Li malsuprighis al la ter’etagho, vidis la longegan atendovicon antau la kaso, ricevis de la kasistino la informon, ke probable dum unu horo chio disvendighos, char de kiam aperis la kromafisho la publiko venas torente, ordonis al shi reteni tridek el la plej bonaj lokoj en loghioj kaj en la partero, pafighinte el la kasejo li sen halti malembarasis sin je la teduloj chasantaj senpagan enirbileton kaj glitis en sian chambreton por preni sian kaskedon. Je tiu momento ektintis la tclefono.
– Jes! - kriis Varenuha.
– Chu Ivano Saveljich? - demandis la audilo per abomena nazsona vocho.
– Li ne estas en la teatro! - komencis la administristo, sed la audilo tuj lin interrompis:
– Ne stultumu, Ivano Saveljich, kaj auskultu. La telegramojn nenien portu kaj al neniu ilin montru.
– Kiu tie parolas? - blekegis Varenuhha, - chesu, civitano, tiujn shercojn! Oni tuj vin malkashos! Diru vian telefonnumeron!
– Varenuha, - diris la abomena vocho, - chu vi komprenas la rusan? Nenien portu la telegramojn.
– Do vi persistas! - furiozis la administristo, - nu, vin gardu! Vi pagos pro tio, - li kriis ankorau unu minacon kaj eksilentis, char li sentis maleston de la auskultanto cn la audilo.
Chi tiam en la malvasta oficejo iel rapide krepuskighis. Varenuha impetis eksteren, jhetfermis la pordon kaj per la flanka elirejo rapidis en la somerghardenon.
La administristo estis ekscitita kaj plena je energio. Post la insolenta telefonajho li estis jam certa, ke huligana bando aranghas fi-shercojn, kaj ke tiuj fi-shercoj senpere rilatas la malaperon de Latronov. La deziro senmaskigi la malbonfarulojn bolis en lia animo, kaj - stranga afero - en li naskighis la antausento pri io agrabla. Tiel estas, kiam oni strebas ighi la centro de la ghenerala atento, kiam oni portas sensaciajhon.
En la ghardeno la vento ekblovis al la administristo en la vizaghon kaj vershis sablon en liajn okulojn, kvazau barante al li la vojon, kvazau avertante. En la supra etagho knalis fenestro kaj malmulte mankis, ke ghiaj vitroj falu en rompopecoj, tra la pintoj de la aceroj kaj de la tilioj pasis alarma susuro. Malhelighis kaj friskighis. La administristo frotis la okulojn kaj vidis flavventran nubegon fulmotondran malalte rampi super Moskvo. De fore audighis densa grumblego.
Malgrau la urgho Varenulia ne povis rezisti la ideon forflankighi por unu sekundo al la somera necesejo por preterpase kontroli, chu la elektristo metis dratreton chirkau la lampon.
Kurinte preter la pafejo Varenuha profundighis en la densan siringo-arbedaron meze de kiu staris la blueta neceseja konstruajho. La elektristo montris sin fidinda homo, la subtegmentan lampon en la vira parto jam protektis dratreto, tamen la administriston chagrenis tio, ke ech malgrau la krepusko de la venanta fulmotondro sur la muroj vidighis freshaj skribajhoj faritaj per karbo kaj krajono.
Kiel do nomi tiujn…! - komencis la administristo, sed subite li audis pepvochon malantaue miaui:
– Chu Ivano Saveljich?
Varenuha ekskuighis, sin turnis malantauen kaj vidis nealtan dikulon kies fizionomio shajnis al li tute kata.
– Jes, estas mi, - li respondis glacie.
– Tre, treege agrable, - ronronis la katsimila dikulo, kaj subite li larghasvinge frapis la administriston sur la orelon tiel, ke la kaskedo forflugis de ties kapo kaj senspure malaperis en la neceseja truo.
Pro la frapo de la dikulo la tutan necesejon por unu momento inundis flagra lumo, kaj en la chielo ghin ehis tondrobato. Sekvis ankorau unu ekbrilo, kaj antau Varenulia aperis dua figuro - malalta sed atlete larghashultra individuo, fajre rufa, kun albugo en unu okulo kaj ponarda kojnodento en la busho. Tiu dua, evidente maldekstrulo, batis la administriston sur la alian orelon. La chielo refoje ehhis per knalo kaj sur la lignan togmenton de la necesejo ektorentis pluvego.
– Kion vi, kama… - konsternite balbutis la administristo, rimarkis, ke la vorto
– Kion vi havas en la teko, vi, parazito? - tranchvoche kriis la katsimila, - la telegramojn, chu? Chu oni avertis vin per telefono, ke vi nenien ilin portu? Chu oni vin avertis, mi vin demandas?
– …ni ver… oni aver…tis, - sufokighante respondis la administristo.
– Kaj tamen vi tien kuris! Lasu la tekon, vipuro! - kriis la dua per tiu sama nazsona vocho, kiu parolis en la telefono, kaj elshiris la tekon el la tremantaj manoj de Varenuhha.