Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Viaj okuloj similas telerojn, diris Snif. Tiujn de Mumintrolo estis etaj kaj amikaj!

Prave, konfirmis Snufmumriko.

Vi estas trompulo! decidis la hemulo.

Ĉu neniu kredas min? ekkriis Mumintrolo. Zorge rigardu min, Panjo, kaj vi devas rekoni vian muminidon!

Muminpatrino zorge observis. Ŝi rigardis en liajn timigitajn telerajn okulojn, tre longe, kaj poste ŝi diris kviete:

Jes, vi estas Mumintrolo.

Kaj ĝuste en tiu momento li komencis transformiĝi. La okuloj, oreloj kaj vosto ŝrumpis, la nazo kaj ventro kreskis. Kaj jen staris Mumintrolo kompleta antaŭ ili en plena majesto.

Venu en miajn brakojn, diris Muminpanjo. Vidu, mian etan muminidon mi tamen ĉiam rekonos.

Pli malfrue en tiu tago Mumintrolo kaj la snorko sidis en unu el la sekretaj lokoj, tiu sub la jasmeno, kie oni estas ĉirkaŭata de de verda ronda folia groto.

Jes, sed ja devas esti iu kiu transformis vin, diris la snorko.

Mumintrolo kapneis. Mi vidis nenion mirindan, li diris. Kaj mi nenion manĝis, nek diris danĝerajn vortojn.

Sed vi eble hazarde eniris sorĉan ringon, cerbumis la snorko.

Ne laŭ mia scio, diris Mumintrolo. La tutan tempon mi sidis sub la nigra ĉapelo kiun ni uzas kiel paperkorbon.

Ene de la ĉapelo? demandis la snorko nekredeme.

Ĝuste tie, diris Mumintrolo.

Ili cerbumis ankoraŭ iom. Poste ili ekkriis samtempe: Devas esti...! gapante unu al la alia.

Venu! diris la snorko.

Ili supreniris en la verandon kaj proksimiĝis al la ĉapelo, tre singarde.

Ĝi ŝajnas sufiĉe ordinara, diris la snorko. Se oni ne konsideras ke cilindra ĉapelo ĉiam estas sufiĉe neordinara, kompreneble.

Sed kiel ni eksciu ĉu estis tiu? scivolis Mumintrolo. Mi ne eniros ĝin duafoje!

Eble oni povus logi iun alian tien, diris la snorko penseme.

Sed tio estus sufiĉe malnobla, diris Mumintrolo. Kiel ni povas scii ke li refariĝos ĝusta?

Ni prenu malamikon, proponis la snorko.

Hm, diris Mumintrolo. Ĉu vi konas iun?

La grandan raton sur la rubamaso, diris la snorko.

Mumintrolo kapneis. Ne eblas trompi ĝin.

Nu, do la formik-leonon? proponis la snorko.

En ordo, diris Mumintrolo. Iufoje li trenis mian patrinon suben en kavon kaj ĵetis sablon en ŝiajn okulojn.

Ili ekiris por trovi la formik-leonon kaj kunportis grandan skatolon. La ruzajn kavojn de la formik-leono oni devas serĉi sur la sablostrando, do ili piediris ĝis la maro. Ne daŭris longe ĝis la snorko trovis grandan rondan kavon kaj fervore signalis al Mumintrolo.

Jen li estas! flustris la snorko. Sed kiel ni logu lin en la skatolon?

Lasu min zorgi pri tio, flustris Mumintrolo al li. Poste li prenis la skatolon kaj kaŝis ĝin en la sablo iom for kun la buŝo supren.

Poste Mumintrolo diris per laŭta voĉo: Ili estas sufiĉe malfortaj mizeruloj, tiuj formik-leonoj! Li faris signon al la snorko kaj ambaŭ esperplene rigardis suben en la kavon. La sablo moviĝis tie sube sed nenio vidiĝis.

Tre malfortaj! daŭrigis Mumintrolo. Ili bezonas plurajn horojn por enfosi sin mem en la sablon, kredu min!

Jes, sed... diris la snorko dubante.

Certe, diris Mumintrolo farante furiozajn signojn per la oreloj. Plurajn horojn!

Tiumomente minaca kapo kun gapantaj okuloj aperis el la sablokavo.

Ĉu vi diris malforta? siblis la formik-leono. Mi enfosas min en tri sekundoj, nek pli nek malpli!

Sinjoro, vi sendube devus montri al ni kiel tio okazas por ke ni kredu tion, diris Mumintrolo flate.

Mi ĵetos sablon al vi, diris la formik-leono kolere. Kaj ĵetinte vin en mian kavon mi manĝos vin!

Ne, ne, petis la snorko timeme. Prefere montru al ni kiel rampi malantaŭen en la sablon en tri sekundoj!

Faru tion ĉi-supre kie ni pli bone vidos kiel vi faras, diris Mumintrolo kaj montris al la loko kie la skatolo estis kaŝita.

Ĉu vi pensas ke mi zorgas akrobati antaŭ infanetoj, diris la formik-leono moke. Sed li ne povis rezisti la tenton montri al ili kiel rapida kaj forta li estas. Dum malestimaj elsnufoj li rampis supren el sia kavo kaj fieraĉe demandis: Nu, kie mi enfosu min?

Jen, diris Mumintrolo montrante.

La formik-leono levis la ŝultrojn kaj starigis la kolharojn en timiga maniero.

Atentu! li kriis. Nun mi iros subteren, sed revenante mi manĝos vin! Unu, du, tri!

Kiel rotacianta helico la formik-leono retroiris suben en la sablon, rekte en la skatolon kaŝitan sub li. Tio vere okazis en tri sekundoj, aŭ eble eĉ en du kaj duono, ĉar li estis tiel terure kolera.

Rapide surmetu la kovrilon! kriis Mumintrolo. Ili forgratis la sablon kaj alŝraŭbis la kovrilon per granda forto. Poste ili per kuna peno levis la skatolon kaj komencis ruli ĝin hejmen. La formik-leono kriis kaj plendegis ene, sed la sablo sufokis lian voĉon.

Estas abomene kiel li koleras, diris la snorko. Mi ne kuraĝas pensi kio okazus se li elvenus!

Li ne elvenos, diris Mumintrolo trankvile. Kaj kiam li faros tion, mi esperas ke li estos transformita en ion teruran!

Alveninte al la mumindomo Mumintrolo kolektis siajn amikojn ŝovante la manojn enbuŝen kaj farante tri longajn fajfojn (kio signifis: io neimagebla okazis).

La aliaj alkuris de ĉiuflanke kaj kolektiĝis ĉirkaŭ la skatolo kun ŝraŭbita kovrilo.

Kion vi havas tie? demandis Snif.

Перейти на страницу:

Похожие книги