Читаем Euhgeno Onegin полностью

[Prononcu: Lashate onji speranca voj k'entrate. Signifas: lasu chiun esperon vi, kiu eniras. Tiu chi surskribo pendis super la pordo de infero, lau la fama verko «Dia komedio» de la granda itala poeto D_a_n_t_e A_l_i_g_h_i_e_r_i (prononcu: Aligiéi), vivinta en la jaroj 1265 — 1321.]

[121] Noto de l' autoro: Gazeto, kiu estis eldonata [1818 — 1827] de la jam mortinta A. I_z_m_á_j_l_o_v [1779 — 1831] sufiche neakurate. La eldonisto unufoje ech prese pardonpetis antau la publiko pri tio, ke li dum la fastoj d_i_b_o_ch_e_t_i_s.

[122] I. F. B_o_g_d_a_n_ó_v_i_ch (1743 — 1802) — rusa poeto, autoro de la fama poemo «Dushenjka». La enhavon de «Dushenjka» B_o_g_d_a_n_ó_v_i_ch cherpis el la novelo de la fama franca fablisto J_e_a_n L_a F_o_n_t_a_i_n_e (prononcu: Jhan Lafontén) «Les Amours de Psyche», kiu siavice uzis kiel temon la faman rakonton pri Amoro kaj Psihheo el la romano de Roma verkisto L_u_c_i_u_s A_p_u_l_e_j_u_s «De asino aureo» (Pri ora azeno). Same kiel L_a F_o_n_t_a_i_n_e faris sian Psihheon francino, tiel ankau B_o_g_d_a_n_ó_v_i_ch penis transformi shin je rusa fraulino Dushenjka. La frivola, senghena kaj facilstila poemo de B_o_g_d_a_n_ó_v_i_ch havis siatempe grandan sukceson.

J_e_a_n L_a F_o_n_t_a_i_n_e (1621 — 1695) — estas fama precipe pro siaj fabloj.

L_u_c_i_u_s A_p_u_l_e_j_u_s naskighis chirkau la jaro 125 p. Kr. kaj estis chefe ritorikisto.

La rakonto de A_p_u_l_e_j_u_s pri Amoro kaj Pishheo estas tradukita esperanten de E. Pfeffer (eld. Berlin 1911).

[123] V_i_c_g_r_a_f_o E_v_a_r_i_s_t_e d_e P_a_r_n_y (prononcu: Evaríst de Parní) — franca erotika poeto (1753 — 1814), konata pro siaj frivolaj poemoj lau klasikaj temoj.

[124] Noto de l' autoro: E. A. Baratinskij. [E. A. B_o_r_a_t_i_n_s_k_i_j (1800 — 1844) — rusa poeto, konata chefe pro siaj melankoliaj finnlandaj poemoj, inter kiuj la plej famaj estas «Edda»,«Festenoj» k. a.]

[125] «Freischütz» (prononcu: Frajshíc) — «Libera Pafisto», opero komponita de la germana muzikisto K_a_r_l M_a_r_i_a v_o_n W_e_b_e_r (prononcu: fon Véber), vivinta en la jaroj 1786 — 1826.

[126] F_i_l_í_p_j_e_v_n_a — filino de F_i_l_í_p (Filipidino). Tia patronomo che la rusoj, uzata aparte de la plena nomo speciale por la aghaj personoj, havas nuancon de estimo kaj karesemo.

[127] La moralo estas en la naturo de l' aferoj (Nekér).

J_a_c_q_u_e N_e_c_k_e_r (prononcu: Jhak Nekér) — franca financisto kaj shtatfunkciulo (1732 — 1804). En 1789 lia devigita eksigho el la posteno de chefa financadministranto en la registaro de la franca regho farighis senpera kauzo de popola ribelo kaj de la fama konkero de Bastilio. Li verkis kelkajn interesajn verkojn pri la financa politiko kaj pri la granda franca revolucio. Li estis patro de la konata verkistino S-ino d_e S_t_a_ë_l.

[128] P_i_g_m_a_l_i_o_n_o (Pygmalion) — lau la greka mitologio regho de l' insulo Cipro (Kypros), enamighinta la skulptitan de li mem statuon de knabino. Pro lia varmega pregho la statuo vivighis.

[129] T_e_m_i_r_a, D_a_f_n_a (au Daphne) kaj L_i_l_e_t_a — kondichaj nomoj de iuj virinoj.

[130] T_r_u_i_s_m_o — plej ordinara, al chiuj konata verajho sen iu originaleco.

[131] La unuaj kvar strofoj de la chapitro kvara estis presigitaj de Pushkin aparte; la kvina kaj sesa strofoj estas konataj nur en malneta manuskripto.

[132] V_i_s_t_o — kartludo.

[133] H_i_m_e_n_e_o (H_y_m_e_n_a_e_u_s au H_y_m_e_n) — dio de geedzigho lau la greka mitologio.

[134] C_i_p_r_i_d_o (K_y_p_r_i_s) — diino de amo, devenanta de la insulo Cipro (Kypros) lau la greka mitologio.

[135] Prononcu: K'ekrire-vu sir se tablét. Signifas (france): Kion vi skribu sur tiuj chi paghoj.

[136] Prononcu: Tut-a-vu Annét. Signifas (france): Tute via Anneto.

[137] G_r_a_f_o F. P. T_o_l_s_t_ó_j (1783 — 1873) — rusa pentristo, skulptisto kaj gravuristo, eminenta aganto en la sfero de la rusa arto. Estas famekonataj multaj medalaj bareliefoj de T_o_l_s_t_ó_j, liaj ilustrajhoj por la poemo de B_o_g_d_a_n_ó_v_i_ch «Dushenjka» k. a. En la desegnajhoj de T_o_l_s_t_ó_j admirigas treege preciza, harmonia kaj delikata kompon-maniero, memoriganta pri la antikvaj grekaj desegnajhoj sur la vazoj.

[138] I_n-q_u_a_r_t_o (prononcu: In-kvarto) — libro kun formato je kvarona parto da plena paperfolio.

[139] N. M. J_a_z_í_k_o_v (1803 — 1843) — rusa lirika poeto, verkinta ankau historiajn kaj patriotajn poemojn.

[140] Tiu chi strofo aperis nur en la unua eldono de la chapitro. Poste Pushkin forigis ghin pro iuj konsideroj.

[141] H_e_l_e_s_p_o_n_t_o (Helléspontos) — Dardanela markolo inter la Marmora kaj Egea maroj, dividanta Europon de Azio. Lau antikva greka legendo, trans chi tiu markolo chiunokte naghis chasisto L_e_a_n_d_r_o por viziti sian amatinon H_e_r_o. En iu ventega nokto L_e_a_n_d_r_o dronis kaj H_e_r_o pro chagreno jhetis sin en la maron.

[142] Pushkin ne presigis 1 1/2 finversojn de la strofo XXXVII kaj la tutan strofon XXXVIII vershajne pro la tro forta kontrasto priskribita.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга Песен
Книга Песен

Борис Гребенщиков – легенда российской рок-музыки, поэт, музыкант, художник; полстраны выросло на песнях Б. Гребенщикова, полстраны с трепетом относится к его творчеству, будоражащему и всегда радующему, пробуждающему самые светлые стороны и качества в душе любого читателя и слушателя. Они заставляют «двигаться дальше», несут духовное перерождение чуткому слушателю и читателю. Как бы это ни было сложно – благодаря песням и стихам Б. Гребенщикова становится возможным! Истинные тексты песен, опубликованные в этой книге, по разным естественно-ненаучным причинам иногда отличаются от тех, что исполнялись на концертах и даже записаны на альбомах.В книге отсутствуют тексты песен, которые еще не закончены, и песен, которые автор считает частной шуткой, не подлежащей печати.

Борис Борисович Гребенщиков , Борис Гребенщиков

Песенная поэзия / Поэзия