Читаем Retoriko полностью

(118) Mi sentas min devigata uzi la teknikajn neologismojn invencio, dispozicio kaj elokucio, por kiuj mi donas klarigojn en la teksto mem. Laŭ Kvintiliano, la latina vorto "eloqui" signifas manifesti publike sian penson pere de la parolado, esprimi sin antaŭ la publiko.

135

mem, partoprenas la persono kiu ĝin ĵetas kaj la persono kiu ĝin ricevas. Same tiel en bona parolado ludas gravan rolon ne nur la vortoj kaj frazoj, el kiuj ĝi konsistas, sed ankaŭ la personeco de la oratoro kaj la karaktero de la publiko. Moderna retoriko devas, do, pritrakti la diversajn ecojn de la oratoro, la karakteron de la publiko kaj, kompreneble, la paroladon mem.

(9) Aludo (de la latina ad kaj ludere, al ludi) estas nerekta

(122) En tiu ĉi parto estas uzitaj kelkaj teknikaj esprimoj, ne troveblaj en la Plena Vortaro. La enkonduko de tiuj neologismoj estis neevite- bla. La klarigoj troviĝas en la teksto mem.

178

parolado mem la oratoro rememoras pri ĉio, kion li decidis diri. Li senĉese prezentas al si ne nur la tuton de la parolado, ne nur la sinsekvon de la unuopaj periodoj, sed ankaŭ la diversajn detalojn, kiujn li decidis esprimi. La memoro, krome, prezentas por la oratoro grandan rezervujon de plej diversaj faktoj kaj scioj, kiujn havigis al li lia klereco. Dum la unua memorado, nome tiu, kiu rilatas al la materialo preparita por la konkreta parolado, estas ĉiam tre aktiva, tiu ĉi dua memorado estas pasiva; preskaŭ subkonscia. Sed, ĉar la memoro - kiel entute la intelekta aktiveco - de la oratoro estas aparte streĉita dum la parolado mem, tial en konvena momento - pro iu asociiĝo, pro iu rimarko, aŭ pro alia kaŭzo - ankaŭ tiu ĝia pasiva flanko subite aktiviĝas. Ĝi retrovas la kaŝitan, sed ne perditan, scion kaj kapablas ĝin eldiri.

(*) Vidu la Aldonon. p. 249 236

La skemo de tiu paroladeto estas, do, jena

(*) La parolado estis eldirita en la Malferma Kunsido de la 35-a Universala Kongreso de Esperanto, en Sorbono (Parizo), la 6-an de Aŭgusto 1950. Ĝi estis surbendigita per magnetofono, kiu ebligis fidelan reprodukton.

263

Nur ĝis certa grado ! Ĉar, malgraŭ la multflanka diverseco, malgraŭ ĉiuj diferencoj kaj naciaj kaj sociaj kaj ideaj, tiu ĉi nia eta mondo estas unuece kunligita ne nur per komuna lingvo, sed ankaŭ per la sama idealo !

Iam, antaŭ multaj jaroj, en mondo ŝajne paca kaj trankvila, la aŭtoro de la Internacia Lingvo, la genia doktoro Zamenhof, eldiris la ideon, ke tie, en Bulonjo sur Maro, en la historia jaro 1905, kiam la unuan fojon estis ebligita senpera inter- kompreniĝo dank' al neŭtrala tuthoma lingvo, kunvenis ne Franco kun Ruso, nek Anglo kun Polo, sed homo kun homo.


[1] Laŭ la gazeto Evening Standard (Londono) de la 5-a de marto 1943, menciita de Leopold Stein, The Infancy of Speech and the Speech of Infancy (La Infanaĝo de la Lingvo kaj la Lingvo de la Infanaĝo), London, 1949, p. 2.

[1] Laŭ la verko cit. sub (7), p. 27.

[2] Antikva religia kaj kasta lingvo de Hindio. La nomo signifas "lingvo nobla" diference de prakrito, lingvo popola, "pleba". Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj, la supera el la kvar kastoj de Hindio. En ĝi estis skribitaj la vedaj tekstoj. Nur poste sanskrito estis uzata de laikoj por literaturaj celoj. La klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao. En sanskrito estas verkita ampleksa literaturo. Sanskrito konserviĝis ĝis la nun- tempo kiel literatura lingvo, servanta ankaŭ por la rilatoj de la hindaj scienculoj. Paralele kun sanskrito evoluis pluraj prakritaj komunaj lingvoj kun pli aŭ malpli granda etendiĝo. Fine, sendepende de la prakritoj sian apartan evoluvojon iris la multegaj regionaj aŭ lokaj lingvoj (dialektoj).

[3] Verko cit. sub (7), pp. 37-38.

26

kaj aliaj. Apartan pozicion okupas la jafetida teorio de N. J. Marr (20).

3. ĈU UNU AŬ PLURAJ PRALINGVOJ?

Multe estis kaj ankoraŭ estas diskutata la demando pri la monogeneza aŭ poligeneza origino de la hodiaŭaj lingvoj. Ĝenerale parolante, la pli malnovaj teoriistoj, kvankam ne konkordaj pri la detaloj, opiniis, ke unueca komuna pralingvo devis iam ekzisti (monogeneza koncepto). Ili bazis sian starpunkton plejparte sur iuj pli aŭ malpli grandaj similaĵoj inter kelkaj hodiaŭaj lingvoj, unuflanke, kaj inter ili kaj la kontroleblaj malnovaj lingvoj (precipe la sanskrita, greka, latina, malnovslava, antikva hebrea), aliflanke. Tiamaniere ili klasifikis la lingvojn laŭ grupoj, subgrupoj, familioj kaj ellaboris detalajn genealogiajn tabelojn - cetere tre impresajn unuavide! La unua, kiu sisteme klasigis la lingvojn laŭ tiu metodo, estis la germana lingvisto August Schleicher, kiu komprenadis la lingvon kiel naturan organismon, subigatan al la samaj leĝoj de naskiĝo, vivado kaj morto kiel ĉiuj aliaj

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки