Ich ging im WaldSo für mich hin.◡—◡ | ◡—◡Mi foje arbaronPromene eniris,Kaj serĉi nenionEn penso deziris.Mi vidis, en ombroJen staras floreto:Steleto lumantaAŭ blu-okuleto.Mi volis ĝin ŝiri,Sed plore ĝi diras:«Ĉu por ke mi velku,Vi tial min ŝiras?»Do mi ĝin elfosisKun radikareto,Kaj portis al miaĜarden’ ĉe l’ dometo.En loko trankvilaPlantite karese,Ĝi kreskas, burĝonas,Kaj floras senĉese.
27. Ruĝobuŝa knabineto
(El Heinrich Heine)
Mädchen mit dem roten Mündchen,Mit den Äuglein süß und klar.—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)Ruĝobuŝa knabinetoKun la dolĉa klar-okul’!Nur pri vi, ho knabineto,Ĉiam pensas, mi solul’.Longa vintre la vespero,Do mi volus, knabinet’,Kun vi ridi, kun vi sidiEn trankvila kameret’,Volus premi buŝon mianAl la eta blanka man’,Plori larmon emocianSur vin, eta blanka man’!
28. Saluto al maro
(El Heinrich Heine)
Thalatta! Thalatta!Sei mir gegrüßt du ewiges Meer!(◡)—◡|(◡)—◡|(◡)—◡|(◡)—(◡)[11]