Litvo, patrujo mia! Simile al sanoVian grandan valoron konas nur landano,Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar je vi sopiras.Dipatrino! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelanNovogrodek defendas kaj pian urbanon, —Kiel Vi al infano redonis la sanon,(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,La malvivan palpebron eklevis subiteKaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,Por redonita vivo Dion dankodiri) —Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…Dume transportu mian sopiran animonAl montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj;Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,Kiujn la neĝe-blanka poligon’ ornamas,Kie per virga ruĝo timiano flamas,Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,La kampa, kun maldensaj pirarboj, limrando.
54. Tri Budrisoj
(El Adam Mickiewicz)
Stary Budrys trzech Synów, tęgich jak sam Litwinów,Na dziedziniec przyzywa i rzecze…◡◡—◡|◡—◡|◡—◡ ║ ◡◡—◡|◡—◡◡◡—◡|◡—◡|◡—◡