„Den Gefährten deines Lebens; das
bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey.“«La kolegon de via vivo; mi
kompreneble ne estas {ĝi ¦ } al vi, sinjoro Snitchey.»“Your chosen companion; I
’m no companion to you Mr. Snitchey.”Ambaŭ
En la Universala vortaro
la vorto ambaŭ estas tradukita jene:ambaŭ
¦ ¦ ¦ ¦.Ĉi tie la germana traduko ne egalas la tradukojn anglan, rusan kaj polan: krom la komuna kaj ĝusta signifo «ĉiuj du» (
laŭ la esperanta-franca vortaro Varingjena), la germana vorto ofte havas la signifon «la du», kaj akceptas la difinan artikolon. En la traduko de la vorto aperas en ambaŭ sencoj, ofte kun la artikolo — kaj Zamenhofo paŭsas tion en sia laŭvorta traduko. Ekz‑e {vidu en la teksto}:
The difference between them,
in respect of age, could not exceed four years at most; but Grace, as often happens in such cases, when no mother watches over both…
Der Unterschied im Alter der beide Mädchen
konnte nicht über vier Jahre sein. Aber Grace erschien, wie oft in solchen Fällen, wo keine Mutter über Beide wacht…
La diferenco en la aĝo de {la ambaŭ
¦ la } knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino zorganta pri la …
Laŭ PAG (§61, pĝ. 85),
Rim. I.
Oni ne uzu ambaŭ anst. la du aŭ tiuj du, sed nur anst. ĉiuj du. Por kontrolo,
oni metu tri anstataŭ du; se oni uzus la tri, oni uzu la du: la tri (la du) fratoj promenis kune; se oni uzus ĉiuj tri, oni uzu ambaŭ: ĉiuj tri (ambaŭ) fratoj estis lamuloj.
Por pli klare vidi la diferencon inter
kaj ambaŭ konsideru jenajn vortarajn ekzemplojn: = ambaŭ = unu el la du fratinoj (ne «unu el ambaŭ fratinoj» [Krause]) = unu el la du (ne «unu el ambaŭ» [Krause]); = nek tiu, nek la alia (ne «neniu el ambaŭ» [Krause]).La instrumenta kun
Influate de la germana
, Z ofte misuzis kun en la senco per aŭ pri. La plej okulfrapa ekzemplo estas la germana kaj la angla versioj de la Fundamenta gramatiko (§2), kie kun uzurpas la lokon de per, aperanta en la aliaj 3 versioj nacilingvaj kaj en la esperanta versio de FK:La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de
, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).… l’ablatif
par per (par, au moyen de) ou par d’autres prépositions, selon le sens. Ex.: … per la patr·o·j ― par les pères ou au moyen des pères…… the instrumental (ablative) bykun
, “with”, or other preposition as the sense demands. E.g. … kun la patr·o, “with the father”; …… der Ablativ durchkun
(mit), oder andere, dem Sinne entsprechende, Präpositionen.… для творительнаго ― per
(посредствомъ) или другіе предлоги соотвѣтственно смыслу.… dla narzędnika (instrumentalis) ― per
(przez), lub inne przyimki odpowiednio do znaczenia.Do, la frazo
«Kiel vi min turmentas kun Alfred!» havas alian signifojn laŭ la gramatiko germana-angla (kun = per), ol laŭ la gramatikoj ceteraj (kun = kaj, do «vi turmentas {min kaj Alfredon}» aŭ eble «{vi kaj Alfredo} turmentas min»).
Nacilingve estas
→
.Kaj tiel en multaj lokoj: