Se tio ne estas simpla plumeraro, tio atestus, ke en la Zamenhofa prononco de tiu antaŭnomo
lia okulo trafis Grace’on [B1910]
,kaj tio estas kohera kun la aliloka akuzativigo
salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on [B1891]
.En ĉi tiu dua akuzativigo oni povus vidi pruvon, ke «Grace’n» estas plumeraro; tamen atentante la aliajn malkoheraĵojn, oni egale bone povas supozi heziton.
Prononcindikoj
Ĉi-sube estas listigitaj ĉiuj propraj nomoj, aperantaj en la rakonto en la angla skribo. Por ĉiu nomo estas indikitaj:
1.
La angle skribita nomo (ekz‑e).2.
La IFA-a transskribo (ekz‑e).3.
Aproksimaĵo de la sonformo per la literoj esperantaj (ekz‑e álfrid).4.
La aproksimaĵo laŭ B1910 (ekz‑e \él·frĕd\).5 Esperante asimilita aŭ duonasimilita nomformo (ekz‑e Alfred’)
La mezalta punkto en (4) esprimas silabadon, kiun sugestas tiu transskribo (vd la faksimilon
ĉi-sube). Antaŭ jarcento tipografio estis malfacile korektebla, kaj supozeble tie aperas kelkaj eraroj (ekz-e en la nekredebla silabado \njūk·ăm\).La nomlisto el B1910
La lingvaĵo
Leksikaj devioj
Dismetaĵoj
Kurioza trajto de ĉi tiu traduko estas abundo de analizaj esprimoj formitaj per senakorda epiteto (do, en la formo «o de o»), por kiuj en la moderna lingvo ni kutime uzas kunmetaĵojn:
«tago de naskiĝo» (naskiĝtago),
«festo de edziĝo» (edziĝfesto),
«kampo de batalo[j]» (batalkampo),
«maniero de vivado» (vivmaniero),
«punktoj de vidado» (vidpunktoj).
Tio estas tiom pli stranga, ke Z tradukis el la lingvo germana, kie tiaj kunmetoj estas tre kutimaj (kaj kiu evidente inspiris la kunmetemon de Esperanto). Kaj iaj tiaj kunmetaĵoj ja aperadas:
Aliflanke, iuj tiaj «dismetaĵoj» (kontraste al «kunmetaĵoj») pli elegante esprimiĝas per epiteto akorda:
«mateno de aŭtuno» = «aŭtuna mateno»;
«okazo de malfeliĉo» = «malfeliĉa okazo» (t.e. akcidento).
Kvankam mallertaj, tiaj dismetaĵoj tamen ne estas eraroj, kaj en ĉi tiu eldono ili restas netuŝitaj.
La kontinueco de Esperanto
Diris la redaktoroj de B1910:
Koncerne la lingvon ĉi tiu verko pruvas sen ia dubo ke la lingva fundamento en la jaro 1891 estis sama kiel la lingva fundamento de l’ nuna jaro 1910; la verko skribita antaŭ 20 jaroj faras impreson, kvazaŭ ĝi estus skribita nun…
Ĉi tie la vortoj «lingva fundamento» aperas en sia signifo neformala, ili ne referencas nian netuŝeblan dokumenton; la oficialigo de «La Fundamento de Esperanto» okazis en la jaro 1905ª; kaj en la jaro 1891ª ankoraŭ ne estis verkita ties «Ekzercaro» (kvankam granda parto de la onta «Ekzercaro» jam aperis en la Dua libro, 1888).