Читаем Euhgeno Onegin полностью

[21] F_a_u_b_l_a_s (prononcu: Fobláz) — heroo de konata skandala romano de franca verkisto J_e_a_n-B_a_p_t_i_s_t_e L_o_u_v_e_t d_e C_o_u_v_r_a_y (prononcu: Jhan-Baptíst Luvé de Kuvréj), kiu vivis 1760 — 1797. F_a_u_b_l_a_s kiel L_o_v_e_l_a_c_e estas tipo de virindeloganto kaj amaventuristo.

[22] Tiu chi strofo, anstatauita de Pushkin en la neta teksto de la romano per punktaro, konservighis nur kiel nefinita skribprovajho. Du linioj de la strofo tute ne estis skribitaj kaj kelkaj vortoj, prezentataj tie chi interkrampe, estis forstrekitaj.

[23] Ankau tiu chi strofo estis forigita de Pushkin dum la definitiva redaktado de la romano. La unuan parton de la strofo Pushkin uzis cetere por sia verko «Grafo Nulin».

[24] Noto de l' autoro: Chapelo à la Bolivar.

[S_i_m_o_n B_o_l_i_v_á_r (1783 — 1830) estis chefo de la movado por liberigi Sud-Amerikon de la hispana regado.]

[25] B_r_é_g_u_e_t (prononcu: Bregét) — konata horlogho de la firmao B_r_é_g_u_e_t.

[26] Noto de l' autoro: Konata restoraciisto.

[27] P. P. K_a_v_e_r_i_n (1794 — 1855) estis husaro, konata de Pushkin en la jaroj 1816 — 1819. Havante noblan karakteron kaj bonan edukon, li ankau famighis pro siaj dibochoj kaj amuzoj.

[28] R_o_a_s_t-b_e_e_f (angle, prononcu: rost-bif) — bovrostajho.

[29] E_n_t_r_e_c_h_a_t (france, prononcu: antresha) — eksalto, artifikajho.

[30] Heroinoj de la tiutempa klasikisma teatra repertuaro.

[31] D. I. F_o_n_v_í_z_i_n (1745 — 1792) — unu el la unuaj kreintoj de la rusa reala komedio.

[32] J. B. K_n_j_a_jh_n_í_n (1742 — 1791) — rusa poeto kaj dramverkisto, autoro de kelkaj tragedioj kaj popolmoraj komedioj. Lauforme li estis sekvanto de la pseudo-klasikaj tradicioj kaj multajn sujhetojn kaj scenojn li rekte pruntis el verkoj de la francaj klasikuloj. Tamen lauidee la verkoj de K_n_j_a_jh_n_í_n estis inspirataj de civitana memkonscio kaj liberemo.

[33] V. A. O_z_e_r_o_v (1770 — 1816) — rusa dramverkisto, postsekvanto de S_u_m_a_r_ó_k_o_v (1717 — 1777) kaj de K_n_j_a_jh_n_í_n. En siaj tragedioj li precipe atentis psikologian flankon de siaj herooj.

[34] E. S. S_e_m_j_ó_n_o_v_a — fama talenta aktorino.

[35] P. A. K_a_t_e_n_i_n (1792 — 1853) — verkisto, kiu tradukis rusen diversajn dramverkojn de C_o_r_n_e_i_l_l_e (franca dramverkisto) kaj T_o_r_q_u_a_t_o T_a_s_s_o (granda itala poeto, autoro de epopeo).

[36] P_i_è_r_r_e C_o_r_n_e_i_l_l_e (prononcu Pjer Kornéj) — granda franca klasika dramverkisto (1606 — 1684).

[37] P_r_i_n_c_o A. A. Sh_a_hh_o_v_s_k_ó_j (1777 — 1846) — autoro de multaj mezvaloraj komedioj kaj unu el la pliperfektigintoj de la rusa teatro.

[38] C_h_a_r_l_e_s-L_o_u_i_s D_i_d_e_l_o_t (prononcu: Sharl-Luí Didló) — fama baletmajstro (1767 — 1837). Li radikale renovigis tiaman baletarton kaj, laborante chefe en Peterburgo, li estis autoro de multaj brilaj baletprezentoj.

[39] T_e_r_p_s_i_c_h_o_r_a — muzo de dancoj lau la antikva greka mitologio.

[40] E. I. I_s_t_ó_m_i_n_a (1799 — 1848) — fama talenta baletdancistino. Chiam kun granda sukceso shi partoprenis en la baletoj de D_i_d_e_l_o_t.

[41] E_o_l_o (A_i_o_l_o_s au A_e_o_l_u_s) — dio de ventoj lau la antikva greka mitologio. Li havis harpon, kiun li ludis treege melodie.

[42] Noto de l' autoro: Estas la trajto de malvarmigita sento, inda de C_h_i_l_d-H_a_r_o_l_d. La baletoj de D_i_d_e_l_o_t estis plenigitaj per vigleco de fantazio kaj per charmeco eksterordinara. Unu el niaj romantismaj verkistoj trovis en ili multe pli da poezio, ol en la tuta franca literaturo.

[C_h_i_l_d-H_a_r_o_l_d (prononcu: Chajld-Heróld) estas heroo de unu el la verkoj de l' angla poeto B_y_r_o_n (prononcu: Bájron).].

[43] K_u_ch_e_r_o — veturigisto de luksa sinjora kalesho.

[44] J_e_a_n-J_a_c_q_u_e_s R_o_u_s_s_e_a_u (prononcu: Jhan-Jhak Rusó) — unu el la plej elokventaj francaj prozverkistoj (1712 — 1778). Li havis grandan influon al sia epoko pro siaj filozofiaj kaj sociaj ideoj. La chefa ideo de R_o_u_s_s_e_a_u estis ke la homoj kiel eble plej multe revenu al sia natura stato.

[45] F_r_i_e_d_r_i_c_h M_e_l_c_h_i_o_r G_r_i_m_m (prononcu: Fridrihh Mélhhior Grim) — barono, publicisto, kritikisto kaj diplomato (1723 — 1807). Li estis Pariza korespondanto de kelkaj liatempaj monarkoj kaj eldonadis por ili specon de manskribata gazeto, tre gravan por studi tiun epokon.

[46] Noto de l' autoro: Tout le monde sut qu’il mettait du blanc; et moi, qui n’en croyais rien, je commençais de le croire, non seulement par l’embellissement de son teint et pour avoir trouvé des tasses de blanc sur sa toilette, mais sur ce qu’entrant un matin dans sa chambre, je le trouvai brossant ses ongles avec une petite vergette faite exprès, ouvrage qu’il continua fièrement devant moi. Je jugeai qu’un homme qui passe deu heures tous les matins à brosser ses ongles, peut bien passer quelques instants à remplir de blanc les creu de sa peau. (Confessions de J. J. Rousseau). — Grimm antauis sian epokon: nun en la tuta civilizita Europo oni purigas la ungojn per speciala broseto.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия