— Ho ve, karul'! Enspez' nemultas.—
«Sufichos por la vintr' al vi;
Se ne, do pruntedonos mi.»
XXVII.
Al tiu bonkonsil' ekfidis
Tre la maljunulino nun;
Shi prikalkulis — kaj decidis
Veturi Moskvon post autun'.
Novajhon tiun audas Tanjo.
Por jugho de la mond' en van' ja
Prezenti trajtojn de naiv'
De la provinca simpla viv'!
En malnovmodaj vestoj iri!
Kun malnovmoda morkondut'!
Por Moskvaj dandoj esti lud'
Kaj mokojn tuj al si altiri!
Terure! Ne, ech sen kompar',
Pli bonas resti en kampar'!
XXVIII.
Rapidas shi al kamp-anguloj,
Levante sin en frumaten',
Kaj kun malgajaj larmokuloj
Shi ekparolas en chagren':
«Adiau, pacaj horizontoj,
Kaj vi, konataj valoj, montoj,
Kaj vi, arbaro kaj torent';
Adiau, bela firmament',
Naturo gaja, vi, adiau;
Mi shanghas vin por la renkont'
Kun brua bril' de l' vanta mond'...
Vi ankau for, libero mia!
La sorto kien pelas min?
Preparas kion la destin'?»
XXIX.
Promenoj shiaj nun pli longas.
Jen riveret', jen val-dekliv'
Nun Tatiana-n pli allogas
Per sia charma perspektiv'.
Samkvazau kun amikoj koraj
Shi kun herbejoj, boskoj foraj
Konversacias en sincer',
Sed forrapidas la somer'.
La orautuno jam aperis.
Tremanta, pala, la natur'
Vestita estas en purpur'...
Kaj jen la nordo ekkoleris
Pelante nubojn — kaj en fin'
Alvenas vintro-sorchistin'.
XXX.
Alvenis ghi kaj jen ekpendis
Per neghoflokoj sur branchar';
Ghi beltapishe sin etendis
Sur kampoj kun blindiga klar';
Riveron ghi kun bordoj mole
Glat-egaligis shvel-tavole;
Ekfrostis. Kaj ghojigas nin
L' amuz' de l' vintro-bonpatrin'.
Nur Tanjo nia ne aspiras
Renkonti ghin che la aper'
Kaj spiri per la frost-aer';
Per negh' unua ne deziras
Vizaghon lavi shi kun ghoj';
Timigas shin la vintra voj'.
XXXI.
Jam estas multe prokrastita
La lasta dat' por ekvojagh'.
Denove estas riparita
La forgesita ekipajh'.
Lau la kutim' tri plenaj charoj
Sharghighas per mastrumilaroj,
Kofrar' kun multa rekvizit',
Segharo, vazoj kun konfit',
Matracoj, kaghoj kaj gekokoj,
Pelvar', potar' kaj tiel plu.
El servistej' audighas bru'
De adiauaj plorsufokoj:
Kondukas oni jam en ord'
Dek ok chevalojn al la kort'.
XXXII.
Enjungas oni ilin bone,
Finpretigata estas mangh',
La charojn supersharghas oni,
Insultoj sonas dum arangh'.
Sur vila chevalach' malgrasa
Gvidisto sidas barbamasa.
Servutular' che l' kort-enir'
Alvenis por adiaudir'.
Kaj jen eksidis fine chiuj,
La charoj glitas trans la plac'.
«Adiau, vi, angul' de pac'!
Izola refughej', adiau!
Chu mi revidos iam vin?»
Demandas Tanjo plore sin.
XXXIII.
Se al la civiliz-stimulo
Dedichos ni pli da atent',
Vershajne iam (lau kalkulo
De filozofa kompetent' —
Post kvincent jaroj) niaj vojoj
Bonighos pli je kelkaj fojoj.
Ruslandon tutan shosear'
Kunligos chie jam sen bar'.
Trans akvoj pontoj fergranitaj
Arkighos per larghega blok',
Disighos montoj, kun arog'
Tuneloj estos trafositaj,
Kaj ech en chiu ajn staci'
Fondighos la restoraci'.
XXXIV.
Nun niaj vojoj tre malbonas[199],
La pontoj putras en forlas',
En staciejoj dormon donas
Neniam pul- kaj cim-amas';
Restoracioj mankas. Sole
En la malvarma hal' izole
Prezlisto pendas por belvid'
Kaj mokas nur al apetit',
Dum kiam la vilagh-ciklopoj[200]
Che flam' kuracas en kviet'
Per rusa peza martelet'
Facilkaleshon el Europo,
Benante sulkojn de l' vojrand'
Kaj kavojn de l' gepatra land'.
XXXV.
Sed dum la vintro kun intenso
Agrablas tre la veturad'.
Samkiel moda vers' sen penso
La vintra vojo estas glat'.
Automedonoj[201] niaj kuras,
La triocharoj[202] flugveturas
Kaj verstoj[203] en malordinar'
Vidighas kvazau palisar'[204],
Sed propraforte tre domaghe
Veturis Lárina por shpar',
Ne per rapida poshta car',
Kaj tial multe dumvojaghe
Enuis Tanjo sen plezur':
Sep tagojn dauris la vetur'.
XXXVI.
Kaj tamen jam proksime estas.
De l' blankashtona Moskv' en klar'
Per oraj krucoj jam majestas
Antikva brila kupolar'.
Ha, fratoj! Kiom mi kontentis
Subite kiam mi eksentis
Ghardenojn, templojn, domojn jam
Jen antau mi en panoram'!
Ho, kiom ofte entumulte
Dum mia vaga vivdestin'
Mi rememoris, Moskvo, vin!
Ho, Moskvo... kiom estas multe
Chi nom' por chiu rus' trezor'!
Revokas kiom lia kor'!
XXXVII.
Jen la kastel' de P_e_t_r'[205] aperas
Malhele sur arbara fon'.
La novan gloron ghi fieras.
Kun van' en ghi N_a_p_o_l_e_ó_n[92]
Atendis dum felicho fina,
Ke Moskvo antau li sin klinu
Kun shlosilar' de l' glora K_r_e_m_l'[206].
Ne, Moskvo mia sen ekzempl'
Al li ne iris riverence.
Ne feston kun donac-gratul',
Preparis fajron ghi kun brul'
Por la hero' senpacienca.
Kun meditem' el tie chi
Al la bruleg' rigardis li.
XXXVIII.
Adiau do, vi, atestanto
De l' fiaskinta glorinvad'.
Kolonoj blankaj de l' urbrando
Vidighas. Tra T_v_e_r_s_k_a_j_a-strat'
Trans kavoj glitas jam la charo.
Aperas budoj, lanternaro,
Virinoj, buboj, viramas',
Veturilar' en preterpas',
Ghardenoj, domoj, buhharanoj[207],
Butikoj kun diversa var',
Bulvardoj, rajda kozakar'[208],
Modmagazenoj kaj kabanoj,
Leonoj sur pordega mur',
Monedoj super templa tur'.
XXXIX.
Ho, Moskvo! Moskvo!...........[209]
XL.
Okupas horojn du komplete
Laciga tiu chi promen',
Che Hh_a_r_i_t_o_n_i_j[210] en strateto
La charo haltis fine jen.
Nun venis ili de l' vojagho
Al la onklino maljunagha
Kvarjare jam en ftiz-malsan'.
Kun okulvitroj, shtrump' en man',