Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

Thalatta! Thalatta!Mi vin salutas, eterna mar’!Mi vin salutas dekmilfoje,El koro ĝojanta,Kiel vin salutisDek mil grekaj koroj,Fortaj en mizero,Hejmon postulantaj,En mondo gloraj, grekaj koroj.Balancis sin ondoj,Balancis kaj bruis;La suno verŝis sur ilin rapideLa rozajn ludantajn lumojn;La timigitaj mevaj arojFlugadis for, laŭte kriante,Frapis la hufoj, sonoris la ŝildoj,Kaj for eksonis kiel venka kri’:Thalatta! Thalatta!Mi vin salutas, eterna mar’!Kiel lingvo hejmlanda vi bruas,Kiel sonĝoj infanaj io briletasSur via vasta balanca ondar’.Al mi rememoro rakontas denove,Pri ĉiu amata bela ludilo,Pri tiuj brilantaj donoj kristnaskaj,Pri tiuj koralaj ruĝaj arbetoj,Orfiŝoj, perloj kaj konkoj koloraj,Kiujn vi kaŝas mistereMalsupre en domo kristala.Ho, kiel enuis mi en la fremdlando!Kiel floro velkintaEn la kapsul’ de botanikistoKuŝis la kor’ en la brust’,Mi sentas, kvazaŭ longan vintronMalsana mi sidis en ĉambro malluma,Kaj nun mi ĝis lasas subiteKaj brile kontraŭ mi radiasLa smaragda printempo, vekita de l’ suno,Kaj bruas la blankaj arboj florantaj,Kaj la junaj floroj min rigardsPer siaj okuloj, la bonodoraj;Ĉio sonas, aromas, respiras kaj ridas,Kaj en blua ĉielo kantas birdetoj —Thalatta! Thalatta!Vi brava kor’ retiriĝa!Kiel ofte, maldolĉe-ofte,Vin premis de l’ Nordo barbarinoj!El grandaj okuloj venkantajIli pafis brulantajn sagojn;Per vortoj kurbe glatitajMinacis fendi mian bruston;Per kojnoskribaj biletoj disrompisMizeran cerbon mian surdigitan —Vane mi tenis kontraŭen la ŝildon,La sagoj siblis, la batoj krakis,Kaj de la nordaj barbarinojMi estis premita ĝis la mar’ —Kaj libere spirante mi vin eksalutas,Amata, savanta mar’,Thalatta! Thalatta!<p>29. Al la vespera stelo</p><p style="hela">(El «Tannhäuser» de Richard Wagner)</p>Wie Todesahnung Dämm’rung deckt die Lande,Umhüllt das Tal mit schwärzlichem Gewande.◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)Funebre kovras la krepusko valon,Etendis nokto nigran la vualon.Deziras supren flugi la anim’,Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim’.Aperas jen, vi stelo la plej kara!De malproksimo fluas lumo klara,Diŝigas ombrojn ĉarma la radi’,Amike montras la vojon al mi.Ravite, ho vespera stel’,Mi vin salutas sur ĉiel’;Kaj de fidela mia kor’Salutu ŝin en tiu hor’,Kiame flugos ŝi de l’ tero,Al anĝelar’ en supra sfero.<p>30. Embaraso</p><p style="hela">(Kanteto)</p>Ich möchte dir wohl etwas sagen,Doch weiss ich leider selbst nicht was.◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Перейти на страницу:

Похожие книги