Tied vagyok, tied hazám,E sziv, e lélek.—◡|—◡|—(◡|—◡)Via estas, ho patrujo,Mia kor’, anim’!Kiun amus mi en mondo,Se ne vin sen lim’?En preĝej’ de mia sinoVi altar’, patruj’,Ĝin bezonu, la preĝejonMi faligos tuj!Kaj por lasta fojo preĝosLa falanta sin’:Benu Dio la patrujon,Benu Dio ĝin!Sed mi diras al neniuEl amika rond’,Ke vi estas plejkaraĵoMia en la mond’.Viajn paŝojn mi senĉeseSekvas sur la ter’,Kaj ne kiel ombr’ migrantonNur dum belveter’.Sed, se kreskas ombro, kiamVenas la vesper’,Pli malĝojas mi pro noktoSuper patra ter’.Iras mi al viaj anoj,Kun pokal’ en man’Peti sorton, ke rebriluVi per nova san’.Trinkas mi el glas’ ĝis lastaLa gutet’ da vin’,Vin’ maldolĉa — miaj larmojFalas ja en ĝin.
XIII. Itala
36. La interna zorgo
(El Pietro Metastasio)
Se a ciascun l’ interno affannoSi leggesse in fronte scritto.◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡Se zorgo interna skribiteSur fruntoj legiĝus, kunfrato,Tre ofte envio subiteFor-cedus al kora kompato.
37. Mia estrino
(El Dante Alighieri)
Tanto gentile e tanto onesta pareLa Donna mia quand’ ella altrui saluta.◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —◡Aperas jen, modeste kaj ĝentile,Estrino mia kun la gest’ saluta;Tremante ĉiu lango iĝas muta,En bril’ okuloj klinas sin humile.Sentante laŭdojn, iras ŝi trankvile,De l’ honesteco envestite tuta,Sur teron kvazaŭ ĉielalto krutaFluigis mirindaĵon perflugile.Kaj ŝi afable donas por admirojDolĉecon tian per okul’ al koro,Ke tiu nur ĝin konas, kiu provas;De ŝiaj lipoj sin karese movasSpireto ama, plena de favoro,Ke diras al anim’: «Al mi, sopiroj!»
38. Kora enuo
(Ario de Tomaso Giordani)
Caro mio ben,Credi mi almen’◡—◡ | —(◡)—◡ | ◡—(◡)Ho, karulin’,Vi kredu ĝin:Sen vi, trezor’,Enuas kor’.Por mi, fidela,En ĉiu hor’,Ĉesu kruelaVia rigor’.Ho, amatin’,Vi kredu ĝin:Sen vi, trezor’,Sopiras kor’!
39. La morto de Julia
(Ario de Luigi Denza)
L’ ho veduta distesa sul suo letto,E in sembianza pareva un angioletto.—◡ | —◡ ║ ◡—◡ | —◡ | —◡Etendite sur la litaĵo hela,Ŝi similis al anĝelet’ ĉiela.Ŝi, anĝelo, rompita de sufero,Min alvokis, flugonte for el tero.Kaj ŝi plendis pri kora la doloro,Ke nur pacon deziras ŝia koro,Kaj sopiris, ke Dio sendu morton,Ĉar por vivo ŝi jam ne havas forton.Do, tremante, aliris mi proksime,Metis buŝon al ŝia frunto time.La vizaĝon la morto glaciigis;Malbenita dolor’! min ne mortigis.Ŝin detruis de l’ amo la pasio;Malfeliĉa ne sciis ŝi pri tio;Nek divenis la kaŭzon hom’ alia.Forportita ŝi estis, kara mia!