El tiu sonoreco kaj chiuj aliaj ecoj jam pritraktitaj fontas la estetika valoro de Esperanto, kiu similas, violonon el fama fabrikisto, nur atendantan muzikiston kapablan eksterigi el ghi chiujn esprimeblojn.
* * *
Esperanto ankorau ne sukcesis popularighi ne, evidente, pro manko de kvalitoj, sed pro du chefaj kialoj: rutino, kiu estas konstanta bremso che kulturaj aferoj, kaj interesoj ne koincidantaj kun tiuj de la homaro. Chu la registaroj de landoj, kie oni parolas lingvojn kun grandaj internacia prestigho kaj privilegioj, ne estas instigitaj almenau konservi tian situacion? (*) Chu imperiistoj, shovinistoj kaj armilfabrikistoj povas favori iun neutralan internacian lingvon?
Evidente ne, sed la historio montras, ke kun la tempo iom post iom la ideoj justaj venkas. Por ekzempli tion, jen la resuma historio de ideo preskau ducentjara: la sistemo metra decimala.
Tiu sistemo estas la tuto da peziloj, mezuriloj kaj moneroj adoptantaj kiel bazon la dek
. Ghi estis prezentita de la Scienca Akademio de Parizo al la Franca Nacia Asembleo en 1791 kaj adoptita en tiu lando en 1801. Tamen la unua lando, kiu igis deviga la sistemon estis Norvegujo (1832); ghin sekvis Francujo (1837), Hispanujo kaj Kubo (ambau en 1849), Kolombio (1853), Italujo (1861), Brazilo (1862), Peruo (1869), Belgujo kaj Portugalujo (ambau en 1870), Germanujo (1872), Hungarujo kaj Austrujo (ambau en 1876), Svislando kaj Argentino (ambau en 1877), Rumanujo (1884), Meksikio (1886), Svedujo (1889), Urugvajo (1894), Greklando, Gvatemalo, Salvadoro, Kosta-Riko, Honduraso kaj Nikaragvo (chiuj en 1912), Australio kaj Japanujo (ambau en 1966). En Julio 1967 reghino Elizabeta la dua rajtigis la shanghon ankau en Anglujo, kie ghi plene validas ekde Februaro 1971. En Usono estas chiam pli granda la tendenco adopti la sistemon decimalan, kaj tiurilate estas pluraj projektoj" (Enciklopedio "Compacta" 1971).Kiel oni vidas, la decimala sistemo devis atendi 170 jarojn, antau ol esti plene uzata en Anglujo, kaj oni ne scias kiom da tempo ghi ankorau atendos, ghis esti adoptita en Usono. Se la adopto de la decimala sistemo estis tiel malrapida, precipe en plej potencaj regnoj, kial ne kredi, ke la samo okazos al la Internacia Lingvo, kiu cetere ne estas ankorau centjara?
Oni devas ankau konsideri, ke pluraj aferoj ighis rapide popularaj kaj post nelonge forvaporighis. Oni pensu nur pri kelkaj nemalnovaj politikaj, filozofiaj au pseudofilozofiaj movadoj, kiuj nun apartenas sole al la historio. Por movado, kia estas Esperanto, pli ol atingi rapidan popularighon, estas preferinde respondi efike al neceso praktika kaj al morala vero. Kaj tio sendube okazas al la Internacia Lingvo, kies popularigho estas afero nur pri tempo.
* * *
La aserto, ke "Esperanto
neniam sukcesos", estas sendube pesimisma. Kaj pesimismo ne konstruas, char pesimisto havas "nek okulojn por vidi nek orelojn por audi". Li bagateligas siajn kaj alies fortojn kaj sin detenas en kuntirigho neproduktiva. Optimisto kontraue lanchas hipotezon, mezuras siajn kaj alies fortojn kaj, vidante ke ghi estas realigebla, li senlace laboras por ghia efektivigo.Tiu malsama sinteno antau la vivo montras kial kelkaj personoj, havante chion por venki: sanon, inteligenton, monon ktp., tamen frakasas, dum aliaj, naskighintaj en la plej malbonaj kondichoj, sukcesas superi chiujn barojn kaj triumfi. Certe la bonshanco estas faktoro, sed jam la latinoj sciis, ke "la sorto helpas la kuraghulojn." Kaj multajn jarcentojn poste geniulo admonis, ke "genio estas 10% da inspiro kaj 90% da shvitado"...
Se la mondo dependus de la pesimistoj, la homoj vivus ankorau en kavernoj. Certe la Voltera Kandido estas ridinda, sed chi tie ni parolas pri la ghusta optimismo, tiu "kun la piedoj surtere", kiel oni diras en Brazilo.
Ni rigardu la mondon. Chio, kio chirkauas nin, estas frukto de la laboro de la optimistoj: industrio, komerco, kulturo, medicino, leghoj, mashinoj, per unu vorto: civilizacio. La pesimistoj kaj la "praktikaj homoj" unue kontraustaras, poste senghene ghuas la rezultojn de la laboro de la optimistoj.
Se ni studus la vivon kaj la luktojn de la pioniroj, ni vidus, ke ili chiuj havis grandan dozon da fido, kuragho, entuziasmo kaj laborkapablo. Kolumbo, Edison, Pasteuro, Santos Dumont, Gandhi, ekzemple, neniam respektive malkovrus Amerikon, elpensus la elektran lampon, kreus la kontraurabian vakcinon, inventus la aviadilon au sendependigus sian patrolandon, se ili ne estus genie inteligentaj, senlace laboremaj kaj realece optimistaj.
* * *
La popularigho de Esperanto povas esti akcelata per pluraj manieroj. Jen kelkaj:
1. Chiuj landaj kaj lokaj asocioj povus organizi informan servon funkciantan lau la "Principaro de Frostavallen" (vidu en "Statuto kaj Regularoj de UEA", 1968), kiu, kvankam jam dudekjara, estas ankorau tre bona orientilo. Jen ekzemple la chefaj eraroj en la informado, lau la "Principaro":