Smutno mi, Boże! Dla mnie na zachodzieRozlałeś tęczę blasków promienistą.◡◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡ | ◡—◡)Mi malĝojas, Sinjoro! Por mi okcidenteVi etendis arkaĵon kolore brilantan,Kaj estingas en akvo lazura silenteVian stelon flamantan.Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro,Mi malĝojas, Sinjoro!Kiel spikoj malplenaj, kun kapo levitaJen mi staras, malplena kaj sata de ĝuoj;Por la homoj sur mia vizaĝo medita:Trankvilec’ de helbluoj.Sed por Vi mi malfermos profundon de l’ koro:Mi malĝojas, Sinjoro!Kiel plore patrinan foriron ekplendasInfaneto, mi preskaŭ larmigas pupilon,Rigrdante, ke suno el ond’ al mi sendasSian lastan rebrilon.Kvankam morgaŭ ekbrilos ĉielruĝa koloro,Mi malĝojas, Sinjoro!Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro,Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo,Mi renkontis la flugon de cikoniaroEn la longa vicordo.Ĝin vidante sur pola kampar’ en memoro,Mi malĝojas, Sinjoro!Ĉar pri homa tombar’ mi meditis multfoje,Ĉar ne scias mi preskaŭ pri hejma trankvilo,Ĉar mi kiel pilgrimo laciĝis envojeĈe fulmtondra ekbriloĈar ne konas mi lokon de mia last-horo,Mi malĝojas, Sinjoro!Miajn ostojn la blankajn Vi vidos, ho Dio,Ne donitajn sub gardon al kapitelaro;Sed min premas la sento de homa envioPor la tomb’ … al cindraro.Pro l’ eterna kuŝej’ nekonata, sen gloro,Mi malĝojas, Sinjoro!En Polujo preĝadas infano malgranda,Ke al hejm revenigu min Dio kompate…Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda,Tra la mondo ĵetate.Ĉar la preĝo infana pro mi -- sen valoro,Mi malĝojas, Sinjoro!Ĉielarkon koloran de bril’, kiun ViajTraflugantaj Anĝeloj etendis gigante,En miljaro post mi, ie homoj aliajRigardados … mortante …Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la horo,Mi malĝojas, Sinjoro!