun ghoj', kun pura konscienc'
Kaj kun neniu diferenc'.
XIV.
«Hierau kial vi forighis?»
Unue shi demandis lin.
En Lenskij sentoj tuj miksighis
Kaj mute li konsternis sin.
Forighis la jhaluz', kolero
Sub tiu chi rigard-sincero,
Sub tiu dolcha simpl-esprim',
Sub tiu vigla bon-anim'!..
Kaj li kun ravo rigardetas.
Li vidas: dauras plu la am';
Kaj kun sincera peto jam
Li la pardonon peti pretas,
Li serchas vortojn en sufich',
Li preskau sanas pro felich'...
XV.
[Jes, jes,— atakoj de l' jhaluzo
Ja estas samo kiel pest',
Samkiel febro, splen-kontuzo,
Samkiel frenezeca est'.
Ghi flamas kiel tif' akuta,
Ghi ardas en delir-konduto
Kun songh-inkuboj, kun vizi'.
Amikoj miaj, gardu di'!
Teruras tiu chi torturo
Pli ol ech iu gilotin'.
Se iu eltoleris ghin,
Nu, tiu chi ech kun plezuro
En fajron irus en trankvil'
Au metus kapon sub hakil'.
XVI.
Mi per riprocho ne deziris
Trankvilon tushi de la tomb';
Shi mortis, kiun mi admiris
En mia juna viv' sen tromp',
Al shi mi dankas pro la sperto
Terura kaj pro l' amkonverto.
Shi kiel al naivinfan'
Al la anim' per dolcha man'
Instruis pri l' amara temo;
Flamigis sangon shi en kor',
Shi ghin agitis por ammor'
Kaj por kruela jhaluzemo;
Sed pasis tiu peza tag';
Do dormu mia vund-imag'!][183]
XVII.
Kaj ree ema por sopiri,
Kun Olga apud sia brak',
Vladimir ne kapablas diri
Ech vorton pri l' pasinta tag';
Li pensas: «Mi savanto estu.
Malhelpu mi, ke malhonestu
La kripligant' de l' juna kor'
Per sia flat' kaj tent-labor';
Ke vermo acha kaj venena
Penetru al la bellili'
Kaj velku ghia junfoli'
Post viv' apenau dumatena».
Signifis tio lau logik':
Duelu mi kun la amik'.
XVIII.
Se scius li pri l' vund' malsana
Che Tatiana en la kor'!
Se ankau scius Tatiana,
Se povus shi en ghusta hor'
Ekscii, ke sur mort-areno
Konkuros Lenskij kaj Eugeno;
Ha, eble tiam shia am'
L' amikojn rekunigus jam!
Sed pri chi tiu amo tute
Neniu sciis lau natur'.
Onegin ja silentis nur;
Suferis Tatiana mute;
Scipovus nur la vartistin',
Se sagacec' pli dotus shin.
XIX.
Dum la vespero Lenskij restis
Distrita, jen kun gaj', jen mut';
Sed kiu muzlulita estis,
Samspecas ties chi kondut':
Sidighis li che klavikordojn
Kaj prenis samajn nur akordojn,
Rigardis Olga-n kun esper'
Kaj flustris: chu felich', en ver'?
Malfrue; venas tempo iri.
Dolorpremighis lia kor';
De Olga disighante for,
Li sentis sian koron shiri.
Kun miro lin rigardas shi:
«Vi sanas?» — Jes.— Kaj iris li.
XX.
Pistolojn, jhus li hejmen venis,
Esploris li kun certa cel';
Senvestighinte, li elprenis
De S_c_h_i_l_l_e_r[87] libron che kandel';
Sed lin chirkauas unu penso;
La kor' ne dormas en intenso:
En brila belo je vizi'
Li vidas Olga-n antau si.
Vladimir fermas for la libron
Kaj prenas plumon; lia vers'
Sonore fluas en dispers'
Pri amabsurd'. Lirikan vibron
Sentante, lautdeklamas li,
Samkiel D_e_l_v_i_g[184] en ebri'.
XXI.
Chi tiuj versoj konservighis;
Mi havas ilin ankau nun:
«Ho, kien, kien vi forighis,
Tagar' de mia ora jun'?
Venonta kion portas tago?
Mi ghin ne trovas en imago,
Ghi en profundo kashas sin.
Sed pravas la fatal-destin'.
Chu falos mi per sag' trafite,
Chu ghi traflugos preter mi,
Egale bona estos ghi: