Nuanco estas "delikata diferenco inter samspecaj aferoj." Nur lingvo tre preciza povas esprimi chiujn nuancojn de la penso, kaj tia estas Esperanto.
Ni konsideru la portugalan frazon: "Achei a garrafa quebrada."
Ghi estas dubasenca, char ghi povas signifi:
1. ke "mi renkontis la botelon rompita
", t. e. en stato kiun mi ne konis; au2. ke "mi renkontis la botelon rompitan
", t. e. la botelon pri kiu mi jam sciis, ke ghi estas rompita.Kiel ni vidas, tiu dubasenceco ne ekzistas en Esperanto.
Ni konsideru nun chi tiujn du frazojn:
1. La medicino venkas la malsanon.
2. La malsanon venkas la medicino.
En Esperanto ambau frazoj estas normalaj, sed la 2-a havas nuancon: ghi emfazas, ke estas la malsano, kaj nenio alia, kio estas venkata de la medicino.
En la portugala ni havas por la unua frazo: "A medicina vence a doenca." Sed por traduki la duan ni ne povus diri: "A doenca vence a medicina", char la senco eslus rekte mala ("la malsano venkas la medicinon"). Nur skribe ni povus, dank' al la uzo de akcento, verki tian frazon: "A' doenca vence a medicina."
Por pli pruvi la precizecon de la Internacia Lingvo, do ghian kapablon esprimi nuancojn, ni prenu ekzemple la radikon san
- kaj vortojn formeblajn el ghi:sano
sana
sane
sani
saniga
saneco
sanilo
sanigi
sanighi
sanejo
sanisto
sanulo
malsano
malsana
malsane
malsani
malsanulo
malsaniga
malsanighi
malsaneta
malsanema
malsanulejo
malsanulisto
sanigebla
sanigisto
sanigilo
resanigi
resanighanto
sanigilejo
malsanemulo
sanilaro
malsanaro
malsanulido
nesana
malsanado
malsaneco
malsanemeco
saniginda
El tiu chi listo oni uzas en la praktiko pli-malpli la duonon; sed ghi bone montras la precizecon kaj nuanceblecon de la penso en Esperanto. Oni komparu ekzemple la vorton "malsano" (malbonfarto), kun "malsaneco" (stato de tiu, kiu estas malsana) kaj "malsanado" (dauro de malsano). Oni memoru ankau, ke en la portugala la vortoj "insanidade" kaj "insano" rilatas nelogike nur al la cerbaj malsanoj. Komparindaj same estas la vortoj "nesana" kaj "malsana", "sanilo" kaj "sa-nigilo".
La esprimpovo de Esperanto estas facile pruvebla. Ekzemplo estas la eblo formi verbojn el adjektivaj radikoj:
"La chielo bluas
". "La maro verdas."Rimarku, ke estas diferenco inter tiuj frazoj kaj la jenaj:
"La chielo estas blua". "La maro estas verda." (**)
Chi lastaj frazoj estas komunaj, donas al ni bildon pasivan, kvazau sen vivo; kontraue la unuaj prezentas la chielon kaj la maron kiel elementojn aktivajn, fontojn de energio.
Jen alia ekzemplo. En la portugala, la adjektivoj derivataj de "marmore" ("marmoro"), "fogo" ("fajro") kaj "cinza" ("cindro") estas "marmoreo", "igneo" kaj "cinereo". Sed kiuj estas la adjektivoj rilataj al "lata" ("lado"), "foguete" ("rakedo") kaj "aguardente" ("brando")?
Ili ne ekzistas, dum en la Internacia Lingvo ili formighas normale: "lada" au "ladeca", "rakeda" au "rakedeca", "branda" au "brandeca".
Jen alia pruvo de esprimpovo: la afiksoj en Esperanto povas havi sendependan vivon kaj estigi substantivojn, adjektivojn, verbojn kaj adverbojn. Ekzemple: el mal
, prefikso montranta ideon logike kontrauan al tiu, kiun montras la radiko, formighas: malo (kontrauo), mala (kontraua), male (kontraue), mali (esti kontraua); el et, sufikso esprimanta la malplej altan gradon de grandeco au intenseco, derivighas eta (malgranda) ktp.Plia ekzemplo: la cirkonstancaj komplementoj povas esti esprimataj pere de chirkaufrazoj, kiel en la portugala, sed oni povas pli elegante formuli ilin per adverbaj formoj. Oni komparu:
portugale: "ir a pe"
Esperante: "iri per la piedoj", "iri piede", "piediri"
portugale: "por sua vez"
Esperante: "lau sia vico", "siavice"
portugale: "de pes descalcos"
Esperante: "kun nudaj piedoj", "nudapiede"
Do jam estas pruvite, ke Esperanto esprimas nuancojn de la penso. Sed chu ghi sukcesas interpreti poeziajn sentojn?
Certe jes, kaj por pruvi tion jen kelkaj ekzemploj de poemoj originale verkitaj en la Internacia Lingvo, kaj transskribitaj kun la afabla permeso de la autoro, el la bonega verko de profesoro kaj poeto Sylla Chaves (***) "Por pli bona mondo tra poezio kaj Esperanto" (Fondajho Getulio Vargas, Instituto pri Dokumentado, Eldonservo, Rio-de-Jhanejro, GB, 1970):
CHANTECLER
Nikolai Hohlov (****)
Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias.
Ankorau forestas la lumo, ech unu radio ne strias;
Ripozas, en dolcha songhado dronante, la paca vilagho
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizagho.
Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten' sentinelas:
Vi krias — mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas;
Vershajne neniu vin audas, vershajne neniu ekkonos
La veron de miaj poemoj — neniu atenton ech donos...
Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj naskighonta
Auroro de nova tagigho, kashita trans lim' horizonta;
Mi ankau salutu naskighon de novaj auroro kaj tago,
Kashitaj en la homaj animoj post roka rigida zigzago.
Alarmu do, gaulo orpluma... che fino de l' nokta dejhoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de chiu auroro!
Vekighu kaj audu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,