–
Fagoto tordighadis, la kato faris riverencojn, la fraulino malfermadis la vitrinojn.
– Bonvenon! - blekegis Fagoto, - senghene kaj senceremonie!
La publiko estis ekscitita, sed ankorau neniu kuraghis eliri sur la scenejon. Finfine brunulino sin levis en la deka vico de la partero kaj, montrante per sia rideto, ke chio chi estas bagateloj pri kiuj, resume, shi neniom zorgas, shi eliris kaj per la flanka shtuparo pashis sur la scenejon.
– Brave! - kriis Fagoto, - mi salutas nian unuan klientinon! Behemoto, seghon! Ni komencu per la shuoj,
La brunulino sin sidigis kaj Fagoto tuj elshutis sur la tapishon antau shi tutan amason da shuoj.
La brunulino demetis sian dekstran shuon, surprovis modajhon, plurfoje stamfetis kontrau la tapisho, ekzamenis la kalkanumon.
– Cu certe ili min ne premos? - shi demandis penseme.
– Ah,
– Mi prenas tiun paron,
Shiaj malnovaj shuoj forflugis malantau la shirmilon, kaj shi mem iris tien akompanate de la rufulino kaj de Fagoto, portanta sur vest’arko kelkajn luksajn robojn. La kato klopodeme helpadis kaj, por fari sin pli impona, pendigis mezurrubandon sur sian kolon.
Minuton poste la brunulino revenis de malantau la shirmiloj en tia robo, ke suspiro pasis tra la tuta partero. La kuragha virino, mirinde belighinta, haltis antau la spegulo, gracie movetis la nudajn shultrojn, tushis la harojn sur la nuko kaj sin retrofleksis, penante vidi sian dorson.
– La firmao petas vin akcepti chi tion por memoro, - diris Fagoto prezentante al la brunulino malfermitan skatoleton kun parfumflakono.
–
Kaj tiam okazis la finofara trarompo, kaj de chiuj flankoj sur la scenejon ektorentis virinoj. En la ghenerala ekscita parolbruo, ekridoj kaj suspiroj audighis vira vocho: «Mi malpermesas al vi!» - kaj la respondo de virino: «Despoto kaj filistro! Lasu min, vi rompas mian brakon!» Unuj post aliaj, la virinoj foriris malantau la shirmilojn, lasis tie sian robon kaj reaperis vestite per chio nova. Sur taburetoj kun orizitaj piedoj sidis tuta vico da sinjorinoj energie stamfante sur la tapishon per surprovataj shuoj. Fojon post fojo Fagoto surgenuighis senlace manipulante la kornan shuvestilon, la kato, kurbighante sub amasoj da mansakoj kaj shuoj, senchese trafikis inter la vitrinoj kaj la taburetoj, la kolcikatra fraulino chiumomente malaperis, revenis, remalaperis, shia mitralbabilo post kelka tempo ighis tute franclingva, kaj la plej mirinda estis, ke chiuj virinoj shin komprenis je duonvorto, ech kiuj sciis nenian ajn vorton francan.
Surprize por chiuj, oni vidis viron penetri sur la scenejon. Li deklaris, ke lia edzino havas gripon, sekve de kio li petas, ke oni per li ion transdonu al la malsanulino. Por pruvi sian edzighintecon la civitano pretis montri sian legitimilon. La deklaro de la zorgema edzo kauzis gheneralan rid’eksplodon. Fagoto blekegis, ke li ne bezonas vidi la legitimilon, ke li kredas al li kiel al si mem, kaj enmanigis al la civitano du parojn da silkaj shtrumpoj, al kiuj la kato, siavice, aldonis lippashtelon en skatoleto.
La malfruighantinoj sturmadis la scenejon, per la flankaj shtuparoj de la scenejo fluis felichulinoj en balrobo, en pijhamo ornamita per drakoj, en strikte eleganta tajlorkostumo, kun chapeleto oblikve shovita sur unu brovon.
Tiam Fagoto anoncis, ke konsidere la malfruan tempon, ghuste post unu minuto la butiko fermighos ghis la morgaua vespero, kaj neimagebla tumulto ekestis sur la scenejo. Sen ia ajn surprovo la virinoj haste prenadis shuojn. Iu spektantino kvazau kirloshtormo impetis malantau la shirmilojn, deshiris tie siajn vestojn, predis tion, kio trafis sub shian manon - silkan neglighon ornamitan per kolosaj bukedoj - kaj ankorau trovis tempon por proprigi al si du parfumskatolojn.
Post ghuste unu minuto knalis pistolpafo, la speguloj malaperis, trafalis la vitrinoj kaj la taburetoj, la tapisho disighis en la aero, same kiel la shirmiloj. Laste malaperis la altega amaso de malnovaj roboj kaj shuoj, post kio la scenejo ree ighis austera, malplena kaj nuda.
Kaj je tiu momento sin enmiksis nova rolulo.
Agrabla, sonora kaj tre insista baritono audighis el la dua loghio:
– Estas tamen dezirinde, civitano artisto, ke vi senprokraste senmaskigu antau la spektantoj la teknikon de viaj trukoj, precipe la trukon pri la monpaperetoj. Dezirinda estas ankau la reveno de la anoncisto sur la scenejon. Lia sorto maltrankviligas la spektantojn.
La posedanto de tiu bela vocho estis neniu alia ol la honora gasto de la hodiaua vespero Arkadio Apolonovich Semplejarov, prezidanto de la Akustika komisiono de la Moskvaj teatroj.