– Chi tie, chi tie, - haste respondis Pelagia Antonovna.
La venintoj impetis en la koridoron.
– Pri kio temas? - mallaute demandis Nudokrudov irante post ili, - ni nenion tian havas en nia apartamento… Kaj viajn paperojn… mi pardonpetas…
Sen halti la unua montris al li sian legitimilon, kaj la dua je la sama momento jam staris sur tabureto en la necesejo, shovinte la manon en la ventoltruon. En la okuloj de Nikanoro Ivanich estingighis la lumo. Malvolvinte la gazetshirajhon oni aperigis la pakon, tamen en ghi estis ne rubloj sed nekonata papermono, bluete verdeta, kun prezentajho de iu maljunulo. Cetere, chion chi Nudokrudov vidis malklare, antau li ekshvebis iaj makuloj.
– Dolaroj en la ventoltruo, - mediteme diris la unua kaj demandis la prezidanton milde kaj ghentile: - Chu via estas la pakajho?
– Ne! - respondis Nudokrudov per terura vocho. - La malamiko ghin submetis!
– Ne maleble, - konscntis tiu, la unua, kaj same milde li aldonis: - Nu, bone, nun liveru al ni la reston.
– Ne havas mi tion! Neniom, je Dio, neniam en la manoj mi ghin tenis! - despere kriis la prezidanto.
Li kuris al la komodo, bruege eltiris keston, eligis la tekon, akompanante tiujn agojn per sensencaj ekkrioj:
– Jen la kontrakto… la vipuro interpretisto shtelmetis… Keribjev… kun la nazumo!
Li malfermis la tekon, shovis en ghin sian manon, bluighis kaj lasis la tekon fali en la barchon. Nenio estis en la teko: nek la letero de Stechjo, nek la kontrakto, nek la pasporto de la alilandano, nek la mono, nek la senpaga enirbileto. Nenio krom la faldmezurilo.
– Kamaradoj! - despere blekis la prezidanto, - arestu lin! En nian domon penetris la malsankta potenco!
Oni ne scias, kion imagis je tiu momento Pelagia Antonovna, sed shi eksvingis la manojn supren kaj ekkriis:
– Konfesu, Ivanich! Pro konfeso ili rabatas la punon!
Kun sangoshvelaj okuloj Nikanoro Ivanich levis la pugnojn super la kapon de sia edzino kaj stertoris:
– Uh vi, malbeninda sencerbulino!
Chi tiam li malfortighis kaj sinkis sur seghon: evidente, li rezignaciis antau la neevitebla.
Dume Timoteo Kondratjevich Kvascov, vorate de scivolo, staris sur la shtuparplaceto kaj gluis jen orelon, jen okulon al la serurtruo en la pordo de la apartamento.
Post kvin minutoj domanoj, kiuj estis en la korto, vidis sian prezidanton iri rekte al la pordego akompanate de du personoj. Oni rakontis, ke la vizagho de Nudokradov shajnis kvazau renversita pro konsternigho, ke preterpasante li shancelighadis kiel homo ebria kaj ion murmuris.
Kaj post ankorau unu horo nekonata civitano venis en la apartamenton n-ro 11, ghuste je la momento kiam Timoteo Kondratjevich, sufokate de plezuro, rakontis al aliaj domanoj pri tio, kiel oni forprenis la prezidanton. Per fingrosigno la nekonato vokis Kvascovon el la kuirejo en la antauchambron, ion al li diris kaj ambau malaperis.
Chapitro 10
NOVAJHOJ EL JALTO
En la tempo kiam al Nikanoro Ivanich okazis la malfelicho, nemalproksime de la domo n-ro
Tiu granda kabineto situis en la dua etagho de la teatro kaj havis du fenestrojn rigardantajn al Sadovaja kaj trian, kiu rigardis en la someran ghardenon de Varieteo, ekipitan je refreshigaj kioskoj, pafejo kaj liber’aera scenejo. Rimskij sidis che sia skribotablo dorse al la tria fenestro. Krom la skribotablo, la garnajhon de la kabineto konsistigis kolekto de malnovaj afishoj, pendantaj sur la muro, malgranda tableto kun akvokarafo, kvar brakseghoj kaj dekormodelo por forgesita revuo, staranta polvokovrite sur stablo en la angulo. Kaj super chio, memkomprene, apud la skribotablo che la maldekstra mano de Rimskij estis negranda kiraskesto, sendube multon spertinta, kun skvame forfendighinta farbo.
Ekde la mateno la financan direktoron, sidantan che sia skribotablo, ne forlasis malbona humoro; male, Varenuhha estis tre vigla kaj iel febre agema. Tamen al lia agemo mankis apliko.
Varenuhha rifughis en la kabineto de Rimskij por eviti la trudpetadon de pretendantoj je senpagaj biletoj, kiuj, precipe je la tagoj de programshangho, venenis lian vivon. Nu, hodiau estis ghuste tia tago. Chiun fojon, kiam sonoris la telefono, Varenuhha tuj prenis la audparolilon kaj en ghin mensogis:
– Kiun? Varenulian? Li forestas. Li ne estas en la teatro.
– Telefonu do ankoraufoje al Latronov, mi petas, - incitite diris Rimskij.
– Vanajho. Mi ech sendis tien Karpovon, sed li neniun trovis en la apartamento.
– La diablo scias, kio ghi estas, - siblis Rimskij, klikante per la mehhanika kalkulilo.
La pordo malfermighis kaj lokmontristo enportis pezan pakon da jhus presitaj kromafishoj. La verdaj folioj anoncis en grandaj rughaj literoj:
Profesoro Voland