La kuracisto diris veron. Baldaù la transrivera pin’arbaro reprenis sian antaùan aspekton. Cxiu gxia pino klare desegnigxis sub la cxielo, lavita gxis la antaùa pura lazuro; ankaù la rivero kvietigxis. Tuj post la injekto la angoro de Ivano komencis estingigxi, tiel ke nun la poeto trankvile kusxis sur sia lito kaj rigardis la cxiel’arkon etenditan sur la firmamento.
Tiel daùris gxis la vespero, kaj li ecx ne rimarkis la cxielarkon disflui, nek la cxielon igxi malgaja kaj pala, nek la pinarbaron nigrigxi.
Trinkinte varmegan lakton, Ivano sin rekusxigis kaj mem miris pri tio, kiel sxangxigxis liaj pensoj. Iel mildigxis la rememoro pri la malbeninda demonkato, ne plu horora estis la fortrancxita kapo, kaj forlasinte tiujn ideojn Ivano konstatis, ke finfine, en la kliniko estas tute nemalbone, ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo, ke havi kun li aferon estas tre agrabla. Krome, la vespera aero estas aroma kaj fresxa post la fulmotondro.
La domo de malgxojo estis endormigxanta. En la kvietaj koridoroj estingigxis la diafanaj blankaj ampoloj kaj anstataù ili konforme al la regularo heligxis malfortaj bluaj noktolampetoj, cxiam pli malofte tra la pordo aùdigxis delikata pasxetado de la vickuracistinoj sur la gumaj matoj de la koridoro.
Nun Ivano kusxis en dolcxa langvoro, rigardis jen la lamposxirmilon, kiu de la plafono versxis mildigitan lumon, jen la lunon, levigxantan de malantaù la nigra arbaro, kaj interparolis kun si mem.
– Kial do mi tiel ekscitigxis pri tio, ke Berlioz trafis sub la tramon? - rezonis la poeto. - Finfine, lasu mi lin al lia sortacxo! Ja nek per Eva nek per Adamo mi estas lia parenco. Se ekzameni la aferon tute objektive, endos agnoski, ke mi, fakte, nur tre suprajxe konis la forpasinton. Ja kion mi pri li sciis? Absolute nenion, krom ke li estis kalva kaj terure elokventa. Kaj plu, civitanoj, - daùrigis Ivano iun alparolante, - ni esploru jenon: Kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi, ekfuriozis kontraù tiu mistera konsilisto, profesoro kaj magiisto kun lia malplena kaj nigra okulo? Pro kio estis la tuta absurda postkuro, en kalsono kaj kun kandeleto en la mano, kion celis la hida pelmelo en la restoracio?
– Tamen, tamen! - subite per severa vocxo objxetis de ie, cxu de interne, cxu de super la orelo, la antaùa Ivano al la Ivano nova, - pri tio, ke la kapo de Berlioz igxos fortrancxita ja li antaùsciis, cxu? Kiel oni ne ekscitigxu?
– Nu, kamaradoj, kiu tion kontraùdiras! - respondis la nova Ivano al la arkaika, antaùa Ivano. - Ke la afero estas suspektinda, tio klaras ecx al infano. Li estas persono neordinara kaj centprocente mistera. Sed gxuste tio ja estas la plej interesa! Homo, kiu persone konis Poncion Pilaton, kion pli interesan oni povas deziri? Kaj anstataù fari tiun stultan kverelacxon cxe la Patriarhxa, oni povis ja gxentile lin demandi, kio poste okazis pri Pilato kaj Ha-Nocri. Cxu tio ne estus multe pli inteligenta?
»Male, mi okupigxis pri iaj sensencajxoj! Vidu, kia grava evento: cxefredaktoro de beletra revuo surveturita de tramo! Do kio, cxu la revuo cxesos aperadi? Finfine, la homo ja estas mortema, ecx, kiel oni tre gxuste rimarkigis, subitmortema. Nu, estu paco al lia cindro! Estos alia cxefrdaktoro, eble ecx pli elokventa ol la jxusa.
Post nelonga duondormo la nova Ivano malicete demandis la antaùan Ivanon:
– Resume, kio mi estas laù tiu afero?
– Kreteno! - klare respondis de ie baso, apartenanta al neniu el la du Ivanoj kaj ege simila al la baso de la konsilisto.
Ial neniom ofendite per la vorto
Sen malpleja ektimo Ivano sin levetis sur la lito kaj vidis viron stari sur la balkono. Tiu viro metis la fingron sur siajn lipojn kaj flustris:
– Sxsx!
Chapitro 12
LA NIGRA MAGIO KAJ GHIA SENMASKIGO
Malgranda vireto kun trua flava bulchapelo kaj piroforma frambokolora nazo, en kvadratita pantalono kaj lakledaj shuoj elvenis sur la scenejon de Varieteo rajdante ordinaran biciklon. Che la sonoj de fokstroto li faris rondon, poste eligis venkokrion, tiel ke la biciklo baumis. Plu rulighante sur la postrado, li ekstaris sur la manoj, iel sukcesis malfiksi la antauan radon, sendis ghin en la kulison kaj daurigis la veturadon pedalante per la manoj.
Surseligite sur metalan maston, che kies malsupra ekstremo estis muntita velocipeda rado, diketa blondulino en trikotajho kaj jupeto prisemita je arghentaj steloj elveturis sur la scenejon kaj ankaue faris rondojn. Renkontpasante preter shi la vireto eligadis salutkriojn kaj per la piedo levetis la bulchapelon de sur sia kapo.