Читаем Vortaro de Esperanto 1910 полностью

Fruktodona, fruktoporta.

Donanta multe da fruktoj:

fruktodona tero, fruktodona arbo; fruktodona laboro.

Sen- frukta.

Ne havanta, ne donanta fruktojn.

Frunto.

Supra parto de l' vizaĝo, de la harlimo ĝis la brovoj: Alta frunto montras ofte grandan inteligentecon. Sulkigi la frunton.

Ftizo

(Med.). Tuberkulozo, precipe tuber- kulozo de la pulmoj.

Ftizulo.

Homo malsana je la tuberkulozo de la pulmoj.

Fugo.

Muzika verko, en kiu temo ludita de unu instrumento estas ripetata de aliaj:

La fugoj de Bach.

Fuksino.

Anilina ruĝa farbo.

Fulardo. - 1.

Malpeza silka ŝtofo por vestoj, kravatoj, k. t. p.

- 2.

Koltuko.

Fulgo.

Nigra densa substanco de la kar- bono, ne komplete forbrulinta:

La fulgo amasiĝas en la kamentuboj. Nigra kiel fulgo.

Fulmo.

Grandega fajrero, produktata de la elektro de la nuboj:

Fulmo lumigis la mal- luman ĉielon.

Fulmotondro.

Granda pluvo, akompanata de vento, fulmoj kaj tondroj:

La fulmotondroj estas oftaj somere.

Komparu:

Ventego. Fulmas.

Aperas fulmoj, fulmoj lumigas:

Fulmas, sed oni ne aŭdas la tondrojn.

Fumo.

Miksaĵo de gaso, vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, leviĝantaj de brulanta korpo:

Fumo leviĝas de la kamentubo.

Fumi.

Enspiri kaj elspiri la fumon de tabako:

fumi cigaron. Oni petas ne fumi.

Fumiĝi.

Eligi fumon:

Brulanta ligno fumiĝas.

Fumaĵi.

Saturi per fumo por fari konservebla:

fumaĵi ŝinkon, fiŝon.

Fundo. - 1.

La plej malalta parto de kavo, solida parto sub granda amaso da akvo:

fundo de valo, de rivero.

- 2.

Malsupra plato de vazo, de barelo.

- 3.

Parto plej malproksima de la eniro:

fundo de ĉambro.

-

4.

Kio estas kaŝita en la animo:

Dio vidas la fundojn de l' koroj.

-

5.

La plej alta grado de malsukceso:

La fundo de l' mizero.

Surfundaĵo.

Solidaj substancoj, falintaj sur la fundon el solvaĵo, el miksaĵo de solidoj kaj fluidoj:

ŝlimo.

Fundamento. - 1.

Subtera masonaĵo, sur kiu oni konstruas:

la fundamento de domo.

- 2.

Esenco, ĉefa principo, bazo:

La fundamento de Esperanto.

Fundamenta.

-

1.

De fundamento, kiu apartenas al fundamento:

fundamenta ŝtono.

-

2.

Ĉefa, grava:

fundamenta vero.

Komparu:

Bazo.

Funebro. - 1.

Malĝojo, kaŭzita de la morto, de granda malfeliĉo:

familia funebro, nacia funebro.

- 2.

Eksteraj signoj de funebro:

porti funebron

= porti funebrajn vestojn.

- 3.

Tempo de la funebro:

La funebro daŭras unu jaron.

Funebra. - 1.

Kiu rilatas la funebron:

funebra ceremonio.

2.

Malĝoja:

funebra mieno.

Funebri.

Malĝoji pro la morto, pro granda malfeliĉo; plori ion:

funebri la morion de la patro.

Funelo.

Vazo supre larĝa, mallarĝiĝanta en tubon, por transverŝi fluidaĵojn.

Fungo

(Bot.). Kriptogama vegetaĵo sen klorofilo; multaj el ili estas manĝeblaj, multaj venenaj, kaŭzas malsanojn de l' homoj, bestoj kaj vegetaĵoj, detruas la lignon, k. t. p.

(Fungus).

Funkcio, - 1.

Agado. dum la plenumo de sia specialo, de sia tasko:

funkcio de episkopo.

- 2.

Agado de organo, de maŝino:

La penso estas funkcio de la cerbo.

Funkcii.

Plenumi sian funkcion:

La maŝino funkcias bone.

Komparu:

Devo, komisio, tasko.

Funto.

Mezuro de la pezo (en diversaj landoj malsama):

La germana funto pezas 500 gramojn.

Furaĝo.

Nutraĵo por brutoj.

Furio.

Diino de venĝo.

Furiozo.

Granda, nehaltigata kolero.

Furioza.

Kiu estas en la stato de furiozo.

Furiozi.

Esti en la stato de furiozo.

Furunko.

Malgranda dolora tumoro de la haŭto, kaŭzita de inflamo de la subhaŭta histo.

Fusteno.

Ŝtofo el lino kaj kotono, kun unu malglata flanko.

Fuŝi.

Malbone fari ion: fuŝi veston.

Fuŝulo.

Persono, kiu fuŝas.

Futo.

Mezuro de la longeco (en diversaj landoj malsama):

La angla futo egalas 30 centimetrojn.



G



Gabio. Cilindra korbo sen fundo, uzata por rapida aranĝo de redutoj.

Gado (Zool.). Speco de ostfiŝo, ĉefa nutraĵo de la norduloj (Gadas).

Gaja.

Ekscitita de agrablaj sentoj kaj montranta sian kontentecon per gestoj, rido:

gaja homo, gaja junularo.

Gaje.

En gaja maniero.

Gajeco.

Stato de tiu, kiu estas gaja.

Gajigi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Поэзия как волшебство
Поэзия как волшебство

Трактат К. Д. Бальмонта «Поэзия как волшебство» (1915) – первая в русской литературе авторская поэтика: попытка описать поэтическое слово как конструирующее реальность, переопределив эстетику как науку о всеобщей чувствительности живого. Некоторые из положений трактата, такие как значение отдельных звуков, магические сюжеты в основе разных поэтических жанров, общечеловеческие истоки лиризма, нашли продолжение в других авторских поэтиках. Работа Бальмонта, отличающаяся торжественным и образным изложением, публикуется с подробнейшим комментарием. В приложении приводится работа К. Д. Бальмонта о музыкальных экспериментах Скрябина, развивающая основную мысль поэта о связи звука, поэзии и устройства мироздания.

Александр Викторович Марков , Константин Дмитриевич Бальмонт

Языкознание, иностранные языки / Учебная и научная литература / Образование и наука