– Kia klaso!
Sed je la tria fojo alarme eksonis la sonoriloj, kaj la tuta ekscitita svarmo, antaughuante interesan programeron, movighis for de la tualetejo.
Minuton poste en la spektejo estingighis la globoj, la lumo shprucighinta de la scenejlamparo rughete rebriligis la malsupron de la kurteno, kaj en la prilumata kurtenfendo antau la publiko aperis diketa viro, gaja kiel infano, kun razita vizagho, en chifita frako kaj malfresha chemizo. Li estis
– Do, civitanoj, - li diris radiante per beba rideto, - tuj vi cheestos… - li mem sin interrompis kaj ekparolis en alia tono: - Mi vidas, ke la kvanto de la publiko por la tria parto ankorau pligrandighis. Hodiau ni havas chi tie duonon de la urbo! Antau kelkaj tagoj mi renkontis amikon kaj diris al li: «Kial vi ne venas che nin? Hierau che ni estis duono de la urbo». Kaj li respondis: «Nu, mi loghas en la alia duono». - Bengalskij pauzis por lasi eksplodi gheneralan ridon, tamen neniu ekridis kaj li daurigis: -… Do, tuj vi cheestos seancon de nigra magio, prezentotan de la fama alilanda artisto
Finbabilinte tiun galimation, Bengalskij kunigis la manojn kaj salute ilin svingetis inter la du partoj de la kurteno, pro kio chi lastaj zumante disighis.
La elveno de la magiisto kun liaj senfina helpanto kaj kato pashanta sur la malantauaj piedoj tre plachis al la publiko.
– Seghon, - nelaute ordonis Voland, kaj je tiu sama momento, nesciate de kie nek kiel, sur la scenejo aperis velkintkolora braksegho, en kiun la magiisto sidighis; - diru al mi, kara Fagoto, - Voland demandis la kvadratitan burleskulon, kiu, evidente, havis ankorau alian nomon krom «Kerubjev», - kiel vi opinias, la Moskva loghantaro ja konsiderinde shanghighis, chu?
La magiisto rigardis la silentighintan publikon, impresitan per la apero de la braksegho el nenio.
– Jes,
– Vi pravas. La urbanoj tre shanghighis - mi diru, ekstere - kiel cetere ankau la urbo mem. Pri la kostumoj ech malnecesas paroli, sed aperis ja tiuj… kiel do… tramoj, automobiloj…
– Autobusoj, - respekte sufloris Fagoto.
La publiko atente auskultis tiun interparolon, opiniante ghin preludo al la magiajhoj. La kulisoj estis plenshtopitaj je artistoj kaj scenejlaboristoj, kaj inter iliaj vizaghoj videblis la strechita pala vizagho de la financa direktoro.
La fizionomio de Bengalskij, kiu lokis sin flanke de la scenejo, komencis esprimi kelkan surprizon. Li levetis siajn brovojn kaj, profitante pauzon, ekparolis:
– La alilanda artisto esprimas sian admiron pri Moskvo, kreskinta en la rilato teknika, kaj ankau pri la moskvanoj, - Bengalskij sendis du ridetojn, unue al la partero, poste al la galerioj.
Voland, Fagoto kaj la kato turnis sian kapon al la anoncisto.
– Chu mi esprimis admiron? - Voland demandis Fagoton.
– Neniel,
– Kion do diras tiu homo?
– Tutsimple mensogon! - respondis la kvadratita helpanto per sonora vocho audebla en la tuta teatro. Li turnis sin al Bengalskij kaj aldonis: - Gratulon, civitano, pro la sukcesa mensoguligho!
De la galerio plaudetis mallonga rido, Bengalskij ekskuighis kaj elorbitigis la okulojn.
– Tamen min interesas ne tiom la autobusoj, telefonoj kaj la cetera…
– Aparataro! - sufloris la kvadratita.
– Tute ghuste, dankon, - malrapide diris la magiisto per sia peza baso, - kiom la multe pli grava demando: chu tiuj chi urbanoj shanghighis interne?
– Jes, tio estas plej grava demando, sinjoro.
En la kulisoj oni komencis interrigardadi kaj leveti la shultrojn, Bengalskij staris rugha, Rimskij estis pala. Sed chi tiam, kvazau diveninte la naskighantan maltrankvilon, la magiisto diris:
– Tamen ni parolas, kara Fagoto, ni konversacias, kaj la publiko enuas. Por komenci, montru do al ni ion simplan.
Tra la spektejo pasis moveto de malstrechigho. Fagoto kaj la kato disiris al la du flankoj de la proscenio. Fagoto klakis per la fingroj, bataleme kriis: «Tri, kvar!», prenis el la aero kartaron, ghin miksis kaj sendis al la kato en la formo de longa rubando. La kato kaptis la rubandon kaj sammaniere ghin resendis. La satene brila serpento snufis, Fagoto, kvazau birdido, malfermis la bushon kaj forglutis ghin tutan, karton post karto.
La kato riverencis, farante rondon per la dekstra malantaua piedo, kaj ricevis neimageblan aplaudon.
– Kia klaso! Kia klaso! - oni entuziasme kriis en la kulisoj.
Fagoto pushis la fingron al la partero kaj diris: