Kalmuko[211] en chifonkaftano
Malfermas pordon kun sinklin'.
Renkontas ilin la princin'
Per kri', kushante sur divano.
Nun la maljunulinoj du
Brakumis sin kun larmoflu'.
XLI.
— Princin', m_o_n a_n_g_e! — «P_a_c_h_e_t_e[213]!» — A_l_i_n_a! —
«Chu imageble?» — Pasis jam
Chu longe? — «Karulin'! Kuzino!
Sidighu — kia vera dram'!
Nun estas kvazau scen' romana...»
— Filin' jen mia, Tatiana.—
«Ah, Tanjo! do aliru vi —
En songho kvazau estas mi...
Kuzin', chu lasis vin memoro
Pri Grandison?» — Ha, Grandison!
Nu, kion do? — «Che Simeon'
En Moskvo loghas li ankorau;
Li min vizitis lau iam';
La filon li edzigis jam.
XLII.
Kaj tiu... tamen ni rakontu
Pli poste pri chi tiu tem'.
Sed Tanjon ni jam morgau montru.
Domaghe mi ne povas mem,
Apenau trenas mi la krurojn.
Sed vin lacigis la veturoj;
Ripozi kune iru ni...
Oh, mankas fortoj... lacas mi...
Lacigas min ne nur chagreno,
Sed ech la ghojo... Karulin',
Ne taugas tute mi en fin'.
La maljunec' — ho, abomeno...»
Kaj jam, tutlacighinte for,
Komencis tusi shi kun plor'.
XLIII.
Kortushas Tanjon ghis intimo
Karesoj de l' malsanulin';
Sed che l' novloko sen kutimo
Shi tre malbone sentas sin.
Sub silka kurtenet' alkova
Ne dormas shi sur lito nova;
Kaj la pregheja frusonor',
Reanoncanto de l' labor',
Matene levas shin; eksidas
Shi che fenestro en malklar'.
Tagighas pli, sed ne kampar'
Vidighas antau shi: shi vidas
Tutfremdan korton je surpriz'
Kun muro, kuirej', remiz'.
XLIV.
Kaj jen: por tagmanghad' sen finoj
Venigas oni Tanjon nun
AI chiuj avoj kaj avinoj,
Por montri shin en oportun'.
La parencinojn elekstreme
Renkontas oni kareseme
Kun pan' kaj sal'[214], kun ghojekkri':
«Chu Tanjo! Kiom kreskis vi!
Nur jhus ja shajne mi vin baptis!
Kaj mi vin pinchis je orel'!
Kaj mi vin nutris per pastel'!
Kaj mi vin sur la brakojn kaptis!»
Kaj veas la avina hhor':
«Jen flugas niaj jaroj for!»
XLV.
Sed ili shanghis sin apenau;
Tutsamas ili ech sen pruv':
Onklin' de la princin' E_l_e_n_a
Sin vestas per la sama kuf';
Shminkadas sin L_u_k_é_r_j_a L_v_o_v_n_a,
Mensogas plu L_u_b_ó_v_j P_e_t_r_o_v_n_a,
I_v_á_n P_e_t_r_o_v_i_ch — malsaghul',
Semjón Petrovich — avarul',
Che P_e_l_a_g_e_j_a N_i_k_o_l_a_v_n_a —
M_o_n_s_i_e_u_r F_i_n_m_o_u_c_h_e[215] en amikec'
Kaj sama hund' kaj sama edz',
Kaj tiu chi, kutimklubano,
Silente surdas lau la sam'
Kaj manghas kun la sama am'.
XLVI.
Filinoj Tanjon chiel servas;
De l' jungracioj Moskvaj gap'
Komence en silent' observas
Jen Tanjon de l' pied' ghis kap'.
Shin ili opinias stranga,
Provinc-afekta kaj palvanga,
Malgrasa iom, estas ver',
Sed tre beleta en ceter';
Kaj poste lau sinakomodo
Amikinighas ili jam,
Shin kisas kaj dum sinornam'
Shin frizaranghas lau la modo,
Kaj fundsekretojn de la kor'
Al shi konfidas kun fervor',
XLVII.
Amvenkojn siajn kaj esperojn,
Petolojn, revojn kun delog'.
Senkulpe fluas tuj kveroj
Kun spic' facila de mensog'.
Kaj danke por babilo tia
Pri propra korkonfeso shia
Insistas ili kun aspir'.
Sed Tanjo kvazau en delir'
Auskultas ilin senatente,
Shi chion preterlasas for,
Sekreton shi de sia kor',
Trezoron de l' felic', silente
Konservas sen parol' en pi',
Konfidas al neniu shi.
XLVIII.
Deziras tamen Tatiana
Atenti al la bona ton',
Sed tia trivialo vana
Okupas chiujn en salon';
Aspektas chio tiel pale;
Mensogas oni ech sengale;
En la senfrukta senutil'
De klachoj, famoj kaj babil'
Ide' neniam elaperas
Ech nur senkauze en subit';
La mens' sekigas sin sen sprit';
La kor' neniam eksinceras;
Malsagho gaja je renkont'
En vi ech mankas, vanta mond'!
XLIX.
Arhhivaj frauloj jen en grupo
Rigardas Tanjon kun afekt'
Kaj inter si pro senokupo
Pri shi parolas kun neglekt'.
Nur arleken' sentimentala
Shin ial trovas ideala
Kaj apud pordangul' por shi
Laboras jen pri elegi'.
Okaze apud shi eksidis
Ech V_j_á_z_e_m_s_k_i_j[2] persone mem
Kaj charmis shin per alta tem',
Kaj apud li do shin ekvidis
Kaj informighis pri la nom'
Maljuna kun peruko hom'.
L.
Sed tie, kie M_e_l_p_o_m_e_n_a[216]
Lautblekas per tirkria ton'
Kaj antau la malvarmoplena
Publiko svingas per hhiton'[217],
Dum dormas T_h_a_l_i_a[218] sen audo
De la favora vokaplaudo,
Kaj kie T_e_r_p_s_i_hh_o_r_a-n[39] nur
Admiras oni kun plezur'
(Chi tiuj moroj kaj inklinoj
Samtempas chiam min kaj vin),
Al Tanjo ne direktis sin
Lornetoj de l' jhaluzulinoj,
Nek modkritikoj kun sever'
El la loghioj kaj parter'.
LI.
Venigas oni Tanjon ankau
En Klubon. En chi tiu lok'
Ekscito, premo, spacomanko,
Mazurka bru', densec', sufok',
Kandela bril', vizaghoj shvitaj,
Per homoj haloj plenigitaj,
Da fianchinoj luksa hhor'
Impresas tuj ghis kapdolor'.
Chi tie dandoj fanfaronas
Per la lorneto, modsurtut'
Kaj aroganta fikondut'.
Chi tie la husaroj spronas
Por brili, chasi al la kor'
Kaj fluge malaperi for.
LII.
La nokto havas multajn stelojn,
En Moskvo multas knabinar',
Sed tamen en la blu' chiela
La luno restas sen kompar'.
Kaj tiu, kiun kun admiro
Mi timas gheni per la liro,
Samkiel la majesta lun',
En mez' unike brilas nun.
Kun kia chieleca ardo
La teron tushas shi dum ir'!
Ondigas sin la brust' en spir'!
Kaj dolchas kiom la rigardo!
Sufichas tamen; chesu mi:
Mi jam tributis al pasi'.
LIII.
Bru', rido, riverencaj klinoj,
Galop', mazurko, valso, kur'...
Sed sole inter du onklinoj,