Nun Moskvo priparolas lin,
Jen lin suspektas je spiono,
Jen panegiras je salut'
Kaj fianchigas en konklud'.
*
Angor', angor'! — Li iri volas
Al Nijhnij-Nóvgorod[257] — kaj jen
Makárjev[258] antau li ekbolas
Klopode en abunda plen'.
Kun perloj tien venis hindo
Kaj europan' kun falsa vin' do.
Chevalojn fushajn por brokant'
El step' alpelis komercant',
Ludist' venigis tromp-metodojn
Por la kartluda mongajnad',
Filinojn bienul' por svat'
Kaj tiuj chi malnovajn modojn.
Kaj chie regas la spirit'
De merkantila monprofit'.
*
Angor'! Eugen' atendas tagon.
Jam Volgo, bela grandriver',
Lin vokas en surakvan vagon,
Sub velojn en favorveter'.
Cedante logon tre insistan,
Li luis shipon komercistan
Kaj jen eknaghis lau la flu'.
Levighis pufe Volgo plu.
Je shtalaj stangoj apogante,
Barkotiristoj kun sopir'
Kantadas dum penplena tir'
Kaj pri ribel' rakontas kante
De Razin[259], kiu por liber'
Sangigis ondojn de l' river'.
*
Kaj ili kantas pri buchadoj,
Pri dombruligoj kaj malord',—
Sed jen en stepoj de nomadoj,
Che la Kaspia mara bord'
Komerca Astrahhanj[260] vidighis.
Onegin jhus enprofundighis
En pensojn pri la histori',
Sed jam tagmeza brulradi'
Kaj nuboj da arogaj kuloj
Kun zum' tedante al ripoz'
Renkontas lin,— kun furioz'
La sablajn bordojn chi-stimule
Li adiauas en forlas'.
Angor'! — li iras al Kaukaz'.
*
Li vidas, kiel T_e_r_e_k[261] tosas
Abruptajn bordojn kun koler';
Belkorna cervo kvazau pozas
Kaj aglo shvebas en aer';
Kamelo kushas, kaj en valo
Cherkes'[262] galopas sur chevalo,
Kaj chirkau tendoj sur eben'
Kalmukoj[211] pashtas shafojn jen;
Kaukazo kushas en proksimo:
Voj' estas malfermita, char
Trans la natura monta bar'
Trapasis la arme' sen timo;
A_r_á_g_v_a kaj K_u_r_á[263] sur bord'
Ekvidis rusojn el la nord'.
*
Per montetar' sin chirkauinte,
Gardant' eterna de l' dezert',
B_e_sh_t_u[264] jen staras akrepinta
Kaj jen M_a_sh_u_k[264] kun verda vert',
Fontar' de l' akvoj terapiaj;
Che sorchaj riveretoj ghiaj
Svarmadas malsanula hhor',
Viktimoj de milithonor',
De P_o_ch_e_ch_u_j[265] kaj de C_i_p_r_i_d_o[134];
Miraklajn ondojn malsanul'
Bonuzas por la vivstimul',
Konsolon pro ofend-insido
Koketulino serchas nun,
Kaj iuj revas pri rejun'.
*
En plej maldolcha meditemo,
En mez' de tiu famili',
Eugen' rigardas kun korpremo
Al vaporanta akvostri'
Kaj pensas en nebul' medita:
Ho, se mi estus brustvundita!
Se estus kadukulo mi
Lau jen farmisto tiu chi!
Ho, se almenau je envio
Mi kushus en la paraliz'
Lau tiu ano de asiz'
Au reumatismon havus! Dio!
Mi junas, viglas mia kor';
Do kion mi? angor', angor'!..
*
Suferas manon de la sorto
Vi, malsanuloj, en dolor'!
Sed mi liberas en junforto,
Do kion mi? angor'! angor'!
Adiau, neghaj montochenoj!
Kaj vi, Kubanaj kampebenoj[266]!
Veturas li al nov-are'
Jen tra Tamanjo al Krime',
Tereno sankta por imago:
A_t_r_i_d_o tie kun P_i_l_a_d'[267]
Disputis, mortis M_i_t_r_i_d_a_t[268],
M_i_c_k_i_e_w_i_c_z[269] tie dum la vago
Inspire kantis en sincer'
Pri sia Litovia ter'.
*
Vi belas, bordoj de Taurido[225],
El ship' vidataj de la mar'
Che lumo de l' Maten-Ciprido[270],
Vin tiel vidis mi en klar';
Aperis vi fatamorgane:
En bluchielo diafane
Radiis via montospin';
Vilaghoj, valoj, arboj min
Impresis kiel filigrano.
Kaj che tatar-kabanoj... ech
En mi ekflagris fajromech'!
Pro sorch-angora uragano
Premighis mia brust' sen pov'!
Ho, Muz'! forgesu pri malnov'.
*
Nun mankas, kvankam multamasis
En mi de l' emocioj svarm':
Shanghighis ili au forpasis...
Ripozu, de l' pasint' alarm'!
Mi shatis iam sablolandojn,
La perlebrilajn ondorandojn,
Rokaron, bruon de la mar'
Kaj suferadon kun amar',
Kaj de fraulino idealon...
Alia temp' — alia tem';
Pacighis la revafektem'
De mia juno; en pokalon
De la fiera poezi'
Enmiksis multan akvon mi.
*
Alia bild' min logas plache:
Deklivo sabla en kampar',
Sorparboj antau kabanacho,
Baril' rompita sen ripar',
Chiele griza nub' da hajlo,
Che la drashej' amas' da pajlo,
Lageto kun salika bar' —
Edeno por anasidar';
Mi shatas balalajkon[271] nune
Kaj dancon en ebri' sen ord'
Che sojlo de drinkeja pord'.
La hejm-mastrino, oportuno,
Ripozo, sup' kaj pot' da kach' —
Jen ideal' lau mia plach'.
*
Mi foje dum veter' pluvoza
Direktis min al bruta stal'...
Fi! kia esprimacho proza,
De flandra skol'[272] miksita sal'!
Chu samis mi dum juno gaja?
Ho, vi, Fontan' Bahhchisaraja[80]!
Chu tiaj pensoj regis min
Che via bruetad' sen fin',
Dum pri Z_a_r_e_m_a[273] je preparoj
Mi mute revis en imag'...
...Sekvante min en iu tag'
En sama loko post tri jaroj,
En luksa vaka halruin'
Onegin rememoris min.
*
Mi loghis en Odeso[274] polva...
Tre helas tie la chiel',
Komerc' abundas en disvolvo
De sia plenblovata vel'.
Europe chio spiras tie,
La Sudo brilas multvarie
Per helkolora florgirland',
La lingvo de Itala land'
Sonoras sur la stratoj meze,
En kiuj pashas slavo jen,
Hispano, franco kaj armen',
Kaj greko, kaj moldavo peza,
Kaj fil' egipta M_o_r_a_l_i[275],
Korsaro iam estis li.
*
Odeson per sonoraj versoj
T_u_m_a_n_s_k_i_j[276] nia kun potenc'
Priskribis, tamen li diverse
Ghin tiam vidis kun tendenc'.
Veninte tien, li poete
Ekvagis sola kun lorneto
Che la marbordo — kaj per plum'
Li poste en mirinda lum'
Ghardenojn de Odeso gloris.
Tre bone, tamen je kontrast'