Kio restas? Chu hipnotismo? Ne estas en la mondo tia hipnotismo, kiu jhetus homon je mil kilometroj for! Sekve, Stechjo halucinighas, ke li estas en Jalto! Bone, li halucinighu, sed chu ankau la kriminala milicio de Jalto halucinighas?! Nu ne, pardonon, tio estas absurdajho!… Sed ili telegrafas ja de tie!
La vizagho de la financa direktoro aspektis vere timige. De ekstere la anso de la pordo estis turnata kaj skuata, oni audis la kurierinon despere krii che la pordo:
– Ne! Malpermesite! Unue min murdu! Kunsido!
Rimskij, kiom li povis, reakiris la memregadon, prenis la audparolilon kaj en ghin diris:
– Donu superurghan interparolon kun Jalto.
«Sprite!» mense ekkriis Varenuhha.
Sed la interparolo kun Jalto ne okazis. Rimskij remetis la audilon kaj diris:
– Kvazau speciale, la lineo difektighis.
Shajnis, ke la paneo lin ial tre impresis, ech seriozigis. Post kelka pripensado li per unu mano reprenis la audilon kaj per la alia komencis skribi la telefonatan mesaghon:
– Akceptu superfulmon. Varieteo. Jes. Jalto. Kriminala milicio. Jes. «Hodiau chirkau 11h30 Latronov Moskve al mi telefonis stop Poste oficejon ne venis kaj telefone ne troveblas stop Skribmanieron mi konfirmas stop Zorgos observigi artiston. Financdirektoro Rimskij».
«Tre sprite!» pensis Varenuhha, sed antau ol li finis la penson, alia vorto ghin eklipsis en lia menso: «Stultajho! Li ne povas esti en Jalto!»
Dume Rimskij jen kion faris: li zorge kolektis en unu stakon chiujn ricevitajn telegramojn kaj la kopion de la sia, shovis la stakon en koverton, ghin glufermis, surskribis kelkajn vortojn kaj enmanigis la koverton al Varenuhha, dirante:
– Tuj, Ivano Saveljich, mem portu tion. Malimpliki tion estas ilia afero.
«Jen kio estas vere sprita!» pensis Varenuhha kaj metis la koverton en sian tekon. Poste li lastashance diskis la telefonnumeron de Stechjo kaj iom auskultinte li ghoje kaj signifoplene ekgrimacis kaj ekpalpebmmadis. Rimskij etendis la kolon.
– Chu mi povas paroli al artisto Voland? - miele demandis Varenuhha.
– La sinjoro estas okupita, - kapravoche respondis la audilo, - sed kiu parolas?
– La administristo de Varieteo, Varenulia.
– Chu Ivano Saveljich? - ekjubilis la audilo, - terure mi ghojas audi vian vochon! Kiel vi fartas?
–
– Lia helpanto, lia helpanto kaj interpretisto Kerubjev, - chirpis la audilo, - tute preta vin servi, karega Ivano Saveljich! Disponu pri mi lau via bontrovo. Do?
– Pardonu, chu Stefano Bogdanovich nun ne estas hejme?
– Ho ve, for! For! - kriis la audilo. - Li forveturis.
– Kaj kien?
– Ekster la urbon, promenveturi en automobilo.
– K…kiel? Pro…promenveturi? Kaj kiam li revenos?
– Nu, «Mi iom spiru», li diris, «freshan aeron kaj poste mi revenos!»
– Bone… - konsternite diris Varenuha, -
– Certe. Nepre. Sendube. Urghe. Chiel. Promesite, - tiktakis la audilo.
– Chion bonan, - diris Varenulia mirante.
– Bonvole akceptu, - plu parolis la aparato, - miajn plej korajn, plej varmajn salutojn kaj bondezirojn! Sukcesojn! Bonshancon. Plenan felichon. Chion!
– Nu certe! Ghuste kiel mi diris! - ekscitite ekkriis la administristo. - Temas pri nenia Jalto, li simple promenveturas ekster la urbo!
– Se estas tiel, - palighante pro kolero diris la financa direktoro, - tiam vere temas pri senprecedenca porkajho!
Je tiu momento la administristo saltetis kaj kriis tiel, ke Rimskij ekskuighis:
– Mi scias! Mi rememoris! En Pushkino oni aranghis tataran restoracion «Jalto»! Chio klaras! Li tien veturis, drinkis, kaj nun de tie telegrafas!
– Nu, tio estas troajho, - respondis Rimskij. Lia vango tikis, en liaj okuloj brulis vera, peza malicego. - Kare kostos al li tiu promenveturo, - chi tiam li stumble haltis kaj hezite aldonis: - Tamen… la milicio -?
– Mistifiko! Liaj propraj blagoj, - interrompis la ekscitighema administristo, kaj demandis: - Do, chu mi portu la koverton?
– Nepre, - respondis Rimskij.
Kaj ankoraufoje malfermighis la pordo: denove shi venis… «Shi!» ial angore pensis Rimskij. Kaj ambau viroj ekstaris renkonte al la leterportistino.
Chi foje la telegramo tekstis:
– Li frenezighis… - diris Varenuhha per malforta vocho.
Rimskij tintis per la shlosilo, prenis monon el la kiraskesto, denombris kvincent rublojn, sonorigis, enmanigis la monon al la kuriero kaj sendis lin al la telegrafejo.
– Pardonu, Gregoro Danilovich, - murmuris Varenuhha ne kredante al siaj okuloj, - shajnas al mi, ke vane vi sendas la monon.
– Ghi bon’orde revenos, - diris Rimskij mallaute, - sed por li tiu pikniketo havos nebagatelajn sekvojn. - Almontrante la tekon de Varenuha, la financa direktoro aldonis: - Veturu, Ivano Saveljich, ne pcrdu tempon.
Kaj Varenulia kun sia teko rapidis el la kabineto.