Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

En iu varma kaj kvieta tago kiam somera pluvo falis sur Muminvalon oni decidis kaŝludi endome.

Snif staris en unu angulo kun la vizaĝo enmane kalkulante laŭte. Kiam li venis ĝis dek li turnis sin kaj komencis serĉi; unue en la kutimaj kaŝejoj kaj poste en la strangaj.

Mumintrolo kuŝis sub la veranda tablo kaj sentis sin iomete maltrankvila. Ĝi ne estis bona loko, tion li sentis. Snif certe levos la tablotukon, kaj tiam li estos kaptita. Mumintrolo rigardis tien-reen, kaj tiam li ekvidis la nigran cilindran ĉapelon kiun iu metis en angulon.

Tio estis brila ideo! Snif neniam ekpensos levi la ĉapelon. Mumintrolo rapide kaj silente rampis en la angulon kaj ŝovis la ĉapelon super la kapon. Ĝi ne atingis pli ol ĝis la ventro, sed se li tre malgrandigis sin kaj enŝovis la voston li certe estos sufiĉe nevidebla.

Mumintrolo subridis en sia soleco aŭdante ke ĉiuj aliaj estas trovataj, unu post la alia. La hemulo evidente refoje kaŝis sin sub la sofo, li neniam trovis pli bonan lokon. Nun ili ĉiuj kuradis serĉante Mumintrolon.

Li atendis ĝis li komencis timi ke ili laciĝos serĉi, tiam li elrampis el la ĉapelo kaj enigis la kapon tra la pordo dirante: Ku ku!

Snif longe gapis al li, poste li diris sufiĉe malamike: Ku ku al vi mem!

Kiu estas tiu? flustris Snorkfraŭlino.

La aliaj skuis la kapojn kaj gapis plu al Mumintrolo.

Kompatinda mumintroleto! En la ĉapelo de sorĉisto li transformiĝis en tre strangan beston. Ĉio kio estis ronda ĉe li nun iĝis malvasta, kaj ĉio malgranda grandiĝis. Kaj plej strange el ĉio estis ke li mem sola ne povis vidi kio okazis.

Jen vi sendube surpriziĝis, diris Mumintrolo kaj faris malcertan paŝon antaŭen per siaj altaj, malstabilaj kruroj. Vi tute ne scias kie mi estis!

Tio ne interesas nin, diris la snorko. Sed vi efektive aspektas tiel malbele ke ĉiu ajn povus surpriziĝi.

Kiel malamikaj vi estas, murmuris Mumintrolo malgaje. Eble vi devis tro longe serĉi. Kion ni nun faru?

Unue vi eble devus prezenti vin, diris Snorkfraŭlino rigide. Ni ja tute ne scias kiu vi estas.

Mumintrolo surprizite rigardis ŝin, sed poste li ekpensis ke ĉi tio estas nova ludo. Li gaje ridis kaj diris: Mi estas la Reĝo de Kalifornio!

Kaj mi estas la snorka fratino, diris Snorkfraŭlino. Ĉi tiu estas mia frato.

Mi nomiĝas Snif, diris Snif.

Mi estas Snufmumriko, diris Snufmumriko.

Aĉ, kiel tedaj vi estas, diris Mumintrolo. Ĉu vi ne povus elpensi ion pli malkutiman! Nun ni iru eksteren, mi pensas ke baldaŭ sereniĝos.

Li iris eksteren sur la ŝtuparon, kaj la aliaj sekvis lin, tre surprizite kaj sufiĉe suspekteme.

Kiu estas li? demandis la hemulo kiu sidis ekster la domo kalkulante stamenojn en sunfloro.

Li estas la Reĝo de Kalifornio, diris Snorkfraŭlino hezite.

Ĉu li loĝos ĉi tie? demandis la hemulo.

Tion Mumintrolo decidos, diris Snif. Mi vere scivolas kien li malaperis.

Mumintrolo ridis. Vi vere kelkfoje estas sufiĉe amuza, li diris. Imagu, se ni serĉadus Mumintrolon!

Ĉu vi konas lin? demandis Snufmumriko.

Nu, diris Mumintrolo. Eblus diri ke jes! Sufiĉe bone, efektive! Li estis preta krevi pro feliĉo pri la nova ludo kaj pensis ke li mastras ĝin bonege.

Kiam vi ekkonis lin? demandis Snorkfraŭlino.

Ni naskiĝis samtempe, respondis Mumintrolo kaj preskaŭ eksplodis pro amuziĝo. Sed vi sciu, li estas vere fieraĉa! Apenaŭ eblas akcepti lin en normala kompanio!

Fi, tiel vi ne rajtas diri pri Mumintrolo, diris Snorkfraŭlino bruske. Li estas la plej bona trolo de la mondo kaj ni treege ŝatas lin!

Mumintrolo estis ravita. Ĉu vere? li diris. Miaflanke mi trovas Mumintrolon vera pestulo.

Tiam Snorkfraŭlino ekploris.

Foriru, diris la snorko minace. Alie ni batos vin!

Nu nu, diris Mumintrolo konsternite. Tio ja estis nura ludo! Mi tre ĝojas ke vi tiom ŝatas min.

Ni tute ne ŝatas vin! kriis Snif akre. Ek kontraŭ li! Forpelu la aĉan reĝon kiu diras malbelaĵojn pri nia mumintrolo!

Kaj ili kune ĵetis sin kontraŭ la kompatinda Mumintrolo. Li estis ege tro konsternita por povi defendi sin, kaj kiam li havis tempon koleri, jam estis tro malfrue; li kuŝis plej sube en pugnanta kaj krianta pelmelo el brakoj, vostoj kaj kruroj.

Muminpatrino elvenis sur la ŝtuparon.

Kio okazas al vi, idoj! ŝi vokis. Tuj ĉesu batali!

Ili batas la reĝon de Kalifornio! singultis Snorkfraŭlino. Kaj ili pravas!

Mumintrolo krablis antaŭen, laca kaj kolera.

Panjo! li kriis. Ili komencis! Tri kontraŭ unu, tio ne estas justa!

Mi konsentas pri tio, diris Muminpatrino serioze. Sed vi certe incitis ilin. Cetere, kiu vi estas, besteto?

Ĉesigu tiun stultan ludon, kriis Mumintrolo. Vi tute ne estas amuzaj. Mi estas Mumintrolo, kaj jen staras mia panjo sur la ŝtuparo. Punkto, fino!

Vi ne estas Mumintrolo, diris Snorkfraŭlino malestime. Li havas etajn belajn orelojn, sed viaj aspektas kiel pottukoj!

Mumintrolo konfuzite palpis sian kapon kaj ekkaptis paron da terure grandaj, ĉifitaj oreloj. Sed mi estas Mumintrolo! li ekkriis senespere. Ĉu vi ne kredas min?

Mumintrolo havas konvene malgrandan voston, sed la via aspektas kiel lampobroso, diris la snorko.

Ho, estis vere! Mumintrolo palpis postaĵe per tremantaj manoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги