Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

Feliĉulo el amo-font’Trinkas modere, sorbas nurEl Afrodita pokalo.Klara ĉielo alridas lin,Ondoj-muĝadon ne aŭdas li.Per duspecaj sagoj de l’ am’Pafas Eros, di-orharul’:Feliĉigas tiu ĉi ĵet’,La alia estas malbeno.Do forturnu duan de mi;Min favoru Kipra diino!Por mi estu kvieta volupt’,Nur la ĉasta flamo por mi!Benu, ho Afrodito min,Sed forestu via furio!
X. Greka nova

33. Prometeo katenita

(El Solomos)
Tin idha tin Ksanthùla,Tin idha pses argà.◡—◡ | —◡ | —(◡)Mi vidis ŝin hieraŭMalfrue: Blondulin’Eniris barkon, kiuEl hejm’ forportis ŝin.Plenblovis blankajn velojnDe l’ freŝa vento flu’,Kiel kolomb’ etendasBlank-flugiletojn du.Salutis ŝi amikojn,Salutis kun malĝoj’,Adiaŭ-redirantePer tuk’ je lasta foj’.Kaj post la salutadoMi restis tie ĉi,Ĝis malproksimo ĉionForkaŝis jam al mi.Mi post mallonga tempoNe scius diri jam,Ĉu brilas blanka veloAŭ mara ŝaŭmo-skvam’.Post kiam velon, tukon,Forkaŝis akvo-stri’,Ekploris la amikoj,Ekploris ankaŭ mi.Ne barko min plorigis,Nek vel’ plorigis min,Mi ploris pro irantaFremdejon blondulin’.Ne ploras mi pro barko,Kun blanka vel’ sur mar’,Mi ploras blondulinonKun ŝia blonda har’.
XI. Hispana

34. La arbo de l’ espero

(El Martinez de la Rosa)
Al pié nace de una cunaEl árbol de la esperanza◡—◡|—◡|—◡|—◡Elkreskas arbo de l’ esperoĈe la lulilo de l’ infano,Laŭ vent-ekblovo balancate,Rompebla kiel trema kano.Per feliĉeco ĝin karesasZefiro dolĉa dum momento;Tuj ĝin sekigas vent’ el nordoAŭ suda ĝin bruligas vento.Nur tre malofte maturiĝasLa frukto el floraro ĉarma;Kiele frua migdal-floroPereas dum maten’ malvarma.Pli alten kiom ĝi leviĝas,Des pli minacas ĝin danĝeroj;Kiele cedro altekreskaAlvokas fulmojn el eteroj.Ripozas aglo la fieraEn ĝia verda pinto alte,Dum la insektoj-perfidulojMalsupre mordas ĝin senhalte.Profunden iras la radikoj,For etendiĝas ĉiu branĉo —Apenaŭ arbo donas ombron,Faligas ĝin de l’ mort’ ektranĉo.
XII. Hungara

35. Patriota kanto

(El Sándor Petőfi)

Devizo
Szabadság szerelem,E kettö kell nekem.◡—◡|—◡|—◡|—◡La amon kaj sendependecon,Nur ilin kore mi rekonas;Al mia amo — liberecon,Mi amon al patruj’ fordonas.
Перейти на страницу:

Похожие книги