Aklamon al nova tagigho en kri' de la du sentineloj!
EZOPA
FABLOKolomano Kalocsay (*****)
La cheval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.
Diris la cheval' incite:
"Eh, malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La chevaloj
Al bataloj
Kuri chiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj
(Iom helpis ankau spronoj)
Kaj la sharghon de l' karionoj
Tra abruptaj shtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" — la cevalo henis.
Bov' respondis dum remacho:
"Chevalacho!
Vi ja vane fanfaronas,
Ghar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marshalo vane rompas,
Vane pompas
La kuragho,
Se l' furagho
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malshatata!
Via gloro sole shajnas,
Chiun venkon bovo gajnas."
Pashtis sin melankolie
Ankau la azeno tie.
Ghi malplache audis,
Ke sin ili laudis.
Ghi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' ech ne okazus!"
LA
TRIOPA MEMOMarjorie Boulton (******)
Mi estas tri. La digna lektorino
Kun la krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
De l' dramo primitiva shi prelegas.
Dume, en koro, primitiva dramo
Okazas, chiam fresha kaj terura;
Sub nigra robo brulas nun pro amo
Virino simpla en dezir' tortura.
La lektorino pensas. La virino
Baraktas, krias, nur angoron sentas,
Sed la Poet', per arta disciplino,
Observas ilin ambau, kaj komentas.
HOMARA
EPOPEOSylla Chaves
KANTO I (*******)
1
Nek glavojn, nek mondestrojn mi salutas,
Kiel poetoj praaj altvaloraj
Laudintaj la kruelon, kiu brutas
Je nomo de la moshtoj falsagloraj.
Plejofte pri humil' intence mutas
La epopeoj, ekde tempoj foraj,
Sed kantos mi, se helpos Di' kaj verso,
La gloron de l' popol' de l' Universo.
2
Ne belo de la monda tragedio
Dum urbojn lekas fajre rugha lango,
Nek pompo de venkanta religio
Trudinta veron per la ver' de sango,
Nek disflamigh' nedaura de nacio
Chirkauenvoje kiel Mars-lavango
Inspiros min, sed tia hom-audaco
Gvidanta l' mondon por la lum' de paco.
3
Silentu, kantoj de naci-supero
Tre malproksimen flagojn dissemante
Trans ocean', militoj kaj mizero,
Sentime, senpardone, vane, vante!
Heroojn klanajn de la tuta tero
Pli granda, vera glor' balau kante!
Silentu nun, eksmastroj de l' destin',
Char la popol' libera levas sin!
4
Vi, muzoj, helpu min, kiuj min gvidas
De la naskigh' kaj gvidos ghis la morto;
Per kies helpo frazoj ploras, ridas,
Kantadas, tondras tra l' potenc' de vorto.
Min helpu per inspir', kiu senbridas,
Galopas, flugas ja kun tia forto,
Ke ne rezistos ras- au klasobaro
Ghenanta la progreson de l' homaro.
5
Al mi la fluton mildan vi ne donu,
Nek taugos la trumpeto de soldato.
Tamburoj krimaj tie chi ne sonu,
Dum fraton buchas lia propra frato
Tielan muzikilon mi ekkonu
Por shildi l' bruston de la subpremato,
Kaj vigle ghi trairu tutan mondon,
Kreante ne milit-, sed pacoondon.
6
Sed tamen, se pro baroj ege dikaj
Tuta progreso homa. devas halti,
Se la potenc' de hordoj malamikaj
Popolon fughe faros ja dissalti,
Se la komplezoj estas senefikaj,
Muzik' de ver' ne rajtas plu kontralti:
Permesu, ke tamburo vire bruu,
Kaj chiujn de l' popol' la forto skuu.
7
Ne donas gloron sercho de batalo,
Nek donas ghin ofend' al kontrauulo.
Masakroj — de la gloro estas malo,
Kaj por la glor' pafilo estas nulo;
Sed falu ni, se inda estas falo,
Bruligu ni, se inda estas brulo,
Kaj, kiam regas nur la legh' de forto,
Ni ja ne timu: nepra estas morto!
8
Permesu, ke mi bele kantu l' belon
De l' faroj de l' herooj de l' homaro;
Ke mia vocho flugu en chielon,
Por ke ghin audu ili mem kun klaro,
Kaj por ne misatingi tiun celon,
Ni iru trans la tempo kaj la maro.
Vi donu, muzoj, al mi la okulojn
Por ke mi grande vidu la grandulojn.
9
Kaj vi, eterna Forto kaj Mistero
Reganta majstre, orde, super chio, —
Allah', Jehovo, Brahmo, Jupitero,
Natur', Kreivo, Budho, Zeus au Dio —
Vi, nura regho vera de la tero,
Pro kies manko tuta materio
Silentas, ombras, stagnas au diskrevas,
Al Vi, Sinjoro, mia voch' sin levas.
* * *
Ni analizu nun la lastan parton de la dua antaujugho: "
Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn, nek literaturon nek poetojn."La ekzemploj, kiujn ni jhus prezentis, jam montris, ke la Internacia Lingvo havas literaturon kaj poetojn. Sed ni insistu pri tiu punkto, komencante per la literaturaj tradicioj.
Kio estas tradicio? Tio, kio, pro sia valoro au influo, estas konservata kaj transdonata de generacio al generacio. Esperanto havas tradiciojn formighintajn en la komenco de ghia preskau jarcenta ekzistado, kaj ghi akiras, same kiel la naciaj lingvoj, novajn tradiciojn lau la apero de novaj influantaj valoroj konservindaj.
"Fundamento de Esperanto (1905) (enhavanta tri verkojn: la 16-regulan gramatikon, la "Universalan Vortaron" kaj la "Ekzercaron") kaj "Fundamenta Krestomatio" (1903) estas la chefaj literaturaj tradicioj en Esperanto. Ili estas nepre legindaj de chiuj esperantistoj intencantaj uzi aktive la lingvon, precipe per skribado, char tiu du libroj montras la korektan manieron fari tion.