Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,  Sur la korton alvokas tri filojn:«Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,  Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l’ mondo  Al ni Vilno trumpetos ordonojn:Olgerd falos Rusujon, Skirgel iros Polujon  Princo Kejstut atakos Teŭtonojn.Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;  Litvaj dioj konduku vin, benu!Por la vojo utila, bona vorto konsila:  Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi  Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,  En amasoj la rublo sonanta.Dua devas elfali, sub Princ’ Kejstut batali:  Pereadu Krucistoj-hundfratoj!La sukcen’ tie ora, drapo mire kolora,  Briliantoj en pastraj ornatoj.Tria post la Njemeno, en Skirgela la treno,  Nur malriĉan akiron li trovos;Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo,  Kaj Polinon kunpreni li povos.Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!  Gajaj, kiel la junaj katetoj;Nigra brovo, la vango — kvazaŭ lakto kaj sango,  La okuloj — brilantaj steletoj.El Poluj’ mi junaĝa, batalanto kuraĝa,  Antaŭ jaroj alportis edzinon…Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloro  Rememoras mi vian patrinon».Kaj, doninte konsilojn, benis patro la filojn,  La armitajn forportis ĉevaloj.Aŭtun’, vintro sin trenas, filoj reen ne venas;  Eble falis en sangaj bataloj…Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,  Sub la burko objekto tre granda.«Filo! sub la mantelo, rusa mon’ en sitelo?»  — «Ne, patreto, filino Pollanda!»Per la nego kovrita, rajdas viro armita,  Sub la burko akiro tre granda.«El Prusujo! sak’ plena, kun la sablo sukcena!  — «Bofilino, patreto, Pollanda!»Per la neĝo kovrita, tria viro armita,  Ion grandan li kaŝas sub vesto:Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis  Por la tria edziĝa la festo.

55. Sinjorino Twardowska

(El Adam Mickiewicz)

Jedzą, piją, lulki paląTańce, hulanka, swawola—◡ | —◡ | —◡ | —◡◡—◡ | ◡—◡ | —◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡◡—◡ | —◡ | ◡—◡
Перейти на страницу:

Похожие книги