Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Dum kelka tempo ili pensis pri tio glisante malrapide tra la arbaro.

Subite ili ekvidis la hemulon kiu vagis antaŭen kun la manoj surdorse kaj la nazo direktita al la tero. Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino glisis malsupren ĉiuflanke de li, kaj samtempe ili vokis: Bonan matenon!

Aĉ! ekkriis la hemulo. Fi, kiom mi ektimis! Vi scias ke oni devas ne subiti al mi, mi povus misgluti la koron!

Ej, pardonu, diris Snorkfraŭlino. Ĉu vi scias sur kio ni rajdas?

Estas io stranga, diris la hemulo. Sed mi tre kutimas je tio ke vi faras strangaĵojn. Kaj ĝuste nun mi melankolias.

Kial do? demandis Snorkfraŭlino kompate. En ĉi tia bela tago?

La hemulo kapneis. Vi ĉiuokaze ne komprenus min, li diris.

Ni provos, diris Mumintrolo. Ĉu vi refoje perdis mispresaĵon?

Male, suspiris la hemulo. Mi havas ĉiujn. Ĉiun unuopan. Mia poŝtmarka kolekto estas kompleta. Nenio mankas en ĝi.

Nu, do! diris Snorkfraŭlino kuraĝige.

Jes, mi ja sciis ke vi ne komprenos min, diris la hemulo.

Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino zorgeme rigardis unu la alian. Ili lasis siajn nubojn iomete retroiri pro respekto al la malĝojo de la hemulo kaj pluiris malantaŭ lia dorso. La hemulo vagis plu dum Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino atendis ke li parolu pri tio kio plenigas lian koron.

Kaj post iom la hemulo ekkriis: Ha! Sensence.

Post ankoraŭ iom li diris: Al kio ĉio servas? Eblas uzi mian poŝtmarkan kolekton por necespapero!

Sed hemulo! diris Snorkfraŭlino afliktite. Ne parolu tiel! Via poŝtmarka kolekto estas la plej bona en la mondo!

Jen ĝuste la tubero en la afero! la hemulo senespere vokis. Ĝi estas preta! Troviĝas neniu poŝtmarko, neniu mispresaĵo kiun mi ne kolektis. Neniu sola! Kion mi faru?

Mi pensas ke mi komencas kompreni, diris Mumintrolo malrapide. Vi ne plu estas kolektanto, nur posedanto, kaj tio tute ne estas same amuza.

Ne, murmuris la hemulo korpremite. Tute ne. Li haltis kaj turnis sian sulkitan vizaĝon al ili.

Kara hemulo, diris Snorkfraŭlino kaj delikate glatumis al li la manon. Mi havas ideon. Imagu se vi komencus kolekti ion tute alian, ion tute novan?

Jen ideo, konsentis la hemulo. Sed li ankoraŭ restis ĉifita, ĉar li pensis ke ne eblas ĝoji tuj post tiel granda ĉagreno.

Ekzemple papiliojn? proponis Mumintrolo.

Neeble, diris la hemulo kaj malgajiĝis. Tion kolektas mia kuzo je la patra flanko. Kaj mi ne eltenas lin.

Ĉu silkajn rubandojn? diris Snorkfraŭlino.

La hemulo nur elsnufis.

Juvelojn? daŭrigis Snorkfraŭlino esperplene. Ili neniam elĉerpiĝas!

Aĉ! diris la hemulo.

Nu, do ni vere ne scias, diris Snorkfraŭlino.

Ni elpensos ion por vi, diris Mumintrolo konsole. Panjo certe scias. Se paroli pri alio, ĉu vi jam vidis la mosko-raton?

Li ankoraŭ dormas, respondis la hemulo malgaje. Li diris ke estas nenecese ellitiĝi tiel frue, kaj pri tio li vere pravis. Kaj la hemulo daŭrigis sian solecan vagadon tra la arbaro.

Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino stiris siajn nubojn ĝis super la arbopintoj kaj malrapide balanciĝis antaŭen en la sunbrilo. Ili pensis pri io kion la hemulo povus kolekti.

Ĉu konkojn? proponis Snorkfraŭlino.

Aŭ pantalonbutonojn, diris Mumintrolo.

Sed la varmo dormemigis ilin. Ne eblis pensi. Ili kuŝiĝis surdorsen sur siaj nuboj kaj rigardis supren en la printempan ĉielon kie kantis alaŭdoj.

Kaj subite ili ekvidis la unuan papilion. Ĉiuj ja scias ke se la unua vidata papilio estas flava, tio signifas ke estos plezura somero. Se ĝi estas blanka nur estos trankvila somero (pri nigraj kaj brunaj papilioj ni entute ne parolu, tio estus ege tro malĝojiga).

Sed ĉi tiu papilio estis ora.

Kion tio povas signifi? scivolis Mumintrolo. Oran papilion mi neniam antaŭe vidis.

Oro estas eĉ pli bona ol flavo, diris Snorkfraŭlino. Vi spertos!

Kiam Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino venis hejmen por la tagmanĝo la hemulo renkontis ilin sur la ŝtuparo. Li radiis pro ĝojo.

Nu? diris Mumintrolo. Kio estos?

Plantoj! kriis la hemulo. Mi botanikos! La snorko elpensis tion. Mi kolektos la plej belan herbarion de la mondo! Kaj la hemulo etendis la jupon por montri al ili sian unuan trovaĵon. Inter tero kaj folioj kuŝis eta maldika orstelo.

Gagea lutea, diris la hemulo fiere. Numero unu en la kolekto. Senerara ekzemplero.

Kaj li eniris kaj ŝutis ĉion sur la manĝotablon.

Movu tion al la angulo, diris Muminpatrino, ĉar ĉi tie la supo staros. Ĉu ĉiuj envenis? Ĉu la mosko-rato ankoraŭ dormas?

Kiel porko, diris Snif.

Ĉu vi hodiaŭ amuziĝis? demandis Muminpatrino post kiam ŝi plenigis ĉiujn telerojn.

Ege! kriis la tuta familio.

En la sekva mateno, kiam Mumintrolo iris al la ŝtipobudo por ellasi la kvin nubojn, ili jam malaperis, ĉiu el ili. Kaj neniu povis pensi ke tio iel rilatas al kelkaj ovoŝeloj kiuj denove kuŝas surfunde de la ĉapelo de sorĉisto.

La hemulo ĉiam estis vestita per robo kiun li heredis de sia onklino. Mi suspektas ke ĉiuj hemuloj portas jupon. Estas strange, sed tiel estas. – Noto de la aŭtoro.

DUA ĈAPITRO


en kiu oni rakontas kiel Mumintrolo transformiĝis en fantom-simion kaj finfine venĝis al la formikleono, kaj krome pri la sekreta nokta vagado de Mumintrolo kaj Snufmumriko.

Перейти на страницу:

Похожие книги