Varenuhha tuj telefonis al la Alilandanburoo, kaj konsternis la financan direktoron per la informo, ke Voland loghas che Latronov. Post kio Varenuhha diskis la numeron de la apartamento kaj dum kelka tempo auskultis la dikajn vokzumojn. Inter ili audighis de malproksime venanta vocho, peza kaj morna, kiu kantis: «…
– La apartamento ne respondas, - diris Varenuhha remetante la audilon, - eble provi ankorau…
Li ne finis la frazon. En la pordo denove aperis tiu sama virino, kaj ambau, Rimskij kaj Varenuha, ekstaris renkonte, dum shi eligis el la saketo folion, kiu chi foje estis ne blanka sed ia malhela.
– Tio ighas vere interesa, - tradente murmuris Varenulia, postrigardante la virinon rapideme foriri. Unua la folieton ekprenis Rimskij.
Sur la malhela fono de la fotopapero klare videblis nigraj linioj de manskribajho:
Dum la dudek jaroj de sia agado en teatroj Varenuhha vidis diversajn aferojn, tamen chi tiam li sentis sian menson droni en densa nebulo, kaj nenion li povis diri krom la banalan kaj absolute stultan frazon:
– Tio estas malebla!
Nu, Rimskij agis alimaniere. Li ekstaris, malfermis la pordon, de tie bojkriis al la kurierino sidanta sur tabureto:
– Neniun enlasi krom leterportistojn! - kaj shlosis la pordon.
Post tio li prenis el la skribotablo paperstakon kaj komencis zorge kompari la dikajn, maldekstren klinitajn literojn de la fototelegramo kun la literoj de Stechjo en liaj decidoformuloj sur la dokumentoj kaj en liaj spiralparafaj subskriboj. Varenuhha, duonkushante sur la tablo, varme spiris sur la vangon de Rimskij.
– Tio estas lia mano, - finfine diris la financa direktoro konvinkite, kaj Varenuhha ehhis:
– Lia.
La administristo pli atente rigardis al Rimskij kaj miris pri tio, kiel shanghighis ties vizagho. Nature maldika, la financa direktoro shajnis ankorau pli maldikighinta, ech maljunighinta, liaj okuloj en la korna muntumo pcrdis sian kutiman pikemon, en ili aperis ne nur maltrankvilo, en ili ankau estis ech io simila al melankolio.
Varenuhha plenumis chion, kio decas al homo en horo de granda miro. Li iris tien kaj reen tra la kabineto, dufoje li levis la brakojn kvazau krucumito, li eltrinkis plenan glason da rugheta akvo kiu stagnis en la karafo, kaj phirfoje li ekkriis:
– Mi ne komprenas! Mi ne kom-pre-nas!
Dume Rimskij rigardis tra la fenestro kaj streche pensis. La situacio de la financa direktoro estis tre malfacila. Necesis tuj, senprokraste trovi ordinaran eksplikon pri fenomenoj eksterordinaraj.
Kuntirinte la palpebrojn, la financa direktoro imagis Stechjon en noktochemizo, senshuan, grimpi hodiau matene, nelonge antau la dek unua kaj duono, en ian sekretan superrapidan avion, kaj poste, tiun saman shtrumpetvestitan Stechjon, ankau je la dek unua tridek, stari sur la aerodromo de Jalto… groteska ideo!
Chu estas certe, ke ghuste Stechjo telefonis al li el sia loghejo? Jes, certe, parolis Stechjo! Ja pri ties vocho li ne povis erari! Cetere, ech se ne Stechjo parolis hodiau, ja ne pli frue ol fine de la hieraua tago Stechjo estis veninta en chi tiun kabineton kun sia idiota kontrakto kaj chi tie incitadis la financan direktoron per sia frivolo. Kiel do li povis forveturi au forflugi nenion dirinte en la teatro? Kaj ech se li estus forfluginta hierau vespere, ech tiam li ne venus tien antau la hodiaua tagmezo. Chu?
– Kiom da kilometroj estas ghis Jalto? - demandis Rimskij.
Varenuha chesigis sian navedadon kaj kriis:
– Pensite! Jam mi pensis pri tio! Ghis Sebastopolo per fervojo estas proksimume mil kvincent kilometroj. Ghis Jalto aldonu ankorau okdek. Per aero, kompreneble, iom malpli.
Hm… Jes… Sekve, pri la fervojo ne temu. Sed kio do restas? Chas’avio? Sed kiu kaj en kian avion enlasos Stechjon sen shuoj? Por kiu celo? Chu li demetis siajn botojn veninte en Jalton? La sama demando: Por kiu celo? Cetere, ech botvestitan neniu lin enlasus en chas’avion! Cetere ankau chas’avio ne estas solvo. Ja estas skribite, ke li venis la miliciejon je la dek unua kaj duono, mi, el Moskvo li ankorau telefonis je… sekundon… chi tiam antau la okuloj de Rimskij aperis la ciferplato de lia horlogho… Li rememoris, kie estis la montriloj. Terure! Tio okazis je la dek unua dudek. Do, kio okazis? Oni supozu, ke tuj post la telefonado Stechjo impetis al la aerodromo, ghin atingis, ni diru, post kvin minutoj - kio, cetere, ankau estas malebla - do rezultas, ke la avio, tuj ekfluginte, dum kvin minutoj faris pli ol mil kilometrojn, chu? Sekve, dum unu horo ghi faras pli ol dek du mil kilometrojn!! Tio estas malebla, do li ne estas en Jalto.