[4] August Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik der Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Grama- tiko de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1861-1862. - Schleicher estis forte sub la influo de la teorio de Darwin kaj en sia laboro "La Teorio de Darwin kaj la Lingvoscienco" prezentis la lingvojn kiel materiajn, vere naturajn objektojn. Tiun starpunkton li defendis en
la verko "Pri la Signifo de la Lingvo por la Naturhistorio de la Homoj".
27
metodon de Schleicher. Ĝin popularigis precipe Max Mьller, alia konata germana lingvisto de tiu epoko.
La senco de la lingva genealogia arbo (22
) estis montri, ke la homaro havis iam unu solan pralingvon, kiu poste (pro nekonataj kaŭzoj) disbranĉiĝis en plurajn lingvojn. Tiuj ĉi lastaj, siavice, plue disbranĉiĝadis naskante novajn lingvojn. Tiamaniere la evolutendenco devus iri de unulingveco en la malproksima pasinteco al hodiaŭa multlingveco kaj, verŝajne, al ankoraŭ pli granda nombro da lingvoj en la estonteco.Jen kion diras Max Mьller pri tiu ĉi punkto:
[4] Estas akcentinde ke la plej famaj lingvistoj neniel akordiĝas pri la definitiva klasifiko de la lingvoj, nek pri la kriterio de tiu klasifiko. Du ĉefaj metodoj estas aplikataj: 1/ la genealogia, nome la klasigo laŭ la parenceco surbaze de "komuna deveno"; 2/ la tipologia, nome surbaze de strukturaj karakterizoj de la lingvoj. En la praktika apliko de la du metodoj, la unuopaj lingvistoj alportis novajn kriteriojn, el kiuj la plej grava estas la psikologia, enkondukita jam de Wilhelm von Humboldt kaj aplikita poste precipe de H. Steinthal. Por montri la grandegan malkonkordon inter la lingvistoj estu menciitaj nur kelkaj opinioj. Laŭ Max Mьller la lingvoj estas dividitaj je tri grandaj grupoj (turaniaj, semidaj kaj arjaj), el kiuj ĉiu havas plurajn subgrupojn, familiojn k.t.p. La itala lingvisto Alfredo Trombetti asertis en sia verko L'Unita d'Origine del Linguaggio (La Origina Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, ke 20 grupoj estas distingeblaj. Poste li plurfoje ŝanĝis siajn tiurilatajn konkludojn precipe en la verkoj "Personaj Pronomoj" (I Pronomi. Personali, Bologna, 1908) kaj "La Numeraloj" (I Numerali, Bologna, 1912). En la fina periodo de sia scienca aktiveco (1912-1929), Trombetti reduktis al 9 la nombron de la grandaj lingvaj grupoj. En la verko "La Lingvoj de La Mondo" (Les Langues du Monde, Paris, 1952) de A. Meillet kaj M. Cohen estas rekonite, ke la grupigo de la lingvoj en "familioj" atingis "tre variajn rezultojn" depende de la esploritaj lingvoj en diversaj mondopartoj. Laŭ tiu elstara verko, ĉiuj lingvoj de la "malnova mondo" povas esti dividitaj en malpli ol 20 „vivantaj familioj", pli aŭ malpli klare konstituitaj, sed Ameriko prezentas pli ol 100 apartajn familiojn, al kiuj estas aldonendaj multnombraj "izolitaj lingvoj"!
28
aŭditaj tiel ofte ekde la tagoj de nia infaneco - sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero - ricevas sencon pli naturan, pli kompreneblan, pli konvinkan ol ili iam havis antaŭe" ( ).
Aliloke la sama aŭtoro asertas, ke nenio estis iam ajn aldonita al la esenco mem de la lingvo; ke ĉiuj lingvaj ŝanĝiĝoj estis nur "ŝanĝiĝoj de formo"; ke, ekde la plej malnovaj genera- cioj, neniu nova radiko estis iam inventita kaj ke, sekve,
[4] Max Mьller, Lecture sopra la Scienza del Linguaggio (Lekcioj pri la Lingvoscienco), itala traduko de G. Nerucci el la angla lingvo, Milano, 1864, p. 400.
[5] Max Mьller, verko cit. sub (23), p. 27. Ne estus juste prisilenti la fakton, ke post tiu kliniĝo antaŭ la tiama oficiala koncepto pri la
kreo de la homo (tiurilate estas tre instrua ankaŭ la sorto de la teorio de Darwin), la meritplena lingvisto faris multajn vere sciencajn konkludojn surbaze de objektive esploritaj faktoj.
[6] Alfredo Trombetti, L'Unita d'Origine dell Linguaggio (La Origina Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, p. 6.
29
[7] Trombetti estas unu el la maloftaj lingvistoj, kiuj bazas sian starpunkton pri la parenceco de certaj lingvoj sur la fakto de similaĵoj inter iliaj radikoj. Estas jam menciita la opinio de Hervбs y Pandurro pri la graveco de la gramatikaj similaĵoj (v. noton 13). La plimulto de postaj lingvistoj konsideris la gramatikajn similaĵojn esencaj por la lingva parenceco. A. Meillet diras: "La vortaraj konkordancoj neniam absolute pruvas, ĉar oni neniam povas aserti, ke ili ne ŝuldiĝas al pruntoj". Vidu pri tio lian verkon Linguastique Historique et Lingunstique Generale (Lingvistiko Historia kaj Ling- vistiko Ĝenerala), Paris, 1926, Vol. I, precipe pp. 88 kaj sekv., kie li klarigas ke la parenceco povas baziĝi nur sur la gramatikaj kaj fonetikaj rilatoj de kunligo kaj ne sur tiuj de vorta parenceco. Ankaŭ Mario Pei en la verko citita sub (9) atentigas, ke la vorta simileco povas esti rezulto de pura hazardo (p, 357). Male, A. L. Kroeber en The Determination of Linguistic Relationship (La Determinado de
la Lingva Parenceco), artikolo aperinta en la revuo Anthropos, 1913, p. 389 esprimis opinion similan al tiu de Trombetti.