Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

Monumenton, ol bronz’ kreis pli daŭran mi,Supron de l’ piramid’ alte superas ĝi.Nek pluvega malsek’, nek plej impeta vent’Ĝin detruos en kur’ longa de jaroj, nekTempo, kiu sen halt’ pasas senfine for.Ne tutprenos min mort’, mia pli bona part’Vivos plu, kaj la glor’ kreskos senĉese nurTra jarcentoj ĝis temp’, kiam la vestalin’Kun ĉefpastr’ kapitol’-supron irados plu.Diros oni ke jen, kie en Daŭno-land’Tra l’ soifa kampar’ bruas Aŭfid’-river’,De l’ humila deven’ iĝis potenca mi.Laŭ eola agord’ liron italan ĉarEl poetoj jen mi ludis unua, doKun fier’ laŭ merit’, delfa per laŭro-kron’,Melpomeno, al mi frunton ornamu vi!
44. Pereemo

(El Seneca)
Omnia tempus edax depascitur, omnia carpit,Omnia sede movet, nil sinit esse diu.—◡(◡)—◡◡—◡ ║ ◡—◡(◡)—◡◡—◡—◡(◡)—◡(◡)— ║ —◡(◡)—◡◡—Ĉion temp’ manĝegema forglutas, ĉion forprenas,   Ĉion formovas ĝi, ĉion detruas en fin’.Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas,   Malaltiĝas la mont’, falas malsupren la pint’.Kial mi diras nur tion? La bela ĉiel’-firmamento   Iam subite eĉ ĝi — forbruliĝos de flam’.Ĉion la morto atingos. Pereo — jen leĝo, ne puno;   Venos do iam la temp’, ke ne ekzistos la mond’.
45. Amikeco

(El Ovidius)
Donec eris felix multos numerabis amicos;Tempora si fuerint nubila, solus eris.◡—|◡—◡|◡—(◡) ║ (◡)—◡|◡—◡|◡—(◡)Kiam vi estos feliĉa, vi multajn kalkulos amikojn;   Nuba se venos la temp’, sola vi restos, amik’!
46. Virina konstanteco

(El Catullus)
Nulli se dicit mulier mea nubere malleQuam mihi, non si se Juppiter ipse petat.—◡(◡)—◡(◡)—(◡) ║ (◡)—◡◡—◡◡—(◡)Kiam promesas Virino farigi nur via edzino,   Eĉ se Zeŭs-tondrant’ petus pri ŝia konsent’,Skribu, ĉar junulino parolas al sia amanto,   Sur flu-akvo nur ĝin, aŭ rapideme sur vent’.
XVIII. Litova

47. Kiam estis mi junulo

(Popola kanto)
Kad aš buvau jaun’s bernelis,Kajp jovaras żaliukielis.—◡ | —◡ | —◡ | —◡Kiam estis mi junulo,Kiel verda la acero,Havis mi tri ĉevaletojn,Bonkurantojn, laŭ prefero.Unu akcipitre-stria,Dua, kiel karb’ nigrulo,Kaj la ĉevaleto triaEstis kiel neĝ’, blankulo.Sur striul’ ĝis mondofino,Sur nigrulo al batalo,Kaj al mia amatinoRajdis mi sur blank-ĉevalo.Mizerul’ kun grizaj haroj,Nun soleca sen ĉevalo,Ploras mi pri junaj jaroj:Amo, migro kaj batalo.
48. La korvo

(Popola kanto)
Čionai leke juodas varnas,Snape laike baltą ranką.—◡|—◡|—◡|—◡
Перейти на страницу:

Похожие книги