Kiam Brituj’, laŭ Di-komand’,Leviĝis el lazura mar’,Jen estis leĝo de la land’,Kaj kantis garda anĝelar’: Regu ondojn, Brita-ter’, Britoj vivos en liber’!Dum malfeliĉa la naci’Fariĝas sklavo de tiran’,Por fremda timo kaj envi’Libere floros britujan’. Regu ondojn, Brita-ter’, Britoj vivos en liber’!Post ĉiu bat’ de malamik’Nur pli majeste staros vi,Simile kiel kverk-radik’De vento-sku’ fortiĝas pli. Regu ondojn, Brita-ter’, Britoj vivos en liber’!Se volos humiligi vinTiran’ per ruzo aŭ per fort’,Ekflamos noble via sin’Por via glor’ kaj lia mort’. Regu ondojn, Brita-ter’, Britoj vivos en liber’!Ĉe vi prosperos vilaĝan’,Komerco brilos en urbar’,Al vi subiĝos ocean’Kaj bordoj de l’ regata mar’. Regu ondojn, Brita-ter’, Britoj vivos en liber’!La muzojn, anojn de l’ liber’,Vi gaste flegos laŭ destin’;Insul’ benata, bela ter’, Protektos multaj koroj vin! Regu ondojn, Brita ter’, Britoj vivos en liber’!
8. La silentaj voĉoj
(El Alfred Tennyson)
When the dumb Hour, clothed in black,Brings the dreams about my bed.◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)Kiame muta horo, nigrulin’,Al mia lito venas kun sonĝaro,Ne voku reen tiel ofte min,Silentaj voĉoj de la mortintaro!Al vala voj’, malantaŭ mi restinta,Kaj al la suna lumo foririnta;Sed voku min, ho voĉoj de l’ silento,Antaŭen, al stelara firmamento,Flagranta en altaĵoj super mi,Antaŭen, supren! ĉiam pli!
Věje větřieček s kněžeckých lesóv,Běže zmilitka ku potoku.—◡ | —◡ | —◡De l’ arbaro princaBlovas la venteto;La knabino kurasAl la rivereto.Kiam per sitelojAkvon ŝi ekprenas,Sur ŝaŭmanta ondoFlorkroneto venas.Bela la kroneto,Dolĉa la odoro:De la violetoj,De la roza floro.— «Diru, ho floretoj,Kiu, en mateno,Plantis vin en molanTeron de l’ ĝardeno?Mia don’ al tiu,Ho kroneto flora,Estus la brilantaMia ringo ora.Diru, ho kroneto,Kiu, en mateno,Ŝiris la floretojn,Ligis per fadeno?Mia don’ al tiu,Ho kroneto kara,Estus la plej belaMia pinglo hara.Diru, ho kroneto,Kiu, en vespero,Ĵetis vin en klaranAkvon de l’ rivero?Donus mi al tiu,Donus mi doneton:De la kapo miaRozan la kroneton.»La knabino kaptasLa kroneton ĉarman, —Falas, ha! en akvonFalas ŝi malvarman.
10. Printempa kanto
(El Jaroslav Vrchlický.)Skřivanek vyliť do mrakuA jasa.(◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡Flirtis alaŭd’ el sekalo,Ĝojante;El griza, nuba vualoAl miroplena la valoŜutas perlaron kante.Kaj ĉiu tono arĝenteSonoras.Tero aŭskultas atente,Burĝonojn divenas sente,Per freŝ-argil’ odoras.