La patrino ploras, ploras,Larmoj fluas el okuloj,Ĝis el larmoj tri riverojEn la landon for disfluas.Kaj sur tiuj tri riverojTri leviĝis insuletoj,Kaj sur ĉiu insuletoOra monto supreniĝis,Kaj sur ĉiu ora montoTri elkreskis betuletoj,Kaj sur ĉiu betuletoTri kukoloj kantas plende.Unu vokas: Amo! amo!Dua vokas: Ho fianĉo!Tria vokas: Sorto, sorto!Kiu vokas: Amo, amo!Tri monatojn ĉiam plendasAl knabino la sen-ama,Kiu kuŝas en la maro.Kiu vokas: Ho fianĉo!Ses monatojn ĉiam plendasAl fianĉo la senĝoja,Kiu ploras pri dronintaSia bela fianĉino,Kiu kuŝas en la maro.Kiu vokas: Sorto, sorto!Plendas dum la tuta vivoAl patrino doloranta,Kiu dum la tuta vivoVerŝas larmojn senkonsole.
VI. Flandra-Holanda
15. La Flandra leono
(El H. J. van Peene)
Zij zullen hem niet temmenDen fieren Vlaamschen Leeuw.◡—◡ | —◡ | —(◡)Neniam kvietigosLeonon flandran vi;Li ĝuos liberecon,Nenion helpos kri’.Neniam kvietiĝosDum vivos ni, leon’,Dum havas li ungegojnKaj dentojn, laŭ bezon’.Rekantaĵo:Neniam kvietiĝos, Dum vivos ni, leon’,Dum havas li ungegojnKaj dentojn, laŭ bezon’.La temp forglutas urbojnKaj falas iam tron’,Sed ne pereos niaPopolo kun leon’.Almarŝas malamikoj,Minacas mort-furi’,Ni ridas pri danĝeroj,Leono apud ni. Batalas li jarmilonPor flandra kara sort’,Kaj restis li potencaKaj en juneca fort’.Pensante, ke li svenisAliras vi kun mok’,Minace kaj terureLeviĝas li el lok’.Kaj se intencas oniPer fals’, perfid’ en fin’Surprize lin ataki,Malliberigi lin,Atentas li pri ĉiuSuspekta via gest’,Hirtigas kolhararonKaj muĝas reĝa best’.Sufiĉe da incitoj!Jen venĝos potencul’:Al malamik’ li saltasKun fajro en okul’.Disŝiras li kaj rompasEn la batal’furi’;De sango makulite,Triumfe muĝas li.Neniam kvietiĝos,Dum vivos ni, leon’,Dum havas li ungegojnKaj dentojn, laŭ bezon’.
VII. Franca
16. Rano kaj bovo
(El Jean de La Fontaine)
La grenouille vit un bœuf,Qui lui semblait de belle taille.—◡ | —◡ | —◡ | —◡◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡)Sur herbej’ sin paŝtis bovo,Altekreska, diktalia.Rano, eta kiel ovo,Lin ekvidis, do, envia,Sin larĝigis kaj plenblovis,Streĉis, kiel ĝi nur povis,Por bovon egali laŭ diko.Ĝi diris al sia baptano: «Amiko,Ĉu tio sufiĉas?» — «Ne!» — «Mankas peceto?» —— «Tre multe!» — «Nun?» — «Same!» — «Jen, kiel mi devis!»— «Vi ne proksimiĝas!» — Do nia ranetoSin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis.
17. Korvo kaj vulpo
(El Jean de La Fontaine)
Maître Corbeau, sur un arbre perché,Tenait en son bec un fromage.◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡)◡—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡)