Min kontraustari mem pli daure;
Do decidite: senbedaure
De vi dependas mia sort'.
XXXIII.
Respondo mankas. Li denove:
Al dua, tria epistol'
Respondo mankas. Li laupove
Al klubo venas por konsol';
Jhus li enpashis... shi pretere
Trairas sen parol' severe;
Hu! kiel estas shi ghis ost'
Plenplena je malvarma frost'!
Indignon akran busho shia
Reteni penas kun obstin'!
Onegin zorge fiksis sin:
Chu estas do kompato ia?
Chu estas larm-makuloj?.. Ne!
Kolero nur videblas,ve!..
XXXIV.
Kaj eble ankau timo iu,
Ke oni iel je terur'
La pasintajhon ne eksciu...
Onegin kiun sciis nur...
Espero mankas! Li elvenas,
Frenezon sian li malbenas —
Kaj, ech freneza multe pli,
La mondon reabdikas li.
Kaj en silenta kabineto
Li ree ekmemoris nun
Pri la hipohhondri', en pun'
Pelinta lin el malkvieto
De l' mondo al angulmallum',
Kaptinte lin je la kolum'.
XXXV.
Eklegis ree li sencele.
Li legis G_i_b_b_o_n[238] kaj R_o_u_s_s_e_a_u[44],
M_a_n_z_o_n_i[230], H_e_r_d_e_r[240], F_o_n_t_e_n_e_l_l_e[241].
M_a_d_a_m_e d_e S_t_a_ë_l[18], B_i_c_h_o_t[242], T_i_s_s_o_t[243];
Skeptikan B_e_l_l[244], C_h_a_m_f_o_r_t[245] li legis,
Libr-elektadon li ne flegis,
Kaj rusajn verkojn legis li,
Prenante chion pli kaj pli:
Jen almanakojn, jen jhurnalojn,
Edifas kiuj plu sen fin',
Insultas kie oni min
Kaj kie tiajn madrigalojn
Por mi mi vidis sen erar':
E s_e_m_p_r_e b_e_n_e[246], sinjorar'!
XXXVI.
Kaj kion? La okuloj legis,
Sed pensoj vagis ie for.
En la anim' profunde regis
Aspiroj, revoj kaj angor'.
Kaj inter liniar' presita
Li legis per okul' spirita
Aliajn vortojn. Ilin nur
Li do perceptis ghis satur'.
Kaj ili estis songh-deliroj
De la malluma malnovec',
Vizioj de diversa spec',
Minacoj, klachoj, antaudiroj,
Jen de fabel' absurd-aper',
Jen de knabino amleter'.
XXXVII.
Kaj sen rapid' en inercio
Ekdormas liaj sent' kaj mens',
Kaj antau li la Fantazio
Kolore ludas kun intens'.
Jen vidas li: sur negh' degela,
Dormanto kvazau, senshancela
Junulo kushas pala tro.
Li audas: Nu, li mortis do!
Jen malamikojn forgesitajn,
Mensogemulojn kun envi',
Perfidulinojn vidas li
Kaj kamaradojn senmeritajn,
Jen biendomon — tie chi
Shi ree sidas... chiam shi!..
XXXVIII.
Li tiel do alkutimighis
Al tiu fantazia kned',
Ke preskau tute frenezighis
Kaj preskau ighis ech poet'.
Jes, vere: al la mekanismo
De l' rusa vers' per magnetismo
Dischiplo mia sen talent'
Nun preskau trafis kun prudent'.
Similis ja al tip' poeta
Li, kiam sidis iam jen
En anguleto che kamen',
Murmuretante: B_e_n_e_d_e_t_t_a
Au I_d_o_l m_i_o[247], dum al flam'
Pantofl' au libro falis jam.
XXXIX.
La tagoj flugis: vintromezo
Procedis jam al lasta fin':
Sed li ne mortis en frenezo
Kaj ech ne poetigis sin.
Printempe lia spleno pasas:
Unuafoje li forlasas,
Samkiel neston la marmot',
La chambrojn de la sindorlot'
Kaj flugas jen che l' bordo Neva
Matene en glitveturil'.
La helvetera suna bril'
Radias sur glaci' diskreva;
Degelas negho sur la strat'.
Do kien nun en veturad'
XL.
Onegin celas? Certe vi ja
Divenis jam sen multa pen':
Al shi, al Tatiana sia
Strangulo mia venas jen.
Mortule li sin manifestas.
Neniu en vestiblo estas.
Neniu — en salono; plu
Malfermas li la pordon. Chu
Impresis io lin subite?
La mem princino sidas jen
Neglighe kaj kun palmien',
Leteron legas shi medite
Kaj ploras en silenta mut',
Sin apoginte je kubut'.
XLI.
Ho, kiu korsuferon flaman
Ne legus nun kun oportun'
En shi kaj Tanjon la iaman
En la princin' ne vidus nun!
Kun plej freneza korchagreno
Genuen falis nun Eugeno;
Ektremis shi pro la subit'
Kaj al Onegin sen rapid',
Sen mir' rigardon ekdirektas...
Malsana lia pet-rigard',
Riprocho muta kun kor-ard'
Esprimas multon, shi konjektas.
Knabin' kun revoj, kun bonkor'
En shi reestis en chi hor'.
XLII.
Shi lin levigi ech ne penas
Kaj, rigardante lin kun fid',
Sensentan manon ne forprenas
De liaj lipoj kun avid'...
Shin kiu penso embarasas?..
Silenta longa pauzo pasas,
Kaj fine diras shi al li:
«Sufichas; staru. Devas mi
Al vi sincere diri chion.
Onegin, chu memoras jen
Vi tiun horon en gharden',
Mi kiam lecionon vian
Auskultis kiel junnovic'?
Hodiau estas mia vic'.
XLIII.
«Onegin, tiam pli junagha,
Pli bona shajne estis mi,
Kaj mi vin amis; sed domaghe
Al mi respondis kiel vi?
Per nura severec' laupova!
Chu vere? Ja ne estis nova
Por vi la amo de knabin'?
Kaj nun — ho di'! — frostigas min,
Se mi reaudas rememore
Predikon tiun en plenklar'...
Sed ne akuzas mi vin: char
Vi agis tiam noblakore,
Vi pravis antau mi lau ver':
Do mi vin dankas kun sincer'...
XLIV.
«Chu vere? — en provinc-profundo,
For de la vanta Mondofam',
Al vi ne plachis mi... Kaj nun do
Vi kial min pretendas jam?
Pro kio nun pri mi vi revas?
Chu char figuri nun mi devas
En rond' supera lau destin',
Char ighis richa mi princin',
Char kriplas l' edzo pro l' milito
Kaj nin do shatas la korteg'?
Chu char sendube mia pek'
Tuj estus chie rimarkita
Kaj kronus vin pro mia hont'
Pikanta gloro en la mond'?
XLV.
«Mi ploras... Se do Tanjon vian
Ghis nun jam ne forgesis vi,
Do sciu: tonon plej glacian,
Severon en konversaci',
Se tion regus mi kun pen' do,
Preferus mi al la ofenda
Pasi', plorad', leterricev'.
Al mia infaneca rev'
Kompatis vi almenau tiam,
Estimis vi al mia jun'...
Sed nun! — vin kio pushis nun
Al mi? ho, malgravajho kia!