Ili kaptis la administriston je la shultroj, trenis lin el la ghardeno kaj ekrapidis kun li lau la strato Sadovaja. La fulmotondro furiozis je sia plena forto, la akvo mughis kaj frakasighis falante en la kloakajn aperturojn, chio bobelis, chie shvelis ondoj, de la tegmentoj la akvo supervershighis preter la defluiloj, el sub la pordegoj shprucis shaumaj torentoj. Chio viva forlavighis de Sadovaja, kaj neniu povis savi Varenuhan. Saltante en la malklaraj riveroj, prilumate de la fulmoj, la banditoj en unu sekundo trenis la duonvivan administriston ghis la domo
Chi tiam ambau banditoj malaperis anstatauite de absolute nuda fraulino, rufa kaj kun fosforeske brilantaj okuloj.
Varenuhha komprenis, ke chi tio estas la plej terura en la tuta afero kaj ekgheminte li gluighis al la muro, La fraulino venis tute proksimen al la administristo kaj metis siajn manojn sur liajn shultrojn. La haroj starighis sur lia kapo, char ech tra la malvarma, je akvo sorbigita bluzo li sentis, ke tiuj du manoj estas ankorau pli malvarmaj, ke ili estas glacie malvarmaj.
– Lasu min doni al vi unu kison, - tenere diris la fraulino, kaj Varenuhha vidis shiajn lumantajn okulojn tuj antau la siaj. Tiam li svenis kaj la kison ne perceptis.
11
La transrivera pin’arbaro, sur kiun antaù unu horo ankoraù lumis la maja suno, malklarigxis, disfluis, kaj perdigxis.
La densa akvovualo torentis malsupren. En la cxielo fojon post fojo flamigxis fajrofadenoj, la cxielo krevadis, la cxambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo.
Ivano mallaùte ploris sidante sur la lito kaj rigardante la malklaran riveron sxaùme boli. Cxe cxiu tondrobato li gxemetis kaj kasxis la vizagxon en la manoj. Paperfolioj kovritaj per liaj skribajxoj dise kusxis sur la planko; ilin forblovis de la tableto ventopusxo penetrinta en la cxambron jxus antaù la fulmotondro.
La provoj de la poeto verki deklaron pri la dangxera konsilisto rezultigis nenion. Ricevinte de la dika vickuracistino, kies nomo estis Praskovja Fjodorovna, paperon kaj krajonstumpon, li, antaùgxuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis cxe la tableto. La unuaj linioj prosperis al li suficxe facile:
«Al la milicio. De la membro de MASSOLIT I.N.Senhejmulo. Deklaro. Hieraù vespere mi kun la forpasinto M.A.Berlioz venis al la Patriarhxa lageto…»
Kaj cxi tie la poeto haltis, precipe embarasite de la vorto
Tion pensinte Ivano sxangxis la skribitan. Rezultis jeno:…
Tiuj du Berliozoj elcxerpis lian paciencon, li cxion forstrekis kaj decidis komenci rekte per io tre efekta, por tuj kapti la atenton de la leganto: li skribis, ke la kato provis envagonigxi en la tramon, poste li revenis al la epizodo pri la fortrancxita kapo. La kapo kaj la antaùdiro de la konsilisto pensigis lin pri Poncio Pilato, kaj por plia konvinkivo Ivano decidis prezenti la rakonton pri la prokuratoro ekde la momento, kiam tiu en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo eliris en la portikon de la Heroda palaco.
Ivano fervore laboris, ion elstrekadis, superskribadis novajn vortojn kaj ecx provis desegni Poncion Pilaton kaj la katon sur la malantaùaj piedoj. Tamen la desegnajxoj malmulte helpis, kaj ju pli li avancis, des pli konfuza kaj nekomprenebla igxis la deklaro de la poeto.
Proksimume en la tempo kiam, sternigxinte el la malproksimo, la timiga nubego kun sia fumanta rando kovris la pin’arbaron kaj ekblovis la vento, Ivano konsciis, ke li senfortigxis, ke la deklaron li ne sukcesos ordigi; sen zorgi pri la disflugintaj folioj li amare kaj mallaùte ekploris.
La bonkora vickuracistino Praskovja Fjodorovna vizitis la poeton dum la fulmotondro, maltrankviligxis vidante lin plori, kuntiris la kurtenojn por ke la fulmoj ne timigu la malsanulon, kolektis la foliojn de sur la planko kaj tenante ilin en la mano kuris por venigi la kuraciston.
Tiu venis, faris al Ivano injekton en la brakon kaj asertis al li, ke li ne plu ploros, ke cxio cxi pasos, cxio sxangxigxos kaj cxio forgesigxos.