Читаем Euhgeno Onegin полностью

[Chiuj sciis, ke li uzis blankajhon; kaj mi, kiu ne kredis tion, mi komencis tion kredi, ne nur pro la plibeligho de lia vizagho kaj char mi trovis tasojn da blankajho sur lia tualeto, sed car enirinte iumatene en lian chambron, mi trovis lin brosanta siajn ungojn per malgranda vergeto farita speciale, tiun laboron li fiere daurigis antau mi. Mi opiniis, ke homo, kiu pasigas du horojn chiumatene brosante siajn ungojn, povas bone pasigi kelkajn momentojn por plenigi per blankajho la sulkojn de sia hauto. (Konfesoj de J. J. Rousseau).—].

[47] P. J. Ch_a_a_d_á_j_e_v au Ch_a_d_á_j_e_v (1793 — 1856) — komence brila husar-oficiro kaj poste rimarkinda ano de la Moskva societo. Li estis tre klera kun memstaraj vidpunktoj kaj havis grandan influon al Pushkin. En 1836 li publikigis artikolon «Filozofiaj leteroj» kun opozicia tendenco kontrau la registaro, pro kiu la gazeto presinta ghin estis fermita kaj Ch_a_a_d_á_j_e_v estis anoncita kiel frenezulo. Kritikante la rusajn morojn kaj aprobante la okcidenteuropan kulturon, Ch_a_a_d_á_j_e_v estis spirita patro de tiaj okcidentemuloj kiel A. I. H_e_r_c_e_n (1812 — 1870) k. a.

[48] V_e_n_u_s_o — filino de la chefdio J_o_v_o (J_o_v_i_s au J_u_p_i_t_e_r), diino de amo lau la romana mitologio.

[49] Noto de l' autoro: Oni ne povas ne bedauri, ke niaj verkistoj tro malofte enketas la vortaron de la Rusia Akademio. Ghi restos eterna monumento de la protektema volo de Katarino kaj de la klera laboro de la heredintoj de Lomonosov, severaj kaj fidelaj patronoj de la patra lingvo.

[K_a_t_a_r_i_n_o au E_k_a_t_e_r_i_n_a II l_a G_r_a_n_d_a (1729 — 1796) — rusa imperiestrino. Dum shia longjara regado okazis multaj gravaj eventoj en la rusa historio. Interalie shi subpremigis la grandan ribelon de P_u_g_a_ch_ó_v en la jaroj 1773 — 1775. Havante fortan karakteron kaj sufichan klerecon, shi interesighis pri la literaturo kaj havis rilatojn kun la francaj enciklopediistoj, subtenante iliajn ideojn pri la «klera absolutismo». Progresiginte la klerigan movadon kaj humanismajn ideojn en Rusio, shi finis sian regadon per forta reakcio kontrau iliaj portantoj (Radíshchev, Novikóv, Knjajhnín k. a.).

M_i_hh_a_í_l L_o_m_o_n_ó_s_o_v (1711 — 1765) — granda rusa scienculo de la XVIII jarcento. Filo de simpla kamparano, li sukcesis lerni kaj atingis superajn sciojn. Li tre multe faris por disvastigo de klereco en Rusio. Li verkis unuan rusan gramatikon kaj multe laboris super kulturigo de la rusa lingvo.

(La supre cititaj vortoj, diritaj de Pushkin pri la rusa lingvo, montras plej efekte, ke Esperanto same evoluas en sia literaturo kiel lingvo vivanta kaj ke ghi devas iri la saman vojon, kiun trains la rusa lingvo, kreante siajn unuajn chefverkojn)].

[50] La virinon, priskribatan en tiu chi strofo, Pushkin renkontis dum sia ekzil-restado en la urbo Kishinev (Besarabio).

[51] D_i_a_n_a — diino de chaso kaj luno lau la roma mitologio.

[52] F_l_o_r_a — diino de floroj lau la antikva roma mitologio.

[53] E_l_v_i_n_a — alia nomo de C_e_r_e_s_o, diino de terfekundeco lau la antikva romana mitologio. Tie chi — kondicha nomo de fidela amatino lau unu balado de la rusa poeto V. A. Jhukovskij.

[54] A_r_m_i_d_a — filino de Damaska regho Arboleno en la poemo de l' itala poeto T_a_s_s_o «Liberigita Jerusalemo», belulino kaj sorchistino.

[55] O_hh_t_a — orienta randregiono de Peterburgo trans la rivero Nevo. El O_hh_t_a la urbo estis provizata antaue precipe per lakto.

[56] W_a_s_i_s_t_d_a_s (prononcu: vasisdás) — vendogicheto en fenestro.

[57] B_e_e_f-s_t_e_a_k_s (angle, prononcu: bif-steks) — bifsteko, rostita peco de fileo.

[58] Kukon.

[59] B_o_s_t_o_n_o — kartludo.

[60] Chi tiuj strofoj tute ne estis verkitaj. Starigante tiujn chi ciferojn kun punktaro, Pushkin signis nur certan interrompon en la procedo de la romano.

[61] J_e_a_n-B_a_p_t_i_s_t_e S_a_y (prononcu: Jhan-Baptist Sej) — franca ekonomiisto (1767 — 1832). Li popularigis en Europo la ideojn de A_d_a_m S_m_i_t_h, de kiu li diferencighis per sia instruo pri nemateriaj bonoj. Lia teorio de vendado helpis al starigo de klara koncepto pri ekonomia interligo de chiuj landoj eksportantaj siajn produktojn.

[62] J_e_r_e_m_i_a_h B_e_n_t_h_a_m (prononcu: Ghérimaja Bentém) — brita juristo kaj filozofo (1748 — 1882), fondinto de la teorio pri utilitarismo. Fundamenton de la moralo B_e_n_t_h_a_m vidis en la utilo por la plimulto de homoj.

[63] Noto de l' autoro: Tiu chi tuta ironia strofo estas nenio alia ol subtila laudo al niaj belaj samlandaninoj. Tiel same B_o_i_l_e_a_u, en aspekto de riprocho, laudas Ludovikon XIV. Niaj sinjorinoj kunigas klerecon kun afableco kaj severan purecon de la moroj kun tiu chi orienteca charmo, tiom plachinta al s-ino S_t_a_ë_l. (Vidu: Dix ans d' éxil).

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия