Читаем Retoriko полностью

J. J. Rousseau imagis la ekeston de la lingvo surbaze de interkonsento, tute konforme al la ideo pri la socia kontrakto (contrat social), kiun li konsideris, kiel sciate, fundamento de la tuta socia ordo. Rousseau tamen ne montris kiamaniere senlingvaj homoj povus diskuti la demandon kaj inter- konsenti pri la sonoj, kiuj signos tiun aŭ alian ideon, pri la sistemigo de tiuj sonoj, entute pri la kreo kaj funkciigo de la lingvo! La sama ideo retroviĝas eĉ ĉe elstaraj kaj rekonitaj nuntempaj lingvistoj, kia certe estas Mario Pei. Parolante pri la ekesto de la lingvo, li diras en libro por la junularo:

"La lingvo fakte komenciĝas, kiam du aŭ pluraj homaj estuloj decidas, ke difinita sono, aŭ grupo da sonoj, devas havi la saman signifon por ambaŭ aŭ por ĉiuj. Sur tiu punkto naskiĝis lingvo. . . . La sekvanta afero, kiun ni konstatas, estas, ke, se la lingvo kreskis, kiel ni supozas, surbaze de reciproka interkonsento, ne estas surprize, ke ekzistas tiom da malsamaj lingvoj en la mondo" (36).

Mario Pei ne diras kiam okazis tiu reciproka interkonsento, nek kiamaniere ĝi povis okazi. Sendube la homoj, kiuj parolas la saman lingvon, ne faras tion surbaze de ia eksplicita inter­konsento en formo de ia kontrakto. La "interkonsento" havas tute alian karakteron ol pensis Rousseau aŭ, en alia maniero,

(36) Mario Pei, All About Language (Ĉio pri la Lingvo), London, 1958, p. 17.

38

same tiel ni komprenas, ke iu nombro da tiaspecaj voĉaj esprimoj povas perdiĝi en esprimo ĝenerala kaj lasi post si la radikon, kiel signon rilatantan al la ĝenerala nocio. . . . " (37). Pritraktante la problemon kiel formiĝis la ĝeneralaj nocioj, la aŭtoro diras, ke ili ne estas formataj hazarde, sed laŭ certa leĝeco. Mьller fidas, ke tiu leĝeco troviĝas en la racio mem:

"Tiu ĉi leĝo - li diras - estas nia interna racio, kiu respondas al la ekstera racio, al la racio, se mi tiel rajtas diri, de la naturo.

La natura selektado estas senŝanĝe, ĉiam selektado racia. . . .

Ne ĉiu hazarda percepto estas levata a1 la digno de ĝenerala

nocio: nur unu la plej forta, la plej utila. Multaj perceptoj,

kiuj laŭ natura maniero prezentiĝas al niaj mensoj, tamen neniam

(37) Max Mьller, Nuove Letture sopra la Scienza del Linguaggio (Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco), itala eldono, tradukita de

G. Nerucci, Milano, 1870, p. 345.

(38) Max Mьller, verko cit. sub (37), pp. 345, 346.

(40) John Locke, verko cit. sub (32), p. 312.

(45) C. W. Valentine, verko cit. sub (42), p. 401.

(46) L. Stein, verko cit. sub (43), ekzemple sur le pp. 11, 83, 9S, 104, 154, 157 k. a.

(49) Kiel dirite aliloke, en la lingvaj genealogiaj arboj la lingvoj estis klasigitaj, laŭ la parenceco, en diversaj grupoj kaj familioj, kiuj ricevis siajn nomojn laŭ la "nobleco" (arjaj lingvoj), aŭ laŭ la du bibliaj filoj de Noa: Sem kaj Ĥam (semidaj kaj ĥamidaj lingvoj). La nomo de la tria filo, Jafet, restis neeluzita. Marr donis tiun nomon al la kaŭkazaj lingvoj, kiujn li malkovris kaj studis, kaj kiuj ne povis eniri en la sistemon de la ĝis tiam ellaboritaj genealogiaj lingvaj tabeloj. La nomo, kompremeble estas pure kondiĉa. Vidu pri tio A. P. A ndreev, Revo Lucio en la Lingvoscienco, esperantlingva, Leipzig, 1929, p. 15. - La ĉefaj verkoj de Marr rilate la jafetidan teorion estas Evoluelapoj de la Jafetida Teorio, kolekto de artikoloj, Moskva- Leningrad, 1926 kaj Jafetida Temrio, Haku, 1927.

44

primitiva, konkreta pensmaniero ol kiu ajn alia organo. Marr diras:

"La mana lingvo ne nur donadis la eblecon esprimadi siajn pensojn, bildojn-nociojn, kaj komunikadi kun la kolektivo, sed ankaŭ evoluigi imagojn kiel rimedon de komunikado kaj kun fremda gento kaj kun la propra, kiel ankaŭ kun unuopaj ĝiaj membroj, jam havantaj intimajn bezonojn de la persona vivo, kiu en tiu epoko ankoraŭ ne apartiĝis en la kolektivo" (50).

Kiun gradon de perfekteco povas atingi la interkompreniĝo

(61) Ekzemple V. G. Childe, Elliot Smith, J. G. Kerr, D. Davison k.a.

57

Tamen, eĉ se oni ne akceptas tiun tre verŝajnan hipotezon pri la gesta lingvo kiel la unua rimedo de komunikado, sed

(67) Ferdinand de Saussure, Cours de Linguistique Gйnerale (Kurso de Ĝenerala Lingvistiko), publikigita de Charles Bally kaj Albert Sechehaye, en kunlaboro kun Albert Riedlinger, Lausanne-Paris, 1916, p. 25.

(85) A. Meillet, verko cit. (70), p. 113.

(96) E. Sapir, verko cit. sub (51), p. 212.

(117) La teknika neologismo "deliberativa" signifas: diskuta; la vorto "demonstrativa" en retoriko signifas: sentesprima (laŭda aŭ mallaŭda). Vidu la Ĉapitron ХШ de tiu ĉi libro.

l25

el Magnezio en Lidio. La unua estis adepto de la Peripatetika Skolo en Ateno, kiu celis daŭrigi la tradiciojn de Aristotelo. La dua estas konsiderata kiel la fondinto de la t. n. "aziismo" retorika. Li evitis longajn frazojn kaj pretendis imiti la stilan simplecon de Lizio sed fakte lia tro ornamita, senguste pompa kaj bombasta stilo estis tre malproksima de la antaŭaj majstroj. Cicerono ne aprezis lin.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки