En la loghio li estis kun du civitaninoj: la unu matur’agha, vestita lukse kaj laumode; la alia tute juna kaj beleta, vestita pli modeste. La unua, kiel baldau evidentighis dum la protokolado, estis la edzino de Semplejarov, la dua estis lia malproksima parencino, debutanta sed tre energia aktorino kiu, veninte el Saratov, loghis che li kaj lia edzino.
–
– Ne, pardonu! La senmaskigo estas nepre necesa. Sen tio viaj brilaj trukoj lasos preman impreson. La gespektant’amasoj postulas eksplikon.
– La spektantaj geamasoj, - interrompis la impertinenta burleskulo, - shajnas postuli nenion similan, chu? Tamen, atentante vian altestimatan deziron, Arkadio Apolonovich, mi komplezos al vi per senmaskigo. Nu, por tiu celo, chu vi permesos ankorau unu etan programeron?
– Faru, se vi deziras, - indulgeme respondis Semplejarov, - tamen nepre kun senmaskigo!
– Konsentite. Do, permesu ke mi vin demandu, kie vi estis hierau vespere, Arkadio Apolonovich?
Che tiu malkonvena, ech sentakta demando la mieno de Semplejarov shanghighis, tre rimarkeble shanghighis.
– Arkadio Apolonovich hierau vespere estis en kunsido de la Akustika komisiono, - tre orgojle deklaris lia edzino, - sed mi ne komprenas, kiel tio rilatas al la magio.
–
– Oj! - iu dolore ekkriis en la plena silento.
La juna parencino de Semplejarov ekridegis per vocho prof unda kaj timiga.
– Chio klaras! - shi ekkriis, - kaj jam delonge mi suspektis tion. Nun mi komprenas, kial tiu stultulino ricevis la rolon de Luiza!
Kaj subite svinginte mallongan kaj dikan ombrelon malvokoloran shi frapis la prezidanton de la Akustika komisiono sur la kapon. Tiam la fiulo Fagoto, alinome Kerubjev, laute proklamis:
– Jen, estimataj gecivitanoj, ekzemplo pri senmaskigoj, kiujn Arkadio Apolonovich tiom insiste eltrudadis!
– Kiel audacis vi, kanajlino, tushi Arkadion Apolonovich? - per timinda vocho demandis la edzino de Semplejarov levante sin en la loghio je sia tuta kolosa staturo.
Dua mallonga atako de sataneska rido skuis la junan parencinon:
– Lin tushi, ha-ha! Guste je tio mi havas plenan rajton! - kaj je la dua fojo audighis la seka krako de la ombrelo resaltinta de la kapo de Semplejarov.
– Milicio! Arestu shin! - kriis la edzino de Semplejarov per vocho tiom timiga, ke multaj spektantoj sentis sian koron glaciighi.
Super chio, ankorau la kato subite elsaltis al la scenejlamparo kaj hake blekegis per homa vocho, kiu resonis tra la tuta teatro:
– La seanco estas finita!
Sen konscii kion li faras, la duonfrenezighinta direktisto eksvingis sian taktobastonon, kaj la orkestro - kiel nomi tion? - ghi ne ekludis, nek ekrulis, nek ektondrigis, sed ghuste, lau la abomena esprimo de la karo, elkrevigis ian neimageblan, super chia mezuro frivolan marshon.
Shajnis dum unu momento, ke iam estis auditaj sub sudaj steloj, en koncertkafejo, la vortoj de tiu marsho, vortoj malklaraj, apenau kompreneblaj sed bravachaj:
Cetere, eblas, ke neniam estis chi tiuj vortoj, ke estis aliaj je tiu sama muziko, iaj ekstreme maldecaj. Gravas ja ne tio, gravas, ke post chio chi en Varieteo komencighis speco de Babeltura konfuzego. Milicianoj kuris al la loghio de Semplejarov, rigardemuloj grimpis sur la balustradon, audighis inferaj rid’eksplodoj kaj furiozaj ekkrioj superbruataj de la ora cimbal-tintego venanta el la orkestro.
Kaj estis vidite, ke la scenejo subite vakighis: la fripono Fagoto kaj la aroganta katego Behemoto aerdisighis kaj malaperis, same kiel antaue malaperis la magiisto en sia braksegho kun la senkolorighinta tegajho.
13
Do, la nekonato minacis Ivanon per la fingro kaj flustris: «sxsx!»
Ivano mallevis la piedojn sur la plankon kaj strecxis la vidon. De la balkono en la cxambron singardeme rigardis viro, razita, pintanaza, kun malkvietaj okuloj kaj kun tufo da malhelaj haroj falinta sur la frunton; li povus agxi tridek ok jarojn.
Certigxinte, ke Ivano estas sola, la mistera vizitanto dum kelka tempo atente aùskultis, poste kuragxigxis kaj pasxis en la cxambron. Cxi tiam Ivano rimarkis, ke la homo estas vestita kiel paciento. Li surhavis subvestojn, grizbrunan kitelon loze pendantan de la sxultroj, pantoflojn metitajn sur la nudajn piedojn.