– La koncerna kartaro, estimataj gecivitanoj, nunmomente trovighas en la sepa vico che civitano Parchevskij, ghuste inter la trirubla bileto kaj jugha asigno en afero pri alimento por civitanino Zelkova.
En la partero ekestis movighado, spektantoj sin levetis, kaj fine iu civitano, kies nomo efektive estis Parchevskij, purpurvizagha pro la mirego, eligis el sia biletujo la kartaron kaj pushis ghin en la aero, ne sciante, kion li pri ghi faru.
– Lasu la kartaron al vi por memoro, - kriis Fagoto. - Ja prave vi diris hierau che la vespermangho, ke sen pokero via vivo en Moskvo estus absolute neeltenebla.
– Konata artifiko, - audighis de la pulbalkono. - Tiu en la partero estas ilia kunulo.
– Chu? - blekegis Kerubjev kaj rigardis la galerion kuntirinte la palpebrojn, - tiam ankau vi estas nia komplico, char ghi estas en via posho!
La pulbalkono viglighis, kaj ghoja vocho sciigis:
– Ghuste! Li havas! Jen, jen… Halt! Sed tio ja estas chervoncoj!
La parteraj spektantoj turnis la kapon supren. En la galerio perpleksa viro trovis en sia posho paketon sur kies banka banderolo estis skribite:
Chirkaupremate de la najbaroj, li mirkonsternite skrapis per la ungo la banderolon por kompreni, chu la chervoncoj estas autentaj au magiaj.
– Je Dio, vere! Malfalsaj chervoncoj! - audighis ghojaj krioj el la galerio.
– Ankau kun mi ludu tiajn kartojn, - gaje petis dikulo el la mezo de la partero.
–
Fulmis fajro, audighis knalo kaj el sub la kupolo, flirtante inter la trapezoj, komencis fali en la spektejon blankaj paperetoj. Ili turnighadis, disglisis al chiuj flankoj, ili penetris la galeriojn, la orkestron kaj la scenejon. Post kelkaj sekundoj la monpluvo, densighante, atingis la fotelojn, kaj la spektantoj komencis kaptadi la paperetojn.
Levighis centoj da manoj, spektantoj tenis la biletojn kontrau la sceneja lurao kaj konstatis la perfektan autentecon de ilia filigrano. Ankau la odoro ne lasis ech malplejan dubon: ghi estis la senkompare rava odoro de jhus presita mono. Unue gaja ekscitigho, poste mirego ekposedis la tutan teatron. Chie zumis la vorto «chervoncoj, chervoncoj», audighis ekkrioj «ah! ah!» kaj gaja rido. Iuj jam rampis en la pasejo, serchante biletojn sub la seghoj. Multaj staris sur sia segho kaptante la flirtemajn, kapricajn paperetojn.
Post kelka tempo sur la vizaghoj de la dejhoraj milicianoj aperis ombro de perplekso, kaj la artistoj senceremonie sin alshovis el la kuliso.
El la unua balkono audighis vocho: «He, lasu chi tiun! Ghi estis mia! Al mi ghi estis fluganta!» kaj alia vocho: «Vi min ne pushu, au mi mem forpushos vin de la balkono!» Post kio audighis obtuza bato. Tuj sur la balkono aperis la kasko de miliciano, iu ighis forkondukita.
Ghenerale, la ekscito estis kreskanta, kaj oni ne scias, kiel povus chio chi finighi, se Fagoto ne estus chesiginta la monpluvon subite ekblovinte en la aeron.
Du junuloj, intershanghinte rigardon richan je gajaj subkomprenajhoj, forlasis sian lokon kaj iris rekte en la bufedejon. La teatro zumis, la okuloj de chiuj spektantoj ekscitite brilis. Ververe, neniu scias, kiel povus chio chi finighi, se Bengalskij ne estus rekolektinta siajn fortojn por interveni. Por laueble retrovi la memregadon, li per kutima gesto frotis la manojn kaj jene ekparolis per sia plej sonora vocho:
– Jen, gecivitanoj, jhus ni cheestis kazon de tiel nomata amashipnoto. Pure scienca eksperimento, kiu plej konvinke pruvas, ke estas nek mirakloj, nek magio. Do, ni petu, ke
Li ekaplaudis, sed tute sola, kaj kvankam sur lia vizagho ludis memfida rideto, tamen en la okuloj tiu memfido malestis, ili esprimis plie petegon.
La parolado de Bengalskij ne plachis al la publiko. Ekestis absoluta silento, kiun interrompis la kvadratita Fagoto.
– Chi tio ankoraufoje estas kazo de tiel nomata mensogado, - li deklaris per lauta mektenoro, - la paperetoj, gecivitanoj, estas malfalsaj!
– Brave! - abrupte ekbojis baso ie supre.
– Koncerne chi tiun, - Fagoto montris al Bengalskij, - li min tuttedis. Chiumomente li enshovas sin en la aferojn, pri kiuj neniu lin demandas, fushas la tutan seancon per siaj misaj rimarkigoj! Kion ni pri li faru?
– Forshiri la kapon! - iu severe diris el la galerio.
– Kiel vi bonvolis diri? Kion? - tuj reagis Fagoto je tiu hida propono, - chu forshiri la kapon? Tio estas ideo! Behemoto! - li turnis sin al la kato, - f aru!