Varenuhha metis unu afishon sur la dekormodelon, apreze ghin ekzamenis kaj ordonis al la lokmontristo transdoni chiujn ekzemplerojn por disgluado.
– Tre bone, okulkroche, - li diris post la foriro de la lokmontristo.
– Nu, al mi tiu fantazio pleje malplachas, - grumblis Rimskij, malice rigardante la afishon tra siaj kornomuntumaj okulvitroj. - Cetere, mi miras, ke oni permesis al li surscenigi tion!
– Vi malpravas, Gregoro Danilovich, tio estas tre inghenia afero. La tuta subtilajho estas en la senmaskigo.
– Mi ne scias, mi ne scias, tie estas nenia subtilajho, kaj chiam li elpensas ion dubindan! Almenau, li devis montri al ni tiun magiiston. Vi mem, chu vi lin vidis? Kie do li elterigis tiun ulon, la diablo ghin scias!
Evidentighis, ke ankau Varenufia, same kiel Rimskij, ne vidis la magiiston. Hierau Stechjo impete («kiel frenezulo» lau la esprimo de Rimskij) eniris che la financan direktoron, prezentis al tiu jam verkitan tekston de kontrakto, ordonis tuj ghin netigi kaj elpagi la monon. Kaj la magiisto malaperis kaj neniu lin vidis, krom Stechjo mem.
Rimskij eligis sian poshhorloghon, konstatis, ke ghi montras kvin minutojn post la dua, kaj tute furiozighis. Nu fakte! Latronov telefonis proksimume je la dek unua, diris, ke li venos post duonhoro, kaj jen, li ne imr ne venis, sed ankorau malaperis el sia loghejo!
– Li bremsas mian laboron! - graulis Rimskij pushante sian fingron sur la stakon de subskribendaj paperoj.
– Ja lin ne surveturis tramo, kiel tiun Berliozon, chu? - diris Varenuhha tenante che sia orelo la audilon, el kiu viskoze tirighis voksignaloj, longaj kaj absolute senesperaj.
– Ne estus malbone… - preskau neaudeble murmuris Rimskij tra la dentoj.
Je tiu momento la kabineton envenis virino surhavanta uniformjakon, nigran jupon kaj platajn shuojn. Tirinte el sia zonsaketo blankan paper-kvadraton kaj kajeron shi demandis:
– Kiu chi tie estas Varieteo? Superfulma telegramo. Kvitancu.
Varenuhha strekis ian zigzagon en la kajero, kaj apenau la pordo klaketis post la virino, li malfermis la kvadrateton.
Leginte la telegramon li mirpalpebrumis kaj transdonis ghin al Rimskij.
La telegramo tekstis jene:
– Bonan tagon, mi estas via onjo! - ekkriis Rimskij kaj aldonis: - Ankorau surprizo!
– Falsa Demetrio! - diris Varenuhha kaj ekparolis en la audilon de la telefono: - Ha lo, telegrafo! Je la konto de Varieteo. Fulma telegramo. Chu vi auskultas?… «Jalto, kriminalmilicio… Direktoro Latronov en Moskvo. Financdirektoro Rimskij»…
Sen plu atenti la sciigon pri la Jalta nom’uzurpulo, Varenuhha rekomencis divenprove serchi Stechjon per telefono, kaj evidente, nenie lin trovis. Li tenis la audilon en la mano, cerbumante kien ankorau li telefonu, kiam envenis la virino alportinta la unuan fulmtelegramon kaj transdonis al Varenuhha novan koverteton. Haste ghin malferminte, Varenuhha legis la tajpajhon kaj fajfetis.
– Kio ankorau? - nervoze tikis Rimskij.
Senvorte Varenuhha prezentis al li la telegramon kaj la financa direktoro vidis la vortojn:
Interproksimighinte la kapojn, Rimskij kaj Varenulia relegis la telegramon, kaj releginte ili silente gapis unu sur la alian.
– Civitanoj! - subite ekkoleris la virino, - kvitancu kaj poste silentadu kiom vi deziras! Ja fulmojn mi disportas.
Sen demovi sian rigardon disde la telegramo, Varenuhha desegnis oblikvan zigzagon en la kajero kaj la virino malaperis.
– Tamen nelonge post la dek unua ja vi interparolis kun li telefone, chu?
– Ridindaj rezonoj! - akravoche kriis Rimskij. - Sendepende de tio, chu ni interparolis, chu ne, tutegale li ne povas nun esti en Jalto! Tio estas ridinda!
– Li estas ebria… - diris Varenuhha.
– Kiu estas ebria? - demandis Rimskij, kaj denove ili ekgapis unu la alian.
Ke el Jalto telegrafis nom’uzurpinto au frenezulo, tio estis nedubebla; tamen jen strangajho: kiel la Jalta mistifikanto povas scii pri Voland, kiu nur hierau venis en Moskvon? Kiel li eksciis pri la rilato inter Voland kaj Latronov?
– Hipnotismo… - ripetis Varenuhha la vorton el la telegramo, - kiel do li eksciis pri Voland? - Li mire palpebrumis kaj rezolute ekkriis: - Ne, absurdo, absurdo, absurdo!
– Kie li enloghighis, tiu Voland, la diablo lin prenu? - demandis Rimskij.