Laste venis maljunulvizagha okjarulo kaj ekslalomis inter la du adoltoj sur sia liliputa bicikleto kun kolosa automobila hupo.
Farinte kelkajn okojn, la tuta kompanio impetis, che minaca tamburado de la orkestro, al la scenejrando, kaj la spektantoj de la unuaj vicoj sufokkrietis kaj retrojhetighis, char al la publiko shajnis, ke la tuta triopo kun siaj mashinoj tuj pumos en la orkestrejon.
Sed la velocipedoj haltis ghuste je la momento, kiam la antauaj radoj jam estis rulighontaj en la abismon sur la kapojn de la muzikistoj. Kun lauta ekkrio «Hop!» la rajdantoj salte surpiedighis, sin klinis, kaj che tio la blondulino transjhetis kisojn al la publiko kaj la bubo trumpetis groteskan signalon per sia hupo.
Aplaudo skuis la teatron, la blua kurteno kuntirighis kaj shirmis la velocipedistojn, la verdaj lumoj kun la skribajho
Nur unu homon neniel interesis la mirakloj de la velocipeda arto de la familio
Rimskij sciis, kien tiu iris, sed Varenuhha foriris kaj… ne revenis! De tempo al tempo Rimskij levetis la shultrojn kaj flustris al si mem:
– Tamen pro kio?
Mirinda afero: por homo praktika, kia estis la financa direktoro, la plej facila solvo estus telefoni tien, kien li sendis Varenuhhan, por ekscii, kio al li okazis; kaj tamen ghis la deka horo vespere li ne povis sin decidigi.
Nu, je la deka, farante al si veran perforton, Rimskij deprenis la audilon de la aparato kaj tiam evidentighis, ke lia telefono estas senviva. La kuriero raportis, ke ne funkcias ankau la ceteraj telefon’aparatoj en la teatro. Tiu kvankam malagrabla, tamen neniom supernatura fenomeno ial finofare konsternis la financan direktoron, kaj samtempe ghi lin ghojigis, char ghi malembarasis lin je la telefonado.
Je la momento, kiam super la kapo de Rimskij ekhelis la rugha lampeto per intermita lumo signalanta interakton, enpashis la kuriero kaj anoncis, ke la alilanda artisto estas veninta. La financa direktoro ial tikis kaj, mienante pli malserena ol shtormnubo, li iris en la kulison por akcepti la gastludanton, char en la teatro restis neniu pli tauga por fari tion.
El la koridoro, kie jam trilis la signalsonoriloj, scivoluloj je diversaj pretekstoj eniradis la grandan tualetejon. Tie jam estis iluziistoj en bunta orienta robo kaj turbano, rulsketisto en blanka svetro, palege pudrita rakontisto kaj shminkisto.
La jhusveninta famulo sensaciis per mirinda fasono de sia eksterordinare longa frako kaj per la nigra duonmasko, kiun li havis sur la vizagho. Sed la plej surprizaj estis la du akompanantoj de la nigra magiisto: kvadratita longulo kun fendita nazumo, kaj grasdika nigra virkato kiu, pashinte en la tualetejon sur la malantauaj piedoj, senzorge sidighis sur sofon kaj kuntiris la palpebrojn rigardante la lumon de la nudaj shminklampetoj.
Rimskij provis aranghi rideton, pro kio lia vizagho shajnis acida kaj malica, kaj intershanghis salutan kapoklinon kun la silenta magiisto, sidanta sur la sofo apud la kato. Manpremo ne estis. Anstataue la kvadratita mem senceremonie sin prezentis al Rimskij kiel
Tre seke kaj malvolonte Rimskij demandis la kvadratitan, kie estas la aparataro de la artisto.
– Ho vi, nia juvelo chiela, karega sinjoro direktoro, - respondis kapravoche la helpanto de la magiisto, - nian aparataron ni chiam havas kune, jen ghi estas!
Li turnis siajn nodozajn fingrojn kaj subite eltiris de malantau la orelo de la kato la oran poshhorloghon de la financa direktoro, kun ghia cheno.
Tiun horloghon Rimskij jhus havis en sia veshta posho sub la butonita jako, kaj la cheno estis tredita tra la posha butontruo.
Nevole Rimskij metis la manon sur sian ventron, la cheestantoj mir-kriis, kaj la shminkisto, staranta en la duone malfermita pordo, aprobe gruntis.
– Chu via estas la horlogheto? Bonvolu repreni! - diris la kvadratita kun impertinenta rikano, kaj sur malpura manplato li prezentis al la konfuzita financa direktoro lian apartenajhon.
– En tramo kun tiu oni prefere ne veturu, - mallaute kaj gaje flustris la rakontisto al la shminkisto.
Tamen la kato faris trukon, kiu eklipsis la prestidigitajhon pri la horlogho. Subite ghi levis sin de la sofo, sur la malantauaj piedoj iris al la subspegula tableto, per sia antaua piedo forprenis la shtopilon el la karafo, vershis akvon en glason, reinstalis la shtopilon en ties lokon kaj vishis la lipharojn per shminkchifono.
Chi foje neniu mirkriis, nur la bushoj malfermighis, kaj la shminkisto ravite flustris: