De babiladoj kaj kalkuloj,][192]
En tiu marcho, kie mi
Min banas, amikar', kun vi!
ChAPITRO SEPA
Ho, Moskvo, amfilin' Rusia,
Chu trovi saman kiel vi?
D_m_i_t_r_i_e_v[193].
Chu eblas do ne ami Moskvon?
B_a_r_a_t_i_n_s_k_i_j[124].
Malshati Moskvon! Jen
influ' de la soci'!
Pli bonas kie do?
— Ne estas kie ni.
G_r_i_b_o_j_e_d_o_v[182].
I.
Pelate de printemp-radioj,
Neghar' el montoj en defal'
Defluis per malpuraj strioj
Al subakvita herba val'.
Rldete la natur' serena
Tra dorm' renkontas jarmatenon;
Pli bluas la chiel' en klar';
Verdighas pufe la arbar'
Ankorau travidebla fore.
Por kamp-tributo la abel'
Jam flugas el la vaksa chel'.
Sekighas kampoj multkolore;
Brutar' pashtighas, kaj en pal'
De l' nokt' jam kantis najtingal'.
II.
Malghojas mi pro via veno,
Printempo! De la am' sezon'!
Ho, kia stranga malsereno
En mi naskighas je reson'!
Kun kia peza korturmento
Mi ghuas je printempa vento
Blovanta kontrau la vizagh'
Sur fono de l' kampar-pejzagh'!
Do chu mi jam ne konas ghuon,
Kaj chio, kio kun facil'
Vigligas nin per ghoj' kaj bril',
Nun donas tedon kaj enuon
Al mia jam malviva kor',
Kaj chio shajnas sen kolor'?
III.
Au chu sen ghoj' pri la reveno
De la velkinta foliar'
Ni rememoras kun chagreno
Pri perdo de l' pasinta jar';
Au chu refloron de l' naturo
Ni ligas en konstern-teruro
Kun velk' en nia propra agh'
Ne renaskebla, je domagh'?
Vershajne, venas al la pensoj
Dum songho de la poezi'
Printemp' alia en vizi'
Kaj niajn korojn kun intensoj
Tremigas ghi per rev-girland'
Pri bela nokt' en fora land'...
IV.
Jen tempo: bonaj dormemuloj,
Saghuloj kiel Epikur'[194],
Vi, senpasiaj felichuloj,
De Levshin[195] idoj lau natur',
Priamoj[174] kan kampar-inklinoj,
Kaj vi, sentemaj sinjorinoj,
Printemp' vin vokas al kampar',
La tempo de varmec' kaj klar',
De floroj, de laboroj kampaj
Kaj nokt-promenoj kun inspir'.
Al kampoj do! Kun chi aspir'
Veturu do en vicoj rampaj
Kaleshe au en poshta char'
El post la urba barilar'.
V.
Kaj vi, leganto gravinflua,
En la kalesh' kun oportun'
Veturu el la urbo brua,
En kiu gajis vi ghis nun;
Kun mia Muz' kapricpoema
Ni iru al kverkar' bruema
Che flua riveret' sen nom',
En loko, kie stranga hom' —
Eugeno senokupa mia,
Ermite loghis vintre jhus
En proksimec' de l' sen amuz'
Revanta Tanjo emocia;
Nun mankas li pro forvetur'...
Malghoja signo restas nur.
VI.
Ni iru inter montorondo
Al loko, kie riveret'
Tra tilibosko per fluondo
Herbejon pasas en kviet'.
Kantadas tie najtingalo,
Sovagha floras roz' en valo,
De font' audighas plauda son' —
Videblas tie tomba shton'
Sub pin' duobla altapinta.
Surskribo diras kun solen':
«Vladimir Lenskij kushas jen,
La tiomaghe pereinta
Per brava morto de hero'.
Poet' - junul', ripozu do!»
VII.
Che tiu urno tra silento
Sur pina brancho en aer'
Svingetis iam frua vento
Florkronon belan kun mister'.
Vespere al chi tiuj pinoj
Venadis iam du fratinoj
Kaj che la tombo sub la lun'
Ploradis ili en komun'.
Sed nun... jam forgesighis plene
La monumento kaj la voj'
Al ghi. Kron' mankas en chi foj';
Pashtisto sola tie pene
Kaduka, griza kantas nur
Dum shuplektad' el basta shnur'.
VIII.
[Sed foje en vespera horo
Fraulino venis tien chi,
Kaj shajnis, kvazau per angoro
Tre agitita estis shi.
Kaj kvazau kun sekreta timo,
Kun plor', kun plendo en animo
Che l' tombo staris la fraulin'
Kun brakotrem' kaj kapoklin'.
Sed tuj per pashoj rapidemaj
Atingis juna shin ulan'
Kun belstatur' kaj forta san',
Kun lipharetoj hok-ekstremaj,
Kun larghaj shultroj de soldat'
Kaj kun fiera sprontintad'.
IX.
Shi la ulanon ekrigardis
Kaj ekpalighis kun ekspir':
Rigardo lia brila ardis
Chagrene kun nenia dir'.
Kaj kune en silento deca
Kun li el tiu lok' orfeca
La fianchin' de Lenskij jen
Foriris jam sen realven'.
Almenau el la tomb' ne venis
Fantomo lia kun jhaluz'
En tiu tago sen amuz',
Kaj en malfrua hor' ne tenis
La junan paron en mister'
Eltomba lia reaper'.][196]
X.
Ho, Lenskij malfelicha mia!
Nelonge shi priploris vin.
Ho ve, ja al chagreno sia
Perfidas juna fianchin'.
Alia ul' shin tentis sperte,
Alia ul' sukcesis lerte
Delogi shin per ama flat',
Ulano gajnis shin por shat',
Ulan' de shi amata estas...
Kaj jen kun li che la altar'
Sub krono prude shi en star'
Kun la klinita kap' majestas,
Kun flam' okula, vanga rugh'
Kaj kun rideto sur la bush'.
XI.
Ho, mia Lenskij! Chu post limo
De l' tomb' en eterneco vin
Konsternis la perfida krimo
De via kara fianchin';
Au apud la dormanta Leto[185]
Sensenta estas la poeto
Beate muta sen respond'
Kaj lin ne tushas viv' de l' mond'?..
Jes! senpasia plenforgeso
Atendas nin post nia mort'.
Tuj eksilentas la malord'
De la chirkaua bru' sen cheso,
La heredantoj kun ekscit'
Disputas tiam pri divid'.
XII.
Kaj baldau en la familia
Bien' ekregis plensilent'.
Kun Olga la ulan' al sia
Veturi devis regiment'.
Kun larmoj la maljunulino
Ploradiauis la filinon
Kaj preskau falis ech sen viv',
Sed Tanjo estis en pasiv';
Kaj nur vizagho shia charmis
Per morte palkolora ton',
Dum chiuj iris al peron'
Kaj chiuj adiaue svarmis
Che la kalesh' de l' juna par',
Salutis Tanjo kun amar'.
XIII.
Kaj longe tra nebulo mute
Rigardis sekven shi sen fin'...
Do solas Tatiana tute!
Ho ve, nun shia amikin',
Kunvivulino multejara,
Amata kolombino kara,
Jen estas disigita for