Al vi mi volus diri ion,Sed kion, mem ne scias mi;Kaj se vi min demandus tion,Mi nur respondus tion ĉi: El tuta kor’ mi amas vin, Nur sole vin, nur vin!Se kanti kanton mi ekprovasAl vi irantan, al la kor’,Mi sole unu vorton trovasEn la anim’ je ĉiu hor’: El tuta kor’ mi amas vin, Nur sole vin, nur vin!Mi volus skribi letereton,Malkovrus mian koron ĝi;Tro malfacile! nur vortetonMi skribas kaj ne scias pli: El tuta kor’ mi amas vin, Nur sole vin, nur vin!
IX. Greka antikva
31. Prometeo katenita
(El dramo se Ajsĥylos)
ὦ δῖος αἰθὴρ καὶ ταχύπτεροι πνοαί,ποταμῶν τε πηγαί, ποντίων τε κυμάτων(Ho dîos ajthèr kàj taĥypteroj pnoàj,Potamôn te pegàj pontion te kymàton)◡—◡|—◡|—◡|—(◡|—◡|—◡)◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—◡Etero dia kaj rapid-flugilaj blovoj!Torento-fontoj kaj de l’ ocean-ondegojSennombraj briloj! vi, ĉiopatrino tero!Kaj vi, vidanta ĉion, suna rond’, rigardu:Jen kion de l’ diar’ suferas mi, mem dio!Rigardu, kian humiligonKaj turmentadon dum jarmilojSuferos mi! Elpensis jenPor mi la nova estro de la diojĈi tiun senhonoran malliberon!Ve, ve! mi ĝemas pro l’ nunecoKaj pro l’ sufer’ estonta! Kiam ajnFiniĝos miaj turmentoj?Sed kion diras mi? Ĉu mi ne antaŭvidasPlej malproksiman estontecon? Min surpriziSufer’ ne povas ja. Mi devas destinaĵonToleri plej facile, konsciante tion,Ke estas ĝi nerezistebla mond-nepreco.Sed kiel ŝanĝos sorto tiun ĉi ekziston,Ne diros mi, nek mi silentos, sed benaĵonMi donis al homar’ kaj nun mi jugon portas.En stip-bastonon kaŝis mi la fajrofontonŜtelakiritan, kiu granda ben’ al homojKaj instruist’ fariĝis ja pri ĉiuj artoj.Pro tia peko mi suferas tian punon,Forĝite per katenoj al aer’-altaĵoj.Ho! ho!Jen kies eĥo? Kies spiro min alblovas?Ĉu estas dioj, homoj? aŭ ĉi ambaŭ kuneAlvenas al limrando mem de l’ mondo,Por vidi mian suferadon? aŭ pro kio?Rigardu katenitan, malfeliĉan dion,Min, Zeŭsan malamikon, for de kiuMalame sin forturnas ĉiuj dioj,En Zeŭsan or-kortegon enirantaj,Ĉar tro mi amis la homaron!Ve, ve! mi ree kian bruon aŭdas?De birda plumar’? Etero ektremisDe zume svingataj malpezaj flugiloj!Sed kio ajn venas, ĝis vekas teruron.