Nigra korvo preterflugis,Kiu portis en la bekoBlankan manon kun ringeto.Do mi vokis al la birdo:— «Nigra korvo, vi el kiePortas tiun blankan manonKun brilanta ringo ora?»— «Estis mi sur kampo, kieLa batalo furiozas,Kie estas glav-bariloj,Kie lancoj fosas tombojnKaj torente sango fluas.Multaj filoj tie kuŝas,La patrinoj ploras ilin…»— «Ve! jen estas mia ringo!Mi ĝin donis al amato!Ne revenos li, karulo!Do vi fluu, miaj larmoj.»
Haj, za was, Serbja, bjez woddychaChcu dźełać spochi wo dnjo, w nocy.◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡Ho Luzicujo, senripozeLaboros mi por via celo,Por vi, fiero mia sola,Vi, fortofonto, mia stelo!Ne logas min brilanta oro,Nek pri honoroj mi ekrevos;Feliĉon vian mi penados,Dum mia brako plu sin levos.Ĝis kiam fajr’ en koro flamos,Kaj per flugil’ al firmamento,For de malbona sorto tera,Spiriton levos nobla sento, —Popolo serba[13], vian nomonAlskribos mi al popolaro;Por vi mi vivos, por vin saviDe la doloro kaj eraro.Mi vin glorigos, kaj se fineMi falos arbo-folieto,Vi tiam sub luzican herbonMin metu por etern-kvieto.
XX. Pola
50. Konsilo
(El Ignacy Krasicki)
Czyń każdy w swoim kółku,Co każe duch boży.—◡ | —◡ | —◡ | —◡Ĉiu en la hejma rondoAgu laŭ inspiro dia,Kaj en fino mem formiĝosLa tutaĵo harmonia.
51. Laboru
(El Kazimierz Brodziński)
Nie patrzaj końca, ciągle rób!Ciebie, nie dzieło, czeka grób.◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—◡—◡|—◡|—◡║◡—◡|◡—|—Laboru senĉese, ne zorgu pri fin’!La tombo atendas ne verkon, sed vin.La verko ekzistos pli longe ol ni;La tempo ĉion finos, ĉar tempon havas ĝi.
52. Kozako en stepo
(El «Marja» de Antoni Malczewski)
Ej! ty na szybkim koniu, gdzie pędzisz, kozacze?Czyś zaoczył zająca, co na stepie skacze?