La vazon, kie mortas la verben’,Per ventumilo ies man’ ekfendis;La bat’ apenaŭ tuŝis ĝin, ĉar jenNenia bru’ resone sin etendis.Sed la fendeto, tiel delikata,Kristalon ĉiutage pli mordante,Sur sia vojo certa, nevidata,Rondiris malrapide, sed konstante.La freŝa akvo gutis for silente,La suko de la flor’ elĉerpis sin;Neniu ĝin supozas ĉi-momente,Rompita estas, do ne tuŝu ĝin!Simile man’ amata, iafoje,La koron tuŝetante, ĝin ekfendas;La koro poste krevas, kaj malĝojeLa flor’ de l’ amo pereante plendas.Por mond-okuloj restas ĝi senvunda;Sed ĉiam kreskas, kun mallaŭta plor’,Vundeto delikata kaj profunda,Ne tuŝu ĝin — rompita estas kor’!
22. Aŭtuna kanto
(El Paul Verlaine)
Les sanglots longsDes violonsDe l’automne.◡—◡ | —◡—◡ | ◡—(◡)Dum ĝeme-sona,La violonaaŭtuna spir’,Premiĝas koroDe monotonaSopir’.Iĝante palaĈe la metalaHoro-sonor’,De l’ rememoroIras kun ploroMi for.La vento blovasKaj for min ŝovas,Kaj estas mi,Kiel falintaKaj flaviĝintaFoli’.
23. Demandoj
(El Jules Laforgue)
— L’espace?Mon cœurY meurt.◡—(◡)— La spaco?Kortim’Sen lim’,Ne paco!— Virino?Jen sort’:La mort’En sino!— La revo?Jes, ben’,Post plen-Forlevo.— Sed kionDo fari,Por ĉionRipari?— Ĉi tionKaj ion,Ĉi tieKaj ie.
VIII. Germana
24. La reĝo de elfoj
(El Wolfgang von Goethe)
Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?Es ist der Vater mit seinem Kind.◡◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—(◡)