Oni manĝas, trinkas, bruas,Fumo, danc’, diboĉ’ petola;Tutan la drinkejon skuas:Ha, ha, hi, hi, hejse, hola!Twardowski,[14] ĉe l’ fino tablaKiel baŝa[15] sin apogas,Krias: He, diboĉ’ diabla!Ridigas, timigas, logas.Jen soldat’, kun brava vido,Ĉiujn insultas kaj puŝas;Sonis glav’, orelon tuŝas,El soldat’ — jam leporido.El vaz’ tribunal’-patronoManĝis sen parol’ ĝis fundo;Twardowski sonis per mono…El patrono–korta hundo.Al botist’ je naza randoLi frapis, al kap’ tubetonMetis, ŝmac’! da gdanska[16] brandoPumpas plenan bareleton.Dum li trinkis, en kalikoEkfajfis, ekgrincis io;Funde… «Kia artifiko!Baptan’, vi venas pro kio?»Diablet’ sur fund’ en vino,Laŭ mallonga vest’, germano,Gastojn, ĉapelet’ en mano,Li salutas per ekklino,Saltas planken el la loko,Kreskas al du-uln-mezuro,Nazo–hoko, pied’ de koko,Kaj la ungoj de vulturo.«Ah, Twardowski? salut’, frato!»Li iras rekte al celo.«Jen bona via konato,Mi estas Mefistofelo!Vi kun mi sur Mont’ Senhara[17]Faris pri anim’ kontrakton;Sur led’ bova skribis aktonVia moŝt’ kaj diablara.Devis servi volon vianNi, ĝis du jaroj trakuros,Tiam Romon vi veturosKaj ni kaptos kiel nian.Sepa jar’ trakuris teronPost lim’ de kontrakta diro;Vi turmentas la inferon,Eĉ ne pensas pri vojiro.Sed la venĝo, malrapida,Pelis vin en retojn; estasRom’ drinkeja nom’ insida,Vian moŝton mi arestas!»Twardowski al pord’ ekpenisPost tia dictum acerbum;[18]Je l’ kontuŝ’ diabl’ retenis:«Kie do nobile verbum?»[19]Kion fari? Jam finite,Ne elpensos mi konsilon…Sed… Twardowski, jen subite,Donas novan malfacilon:«Al kontrakt’, Mefistofilo!Tie estas kondiĉaro:Kiam vi, post iu jaro,Venos kun anim’-prenilo,Mi havos rajton, trifojeAl labor’ vin jungi laste;Eĉ plej malfacilan ĝojeVi plenumos, senprokraste.Jen drinkeja emblemato:Ĉeval’ pentrita sur tolo;Sur ĝin salti mia volo,Frapu hufoj per ekbato.El la sablo vipon faru,Mi ĝin uzos por alpelo;En arbareto preparuKonstruaĵon — por hotelo:Konstruaĵ’ el nuks-grajneroj,Alta ĝis supro Krempaka,Tegment el judbarboj, faka,Kovrita per pavaveroj.Vidu jen najleton, feron:Tricol-longo, col-dikeco;Vi en ĉiun papaveronBatu tri de l’ sama speco!»Saltas al labor’ diablo,Ĉevalon nutras, preparas,Tordas vipon el la sablo,Kaj jam en preteco staras.Pan Twardowski, sur kurulo,Provas eksaltojn, turnadon,Paŝon, troton, galopadon;Jen! — konstruo laŭ postulo.«Nu! vi gajnis; sed, baptano,Dua provo ne finita;Jen en plado por vi bano,Bano — el akvo benita».Diablo ŝvitas, sufokiĝas,Kuntiriĝas ĝis duono, —Estr-ordono sen pardono! —Ĝis la kolo li baniĝas,Elsaltis kun ĵet-rapido,Skuiĝis, ternis pro sano:«Nun vi jam sub nia brido,Finita plej bola bano».«Ankor’ unu, tiam fino,Tuj rompiĝos fort’ diabla,Jen Twardowska sinjorino,Mia edzinet’ afabla!Mi jaron ĉe BelzebuboPor vi loĝos en infero,Kaj dume mia keruboKun vi, kiel edz’ sur tero.Ĵuru la amon, dediĉon,Ŝaton, obeon, adoron,Rompu eĉ unu kondiĉon, —Kontrakto perdis valoron».Al li orelon atente,Al ŝi ekstrabon kun vigloTurnis diabl’ kaj momenteJam proksimiĝis al riglo.Ĉar lin Twardowski tre tedas,De pord’, fenestro puŝante,Tra ŝlosiltru’ sin ekspedas,Ĝis nun forkiras konstante.