Simplisma solvo estas postuli, ke oni voĉlegu la fremde skribitajn nomojn laŭ ilia fontlingva prononco. En iuj landoj oni opinias tion la plej klera kaj rekomendinda agmaniero. Kaj ĉe la nuntempa vasta kono de la angla lingvo tiu solvo povas funkcii (kiam la fontolingvo estas la angla). Por la oportuno de la legantoj preferantaj tian solvon mi aldonis la IFA-ajn Prononcindikojn
.Laŭ mia persona gusto tio estas tre malbela solvo:
1.
La sonsistemo de la angla, kaj interalie ĝia artikulacia bazo tre diferencas disde la esperanta (almenaŭ por mi). Por prononci anglan vorton mi devas reakomodi miajn parolorganojn kaj prononci la sonojn alimaniere ol mi prononcas Esperanton.2.
La angla prozodio tre diferencas disde la esperanta.3.
Normale esperanta parolfluo estas troĥeeca, kun la akcentoj sur la antaŭlastaj silaboj; sporade eblas ankaŭ la lastasilabaj akcentoj apostrofaj, kvankam ili sonas iom emfaze (pro la rompo de prozodio). Sed la nomoj anglaj kutime havas la akcenton sur la unua silabo, kaj ofte estas daktilaj — do, tute malesperantaj:4.
Longeco de vokaloj estas trajto fonetika en la angla; ĝi estas trajto intonacia en lingvoj kie ĝi ne diferencigas fonemojn.5.
Ankaŭ la angla silabado estas alia ol la (mie) esperanta.Sekve ĉiu apero de angla nomo aspektas (sonas) kiel orelfrapa flikaĵo, rompanta la normalan parolfluon.
Jen estas specimena alineo, entenata la anglajn nomojn en formo de IFA-flikaĵoj — do tiel, kiel ili devus soni en voĉlego obeanta la indikitan manieron (tuj poste mi metis la rusan tradukon en kiu la nomoj estas transskribitaj kaj implicas la artikulacion ĉeftekstan — tie do, la rusan):
“Aha!” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon! Kara
! ! Jen estas sinjoro kaj sinjoro . Kie estas ?”— А! — воскликнул доктор и пошёл (…) навстречу гостям. — Здравствуйте, здравствуйте! Грейс, дорогая! Мэрьон! К нам пришли господа Сничи и Крегс, где же Элфред? [R1959]
La rusa teksto kun la nomoj adaptitaj fluas nature kaj glate. La teksto pedante flikita stumblas ĉiupaŝe. Mi tamen koncedas, ke ankaŭ la flikita teksto probable povas soni sufiĉe glate, se la esperanta ĉefteksto estas prononcata kun la angla akĉento.
Nomoj transskribitaj
Alia evidenta solvo estas aproksimi la fonemojn anglajn per la rimedoj esperantaj — esence do, fari kiel en la rusa traduko (kaj kiel oni faras ankaŭ en Esperanto tradukante el nelatinalfabetaj lingvoj)[4]
:«Aha!» ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. «Bonan matenon, bonan matenon! Kara Gres! Mérien! Jen estas sinjoro Sniĉi kaj sinjoro Kregz. Kie estas Elfred?»
Ĉi tie mi aplikis la transskribojn
el B1910. Nun oni tamen preferas transskribi iom alie:Simile oni preferas toleri hezitojn kaj variaĵojn en transskribo de la nomoj arabaj (ekz‑e
Pli ĝentile (rilate al leganto) estus do iel transskribi la nomojn en la ĉefteksto, kaj indiki la fontlingvan skribon en aldona komento (do, fari inverse ol en B1910
). Tamen en la okazo de B1910 tio estus tro granda ŝanĝo de la zamenhofa teksto. Kaj en la okazo de B1891, Z probable ne povis fari tion, ĉar li probable ne certis pri la ĝusta prononco. Oni povas dubi, ĉu ĝin certe sciis.En la latinalfabeta mondo oni hontas skribi tiel, kiel oni parolas.
La tre ĝena nomo «Marion»
La nomo «Marion» estas tre ĝena durilate:
1.
En Esperanto ĝi aspektas kiel akuzativo de la Fundamenta nomo «Mario». Ĉe la unua tralego de la traduko plurfoje okazis, ke mi devis relegi frazon antaŭ ol mi rekonsciiĝis, ke «Marion» estas formo nominativa.2.
La estetika impreso de tiu nomo varias internacie.La unua konstato estas fakto objektiva kaj evidenta, pri kiu mi ne plu parolos. La dua estas tre subjektiva kaj dependa je onia kultura fono.
Grave rolas la lingva medio. La rakonton mi povas legi en la angla kaj en la rusa, kaj mia impreso de unu sama ero povas esti tute malsama. Io tria okazas, kiam mi legas en Esperanto, kie firma kaj klara kultura fono mankas aŭ ne sufiĉas.