Aĥ, kade je, ta kade jeMojto serdce kleto?—◡ | —◡ | —◡ | (—◡)Kie vi, ho ensorĉitaKoro mia, estas?Enuanta, suferantaKor’ ĉe mi ne restas.Ne ĉi tie estas miaKoro, la malsana,Sed ĝi estas tie supre,Sur montar’ Balkana.Sed vi estas malproksime,Balkanaro bela,Vi patruja, sankta, karaHejmo subĉiela!Kie ajn mi vage migrus,Serĉas koro miaVin, mirinda, vin, gepatraLoko familia!Kie ajn en bela landoResti for mi devas,Mi de l’ koro por ĉi tioDankon ne ricevas.Por mi restas same karaj,En kampar’, ĉe l’ maro,Vi balkanaj, vi mirindajMontoj kaj tombaro.Korsalutas mi montaronSub la neĝvualoj,Vin, kvietaj ebenaĵojKaj profundaj valoj!Korsaluton al ombrecajDensaj vi arbaroj!Korsaluton, bonodorajVerdaj vi herbaroj!Korsaluton al balkanajAkvoj la arĝentaj,Al ŝaŭmantaj akvofaloj,Kaj al vi, torentoj!Mi salutas vin, dezertoj,Rokoj eĥoplenaj,Intermontoj vi malsekaj,Kavoj malserenaj!Kie ajn vi estas, ventoj,Perflugile venu,Kaj kun Vi, al mia lando,Korsalutojn prenu!Ĉu mi sanas, aŭ malsanas,Malbenita horo;Sole tie, sole tieEstas mia koro!IV. Dana-Norvega
12. Elekto
(El Björnstjerne Björnson)
Jeg vaelger mig april!I den det gamle faller.◡—◡ | —◡ | —(◡)Mi voĉas por April’!Malnovo tiam falas,Novaĵ’ pri rajt’ batalas,Fariĝas tial bruo;Sed estas rekonstruoPli bona ol trankvil’.Mi voĉas por April’!Ĝi skuas malkviete,Dissolvas, kaj rideteSenkatenigas fonton,Fortigas la estontonDe la somera bril’!13. La nevidebla ĥoro
(El «Brand» de Henrik Ibsen)
Aldrig, aldrig blir du lig ham,Thi i ködet er du skabt.◡—◡ | —◡ | —◡ |—◡ | (—)Neniam, homo, vi similos Lin,En korpo estas vi kreita;Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,Egale estas vi perdita.Neniam, vermo, vi similos Lin,De morto estas vi signita;Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,Egale estas vi juĝita.Revul’, neniam vi similos Lin,Vi estas senheredigita;Ofero via ne riĉigos Lin,Por tero estas vi kreita!V. Finna
14. La funebro de patrino
(El eposo «Kalevala»)
Emo tuosta itkemähän,Kyynelvierus vieremähän.—◡ | —◡ | —◡ | —◡