Al voj' eliras por rab-ago
Malsata lupo jam sen bar';
Sentante ghin, chevalo time
Ekronkas — kaj de malproksime
La vojaghant' rapidas for;
Pashtisto je maten-auror'
Ne pelas brutojn jam el stalo,
Kaj je tagmez' al unu lok'
Ne sonas lia korna vok'
En idilia pastoralo;
Kantante en kaban', fraulin'[143]
Kum keno[144] sidas nun dum shpin'.
XLII.
Kaj jam la frost' en furiozo
Arghentas inter kampa vast'...
(Legant' atendas rimon r_o_z_o;
Do li ghin prenu sen prokrast'!)
Pli pure ol komfort-pargeto
Glacie brilas rivereto.
Per glit' ghojbando da bubar'
Glacion tranchas kun krak-knar'[145];
Por nagho viransero peza
Per rughpiedoj venas jen,
Ekpashas sur glacieben'
Kaj glite falas; gajfreneza
Ekflirtas negho en aer'
Kaj stele falas al la ter'.
XLIII.
En tia tempo fari kion?
Promeni? Tamen la kampar'
Ne povas veki simpation
Per sia nuda ordinar'.
Chu rajdi en la step' severa?
Sed la cheval', per hufo fera
Krochinte je glacia split',
Ja povas fali en subit',
Do oni sidu sub tegmento
Kaj legu P_r_a_d_t[146] au W_a_l_t_e_r S_c_o_t_t[147].
Se ne, do zorgu pri speznot',
Au sidu, drinku; en silento
Vesper' do pasos, morgau — sam',
Kaj tiel vintro pasos jam.
XLIV.
Samkiel C_h_i_l_d-H_a_r_o_l_d[42], Onegin
Maldiligentis lau konsci':
Post dorm' rapidis li sin flegi
Per ban' en kuvo kun glaci',
Kaj poste hejme plenmedite
Li sola, per baston' armite,
Du pilkojn ludas sur bilard'
Dum tuta tago kun hazard'.
Vespero fine sin altrenas:
Bilardo forgesitas jen,
Nun tablo pretas che kamen',
Eugen' atendas: Lenskij venas
En trichevala veturil';
Do tuj tagmanghon dum babil'!
XLV.
Jen de C_l_i_c_q_u_o_t au de M_o_ë_t_t_e[148]
Benita vin' kun ghua cel'
Sur tablo antau la poeto
Metita estas en botel'.
Ghi brilas kiel Hipokreno[149];
Per sia shaumo kaj sereno
(Per tio kaj per tio chi)
Ghi chiam ravis min: por ghi
Mi ofte lastan lepton[150] pagis,
Chu vi memoras, amikar'?
Pro ghia sorcha flua klar'
Stultajhojn multajn ni imagis,
Kaj kiom da diskutoj kaj
Poemoj, shercoj, songhoj, gaj'!
XLVI.
Sed tamen ghi stomakon mian
Perfidas per la shaum' kun bru',
Kaj tial mi B_o_r_d_e_a_u_x[148] racian
Pli multe jam preferas plu.
Mi al Aï[148] jam ne kapablas;
Ghi kvazau amatin' afablas
Brilanta, pika kiel spic'
Kaj senenhava kun kapric'...
Sed vi, B_o_r_d_e_a_u_x[148], similas male
Je plej fidela kamarad',
En malfelich', en vea stat'
Servanta chiam plej lojale.
Plej longe tial vivu do,
Amiko nia, vi, B_o_r_d_e_a_u_x!
XLVII.
Fajr' estingighis; cindro blua
Tremetas sur la karba or';
Per nevidebla strio flua
Levighas supren la vapor',
Kamen' varmecon dolchan spiras.
El pipoj fum' al tub' sin tiras.
Pokalo shaumas sur la tabl'.
Vesper' ekregas kun afabl'...
(Mi emas en amika grupo
Al la amika vinpokal'
En temp' nomata lau skandal'
La tempo inter hund' kaj lupo;
Pro kio, strangas por kompren').
L' amikoj nun parolas jen:
XLVIII.
«Nu, kiel fartas Olga via?
Kaj Tatiana? Diru vi!»
— Pli vershu al pokalo mia...
Sufichas do... La famili'
Bonfartas, sendas ghi saluton.
Ah, kiom Olga floras tuta
Nuntempe, kia bela bust'!
Animo kia!.. Lau la just'
Vi devas ilin nun viziti;
Vi jughu mem: dufoje nur
Vi estis kaj kun malplezur'
Vi kvazau penas jam eviti.
Sed... preskau mi forgesis min:
Al fest' invitas ili vin.—
XLIX.
«Chu min?» — Jes, estos en sabato
Nomtag' de Tatiana. Vin
Inviti estis mi petata
De Olga kaj de la patrin'.—
«Sed tie estos embaraso
Pro plej diversa homamaso...» —
— Ho, ne, neniu, certas mi!
Nur estos propra famili'.
Do venu kaj komplezon faru.
Nu, kion? — «Bone.» — Dankon do!
Kaj li toastis tuje pro
La najbarino senkompara
Kaj poste rebabilis jam
Pri Olga: estas ja la am'!
L.
Li ghojis. Estis difinita
Post du semajnoj jam la tag'.
Sekreto de l' geedza lito
Kaj dolcha kron' de l' ama pag'
Atendis liajn jam ekstazojn.
De H_i_m_e_n_e'[133] malghoj-okazojn
Kaj vicon de l 'osceda pun'
Neniam songhis li ghis nun,
Dum ni konstatas plej chagrene
En familia vivo nur
Lacigajn bildojn sen plezur'
Lau teda stil' de L_a_f_o_n_t_a_i_n_e[151]...
Ho, Lenskij, estis en naiv'
Naskita li por tia viv'.
LI.
Amata estis li... almenau
Li kredis tion en felich'.
Felichas, kiu kredas plene,
Venkinte menson en sufich',
En dolch' ripozas emocia,
Samkiel vagabond' ebria
Au kiel papili' en kor'
De la printempa bela flor';
Sed ja mizeras, kiu vidas
Antauon kun plej sobra nuk'
Kaj chiujn vortojn en traduk'
Malamas, fias kaj malfidas,
Kaj kies kor' pro vivospert'
Malvarmas sen konscioperd'!
ChAPITRO KVINA.
Ho, ne sciu pri inkub'
Vi, Svetlana mia!
Jh_u_k_o_v_s_k_i_j[112].
I.
Autuna dauris la vetero
Tro longe dum chi tiu jar';
Necesis jam de l' vintr' apero,
Sed neghis nur en januar'
La trian nokte. Vekis frue
Sin Tatiana kaj korghue
Ekvidis shi subite jam
Tra vitr' en prujna belornam'
La korton sub blankec-tavolo,
Barilojn, arbojn en arghent',
La viglajn pigojn sur tegment'
Kaj montojn kun tapisho mola,
Sternita kun brilec' sen mank',—
Kaj chio helis en la blank'.
II.
Jam vintro!.. Kamparan' veturas
En glita char' kun granda ghoj',
Sentante neghon, iel kuras
Chevalo lia sur la voj';
Fosante sulkojn en lanugo,
Trakuras droshk' en preskau flugo;
Kuchero[43] sidas kun impon'
En pelto kaj en rugha zon'.
Jen bub' en korto ludas; sidas
Hundet' en lia glitcharet';